AKORDO
Indekso de Akordo-kantoj

Germana originalo: Wie schön leuchtet der Morgenstern
Teksto: Philipp Nicolai (1556-1608)
Traduko: Martin Haase
KD-o: Kristnaska kordo (Akordo, 2003)

Kristnasko

Ekbrilas la matenostel'

Ekbrilas la matenostel'
de gracoplena vera hel',
vi, filo de Davido.
Jesaja vin anoncis jam,
ho mia reĝo, mia am’,
kaj Dio kaj homido.

Dolĉe rava, bela, grava,
granda, prava, riĉe dona,
alte pompa kaj impona.

Ho, mia perlo, krono vi,
la dia filo de Mari’,
kaj reĝo de l’ ĉielo.
Mi nomas vin ĉiela flor’,
ja estas vi por mia kor’
nur lakto kaj mielo.

Nin ekzaltu hosanao.
Per manao nin ĝis sato
nutras via karitato.

Eksonu, citro, en agord’,
sonoru laŭte ĉiu kord’,
aŭdigu sfermuzikon.
Eterna estu l’ idili’
ĉar senmezure amas mi
Jesuon, la amikon.