AKORDO
Akordo che MusicExpress Nederlands Deutsch
English Dansk
Hejmpaĝo
Pri Akordo
Koncertoj
Kompaktdiskoj
Kantotekstoj
Aldo serĉata!
kontakto


Esperanto?
Esperanto?

Aliaj pri Akordo:
MusicExpress
Suda Kruco
Vikipedio
Hispana E-Federacio



Kio estas Akordo?
Akordo estas seppersona senakompana kantgrupo el Nederlando. Akordo kantas nur en Esperanto.

Danny ten Haaf Marwine van der Molen Jeroen Balkenende Rineke Hoens Sander van Huijzen Arjen-Sjoerd de Vries Saskia Idzerda La akordanoj Jen la Akordanoj:
Rineke Hoens, soprano
Saskia Idzerda, soprano/aldo
Marwine van der Molen, aldo
Jeroen Balkenende, tenoro
Sander van Huijzen, tenoro
Danny ten Haaf, baso
Arjen-Sjoerd de Vries, baso

Montru permuse por vidi al kiu homo apartenas ĉiu nomo.

Repertuaro
Nia repertuaro konsistas el kvarvoĉaj kantoj de diversaj stiloj: de mezepokaj ĝis modernaj, de popolkantoj ĝis rokmuziko. Preskaŭ ĉiuj kantoj ricevis tradukon en Esperanto aŭ - pli libere - Esperantan version, verkitan speciale por Akordo. Plej multajn tradukojn faris Roel Haveman.

Historio
Akordo ekzistas ekde 1988 kaj en 1989 ĝi unuafoje prezentiĝis en nederlanda Esperanto-aranĝo. En 1992 sekvis la unua koncerto ekster Nederlando kaj en 1996 aperis la unua kompaktdisko.

Pliaj informoj
akceptas viajn demandojn kaj petojn rilate al Akordo kaj ties koncertoj, kompaktdiskoj kaj ĉi tiu ttt-ejo.


Novaĵoj

Akordo koncertis dum UK en Vilno, Litovio

Akordo kantas La Menu' dum UK Vilno

UK Vilno Dum la Universala Kongreso en Vilno (23 - 30 Julio 2005) Akordo koncertis du fojojn sukcesplene. Aŭdeblis pluraj kantoj tute novaj. Dum la internacia vespero la Akordanoj por amaspubliko aktorece aŭdigis "La Menu' ".


Muzikpluvo reeldoniĝis

KD Muzikpluvo

Akordo kunlabore kun Tekstoj reeldonis la kompaktdiskon "Muzikpluvo" originale eldonita en 1996.




Kristnaska kordo

KD Kristnaska kordo

La kompaktdisko "Kristnaska kordo" estas la dua kompaktdisko de Akordo kaj aperis en 2003.




Nova retpaĝo pri Akordo

La retpaĝoj pri Akordo ĉe MusicExpress estas nun ankaŭ legeblaj en Esperanto!


Akordo serĉas ankoraŭ aldon

Akordo bezonas aldon, sed ankaŭ alivoĉaj kantemuloj estas bonvenaj.


MusicExpress:
Ligo al MusicExpress
Nian ttt-ejon subtenas:
Tekstoj
Tekstoj kaj tradukoj