La beba reĝo

Kantu lu lu!
Lu lu, bebeto, li kvietas.
Kantu lu lu!
Ŝuŝ! Nun ekdormu beba reĝ'.
Gvatas anĝeloj, stel' briletas,
Kie li nun por dormo pretas.
Kantu lu lu!

Kantu lu lu!
Lu lu, bebeto baldaŭ dormos.
Kantu lu lu!
Ŝuŝ! Nun ekdormu beba reĝ'.
La estonteco ĝenon formos;
La estonteco por li mornos.
Kantu lu lu!

Kantu lu lu!
Lu lu, bebeto tuj silentos.
Kantu lu lu!
Ŝuŝ! Nun ekdormu beba reĝ',
Kruce najlita iam pendos
Ĝis la tombejo lin atendos.
Kantu lu lu!

Kantu lu lu!
Lu lu, bebeton nun ne veku,
Kantu lu lu!
Ŝuŝ! Nun pludormu beba reĝ'.
Sonĝe pri Pasko, ĝojo regu;
Fronte al morto, li venkegu.
Kantu lu lu!

Angla originalo: The Infant King (kiu siavice estas bazita sur Eŭska kanto)

Teksto: Sabine Garing-Gould

Traduko: Roel Haveman

KD-o: Kristnaska kordo (Akordo, 2003)

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto