AKORDO
Akordo che MusicExpress Nederlands Deutsch
English Dansk
Hejmpaĝo
Pri Akordo
Koncertoj
Kompaktdiskoj
Kantotekstoj


Akordo serĉas
aldon!













Ĉiuj rajtoj de la verkoj ĉi tie disponeblaj estas rezervitaj. Vi povas elŝuti ilin kaj aŭdi private, tamen estas malpermesite reprodukti, distribui, publike disaŭdigi kaj/aŭ ŝanĝi ilin, sen la koncerna rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj


Akordo kunlabore kun Tekstoj reeldonis Muzikpluvon

KD Muzikpluvo

Post preskaŭ dek jaroj la KD-o "Muzikpluvo" ĵus reeldoniĝis. La reeldono lanĉiĝis dum UK en Vilno.

La KD-on oni povas aĉeti ĉe pluraj libroservoj, i.a. ĉe UEA, FEL, EsperantoLand kaj Vinilkosmo. Nur ene de Nederlando oni povas mendi la diskon pagante 15,50 eŭrojn (inkl. de sendokostoj) al ĝirkonto 5348824 de A.S.A. de Vries, Amsterdam, menciante "Muzikpluvo". Tuj kiam ni ricevis la pagon, ni sendos la KD-on al vi. Tiuokaze bv. retpoŝte sciigi al ni vian adreson.





Akordo surbendigis kompaktdiskon "Kristnaska kordo"

Kristnasko

En decembro 2003 Akordo aperigis novan kompaktdiskon "Kristnaska kordo", pli ol 7 jarojn post "Muzikpluvo". La Akordanoj kantas 25 diversstilajn julkantojn en Esperanto, kiuj originas el i.a. Britio, Usono, Nederlando, Germanio, Venezuelo, Ukrainio, Ĉeĥio, Francio.

La KD-on oni povas aĉeti ĉe pluraj libroservoj, i.a. ĉe UEA, FEL, EsperantoLand kaj Vinilkosmo. Nur ene de Nederlando oni povas mendi la diskon pagante 17 eŭrojn (inkl. de sendokostoj) al ĝirkonto 5348824 de A.S.A. de Vries, Amsterdam, menciante "Kristnaska kordo". Tuj kiam ni ricevis la pagon, ni sendos la KD-on al vi. Tiuokaze bv. retpoŝte sciigi al ni vian adreson.


  1. La mesaĝo de Gabrielo - Birjina gaztettobat zegoen (teksto)
  2. Jesuon naskis virgulino - Het was een maghet uijtvercoren (teksto)
  3. Alestu fidelaj - Adeste fideles (teksto)
  4. En Kristnaska vespero - The first Nowell (teksto)
  5. Estu vi bonvena - Nu sijt willekome (teksto)
  6. Aŭdu! Aŭdu! - Nesem vam noviny (teksto)
  7. Naskiĝis bebo - Ons is gheboren een kindekijn (teksto)
  8. Ekbrilas la matenostel' - Wie schön leuchtet der Morgenstern (teksto)
  9. Branĉo Jiŝaja - Nu is die roe (teksto)
  10. Ĝoje laŭtanoncas anĝelmelodi' - Alegres pregonan (teksto)
  11. Aŭdu nun pri novaĵ’ - Sho to za pridyvo (teksto)
  12. Paca Nokt' - Stille Nacht (teksto)
  13. Inter azen' kaj bovo - Entre le boeuf et l'âne gris (teksto)
  14. Bebo nun frostas - Hoe leit dit kindeken (teksto)
  15. Aŭdu! kantas anĝelĥor' - Hark! the herald angels sing (teksto)
  16. Ĵus naskiĝis infan' de di' - Il est né, le divin enfant (teksto)
  17. Jesu’ la bebet’ - O Jesulein süss (teksto)
  18. Fluto kaj tamburo - Patapan (teksto)
  19. La beba reĝo - The infant king (teksto)
  20. Bim bom! Sonas en ĉiel’ - Ding dong! merrily on high (teksto)
  21. La Koventria himno - Coventry Carol (teksto)
  22. Rin, rin! (teksto)
  23. Sub la visko - Deck the hall with boughs of holly (teksto)
  24. La eta tamburisto - Little drummer boy (teksto)
  25. Kristnasko blanka - I'm dreaming of a white Christmas (teksto)
Aŭskultu:
MP3-dosiero Aŭdu! Aŭdu! (2436 Kb, 2:05 min.)
MP3-dosiero Bim bom! Sonas en ĉiel' (2060 Kb, 1:45 min.)
MP3-dosiero Branĉo Jiŝaja (3372 Kb, 2:51 min.)
MP3-dosiero Paca nokt' (3832 Kb, 3:14 min.)

La supraj MP3-dosieroj estas ligoj al nia ttt-ejo ĉe MusicExpress.



KD Muzikpluvo Muzikpluvo
En 1996 aperis nia unua kompaktdisko Muzikpluvo kun 25 kantoj.
En nia ttt-ejo vi trovos ĉiujn tekstojn.

Ĉi tie legeblas nederlandlingva recenzo pri Muzikpluvo.

Aŭskultu:
MP3-dosiero La sieĝo de Bergen op Zoom (2930 Kb, 3:08 min.)
MP3-dosiero Printempas (1938 Kb, 2:04 min.)
MP3-dosiero Kantoj al Lado (1) (1678 Kb, 1:48 min.)
MP3-dosiero Kantoj al Lado (2) (1200 Kb, 1:16 min.)
MP3-dosiero Kantoj al Lado (3) (2194 Kb, 2:22 min.)

La supraj MP3-dosieroj estas ligoj al nia ttt-ejo ĉe MusicExpress.



KD Kompil' Volumo 2 (Vinilkosmo) Vinilkosmo - Kompil' Volumo 2
En 1996 aperis kompaktdisko de Vinilkosmo/Eurokka kun multaj diversaj Esperanto-artistoj. Inter ili Akordo kun la iom ironia kanto Venko, venko.

Aŭskultu:
MP3-dosiero Venko, venko! (fragmento: 415 kB, 1:00 min.)




KD che la gramatikolibro de Haveman kaj De Vries Esperanto - grammatica met oefeningen
En 1999 aperis la ampleksa nederlandlingva gramatikolibro "Esperanto - Grammatica met oefeningen" fare de Roel Haveman (kiu multe tradukas por ni) kaj Arjen-Sjoerd de Vries (baso en Akordo). La libron akompanas kompaktdisko kun parolaj ekzercoj kaj kun du kantoj de Akordo kaj unu kanto de Kajto. La Akordo-kantoj en tiu disko estas "La sieĝo de Bergen op Zoom", kiu jam aperis en la disko Muzikpluvo, kaj la Esperanto-himno "La Espero", kiun ni speciale surbendigis por ĉi tiu kompaktdisko.

Aŭskultu:
MP3-dosiero La sieĝo de Bergen op Zoom (2930 Kb, 3:08 min.)
MP3-dosiero La Espero (829 kB, 1:58 min.) [teksto]

La Espero aŭskulteblas ankaŭ de serviloj usona (MP3-dosiero), brazila (MPGA-dosiero), norvega (MP3-dosiero) kaj kroata (MP3-dosiero).