AKORDO
Indekso de Akordo-kantoj

Angla originalo: I'm Dreaming of a White Christmas
Teksto: Irving Berlin
Traduko: Arjen-Soerd de Vries
KD-o: Kristnaska kordo (Akordo, 2003)

Kristnasko

Kristnasko blanka

Svingiĝas palmoj sub arda sun',
invitas la mar' al naĝ'.
Belegas nun la pejzaĝ'
ĉe Kalifornia plaĝ'.
Sed kiom nordo allogas min
nun ke proksimas la jarofin'!

Mi revas pri Kristnask' blanka,
min regas dolĉa nostalgi'.
Arbopintoj brilas,
sur sledoj trilas
tintil': gaja harmoni'!
Mi revas pri Kristnask' blanka,
skribante kartojn sub palmkron':
vin atendu ĝojo kaj bon'
kaj senmanke neĝa julsezon'!