La Koventria himno

Lu lu, lu la,
Vi kara eta fil',
Baj baj, lu lu, lu la,
Vi kara eta fil'
Baj baj, lu lu, lu li.

Fratinoj, ve!,
Ĉu eblas ne
Eskap' el tragedi'?
Por vi, etul',
Patrina lul':
"Baj baj, lu lu, lu li."

Lu lu, lu la,
Vi kara eta fil',
Baj baj, lu lu, lu la,
Vi kara eta fil'
Baj baj, lu lu, lu li.

La Reĝ' Herod',
La fidespot',
Ordonis, ke legi',
Pro gloro kaj fam'
Forbuĉu jam
Infanojn en seri'.

Lu lu, lu la,
Vi kara eta fil',
Baj baj, lu lu, lu la,
Vi kara eta fil'
Baj baj, lu lu, lu li.

Senfina plor'
Pro ĉi dolor'.
Ne plu lulkantos mi
Por vi, infan',
Ĉar iĝis van':
"Baj baj, lu lu, lu li".

Lu lu, lu la,
Vi kara eta fil',
Baj baj, lu lu, lu la,
Vi kara eta fil'
Baj baj, lu lu, lu li.

Angla originalo: The Coventry Carol

Teksto: Robert Croo

Traduko: Roel Haveman

KD-o: Kristnaska kordo (Akordo, 2003)

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto