Aŭdu! Aŭdu!

Aŭdu novaĵon el alta ĉiel'
Pri Bet-Leĥemo kaj pri brila stel'.
Vi do silentu,
Bone atentu,
Jen la anĝel'!

Ripetaĵo: Aŭdu! Aŭdu!

Karaj paŝtistoj, naskiĝis Sinjor'.
Donu donacojn je Lia honor'.
Jen via Reĝo;
Danku per preĝo;
Ĝoj' en la kor'!

Ĝoje heroldas anĝeloj per kant'
Pri la naskiĝo de nia Savant'.
Bebo alvenis;
Dio nin benis;
Gloru per ĉant'!

Ĉeĥa originalo: Nesem vám noviny

Teksto: Tradicia

Traduko: Roel Haveman

KD-o: Kristnaska kordo (Akordo, 2003)

Aŭskultu:

MP3 2436 kB, 2:05 (Brazilo)

MP3 409 kB, 0:59 (fragmento, Nederlando)

Muzikdosieroj de MusicExpress kaj Tekstoj.

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto