Estu vi bonvena

Estu vi bonvena, kara Di-Sinjor'.
Vi venas el altego, de tiel for.
Estu vi bonvena el la alto de l' ĉiel'.
Tie ĉi sur tero unikas via bel'.

Kompatu nin.

"Kristo, nun kompatu", kantu ni al Reĝ'.
Komencu ĉiujn kantojn per tiu preĝ'.
Kristo ĵus naskiĝis en la sankta nokta hor',
El virgino pura, merita je honor'.

Kompatu nin.

La paŝtistoj aŭdis per tutnova kant'
Pri la naskiĝo ĵusa de la Savant'.
Sekvu tiun vojon kondukantan al destin':
Urbo Bet-Leĥemo, Jesua origin'.

Kompatu nin.

Nederlanda originalo: Nu sijt willekome

Teksto: Anonima

Traduko: Roel Haveman

KD-o: Kristnaska kordo (Akordo, 2003)

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto