La mesaĝo de Gabrielo

Anĝelo neĝflugila el ĉiel',
La arde fajr-okula Gabriel';
"Saluton", diris li al simpla virgulin'.
Vin grace favoritan gloru ni!

"La tuta mond' eterne gloros vin,
Benata iĝos vi, la Di-patrin'.
Emanuelo estos filo laŭ profet' ."
Vin grace favoritan gloru ni!

Maria klinis kapon kun humil';
Ŝi diris: "Venu do la Dia fil',
Kaj Dion mi honoros per la tuta kor'."
Vin grace favoritan gloru ni!

Fekundigite de la Dia sem',
La Kriston naskis ŝi en Bet-Leĥem'.
Kristanoj diros ĉiam en la tuta mond':
"Vin grace favoritan gloru ni!"

Angla originalo: Gabriel's Message (kiu siavice estas bazita sur la Eŭska kanto "Birjina gaztettobat zegoen")

Teksto: Sabine Garing-Gould

Traduko: Roel Haveman

KD-o: Kristnaska kordo (Akordo, 2003)

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto