Rin, rin!

Al Bet-Leĥem' iras mulo
(Rin, rin! Flikis mi la frakon, flikis kun facil',
Fiksis kaj forigis flikon per flikil'.)

Ŝarĝita per ĉokolado.

Ĝi portas ĉokoladujon
(Rin, rin! Flikis mi la frakon, flikis kun facil',
Fiksis kaj forigis flikon per flikil'.)

Kaj ilojn el flava lado.

Virgulin' Virgulin'! Al la stal' kuru tuj,
Ĉar nun manĝas azen' el la ĉokoladuj'!

 

En stalon de Bet-Leĥemo
(Rin, rin! Flikis mi la frakon, flikis kun facil',
Fiksis kaj forigis flikon per flikil'.)

Eniris nun griza muso.

Ĉe sankta bonul' Jozefo
(Rin, rin! Flikis mi la frakon, flikis kun facil',
Fiksis kaj forigis flikon per flikil'.)

Ekronĝis ĝi de la bluzo.

Virgulin' Virgulin'! Kuru tuj, ho Madon',
Ĉar nun ronĝas la mus' de Jozefa kalson'!

 

En stalon de Bet-Leĥemo
(Rin, rin! Flikis mi la frakon, flikis kun facil',
Fiksis kaj forigis flikon per flikil'.)

Eniris bubet' per truko.

Kaj de bebo en lulilo
(Rin, rin! Flikis mi la frakon, flikis kun facil',
Fiksis kaj forigis flikon per flikil'.)

Ŝteliĝis la vindotuko.

Virgulin' Virgulin'! Kuru tuj, jen skandal',
Ĉar forŝtelas bubet' vindotukon el stal'!

Hispana originalo: ¡Rin, rin!

Teksto: Tradicia

Traduko: Roel Haveman kaj Manuel Pancorbo

KD-o: Kristnaska kordo (Akordo, 2003)

"...ĉokoladujon kaj ilojn el flava lado."

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto