En kristnaska vespero

En Kristnaska vespero, el alta ĉiel’
Al kelkaj paŝtistoj parolis anĝel’.
Ili gardis la ŝafojn, kuŝante sur ter’
En la frosto kaj neĝo de vintra veter’.

Jesu', Jesu', naskiĝis Jesu'
Reĝ' Izraela de nun ĉiam plu

Ili supren rigardis pro lumo de stel’
Oriente ĝi brilis kun helo kaj bel’.
Ili sekvis tiun lumon, de l' ŝafar' iris for
Por viziti infanon en pia ador'

Jesu', Jesu', naskiĝis Jesu'
Reĝ' Izraela de nun ĉiam plu

Gvidate de l’ stelo, nun el malproksim’
Alvenis tri Magoj, sen dubo aŭ tim’.
Ili serĉis la Reĝon, kaj iris kun ĝoj’
Kien ajn per la stelo montriĝis la voj’.

Jesu', Jesu', naskiĝis Jesu'
Reĝ' Izraela de nun ĉiam plu

Do kantu ni kune kun ĝojo en kor’,
Por laŭdi al nia ĉiela Sinjor’:
La granda Kreinto de tero kaj mar’,
Kiu venis por savo de l’ tuta homar’.

Jesu', Jesu', naskiĝis Jesu'
Reĝ' Izraela de nun ĉiam plu

Angla originalo: The First Nowell

Teksto: Tradicia

Traduko: Montagu Christie Butler. La tradukon adaptis Arjen-Sjoerd de Vries kaj Roel Haveman

KD-o: Kristnaska kordo (Akordo, 2003)

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto