AKORDO
Akordo che MusicExpress Nederlands Deutsch
English Dansk
Hejmpaĝo
Pri Akordo
Koncertoj
Kompaktdiskoj
Kantotekstoj


La anoj


La unuaj membroj de Akordo estas Rineke Hoens, Arjen-Sjoerd de Vries, Sander van Huijzen, Marwine van der Molen kaj Saskia Idzerda. Ili ekkonis unu la alian kadre de renkontiĝoj de Nederlanda Esperanta Junularo (NEJ). Je la 2-a de oktobro 1988 ili unuafoje ekzercis kaj en 1989 ili unuafoje koncertis dum la Nederlanda Esperanto-Kongreso en Zeist. Poste aliĝis al Akordo Ineke Slis (1991), Danny ten Haaf (1992) kaj Jeroen Balkenende (1999). En 2001 eksiĝis Ineke Bourguignon-Slis. En 2004 aliĝis Hansa Krijgsman.

Ekzercado
Akordo relative malofte ekzercas kaj malofte koncertas. Ni loĝas sufiĉe dise unu de la alia, kaj havas ne multe da tempo por dediĉi al muzikado. Tamen, ni entuziasmas pri niaj hobioj muziko kaj Esperanto! Kutime ni ekzercas sen gvido de dirigento. Tamen, kelkfoje, ni volonte akceptis instrukciojn de inter aliaj Nanne Kalma (Kajto) kaj Seán Osborne. Ni ĉiam ekzercas hejme ĉe unu el la akordanoj. Tiam ofte kuiras (kaj kritikas) Hardo Bourguignon (ĝis 2001), Paul Drenth, Roel Haveman, Daniel Svejda kaj Ellen Zijlstra.

Tradukoj kaj prilaboroj
Malofte ni kantas originale esperantlingvajn kantojn. La kantojn ofte tradukas akordanoj mem, ĉefe Arjen-Sjoerd de Vries kaj Saskia Idzerda. Sed tre ofte liveras tradukojn ankaŭ ne-akordanoj: Simo Milojević, Dario Besseghini kaj - plej ofte - Roel Haveman.