Ĵus naskiĝis

Ĵus naskiĝis infan' de Di';
Sonu la ŝalmo kaj la trumpeto.
Ĵus naskiĝis infan' de Di';
Gaje sonu la melodi'.

Kristo venos laŭ la vizi',
Laŭ aŭguro de la profeto.
Kristo venos laŭ la vizi';
Venos tempo de harmoni'.

Ĵus naskiĝis infan' de Di';
Sonu la ŝalmo kaj la trumpeto.
Ĵus naskiĝis infan' de Di';
Gaje sonu la melodi'.

Plaĉe belas Li kun graci';
Ĉu ne ĉarmas la infaneto?
Plaĉe belas Li kun graci',
La Savanto kaj la Mesi'.

Ĵus naskiĝis infan' de Di';
Sonu la ŝalmo kaj la trumpeto.
Ĵus naskiĝis infan' de Di';
Gaje sonu la melodi'.

La novaĵ' estas sensaci':
Eta Reĝo en dormkvieto.
La novaĵ' estas sensaci';
Ni adoru Lin kun pasi'.

Ĵus naskiĝis infan' de Di';
Sonu la ŝalmo kaj la trumpeto.
Ĵus naskiĝis infan' de Di';
Gaje sonu la melodi'.

Franca originalo: Il est né

Teksto: Tradicia

Traduko: Roel Haveman

KD-o: Kristnaska kordo (Akordo, 2003)

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto