Muzikpluvo reeldonita

Tekstoj reeldonis en 2005 la kompaktan diskon Muzikpluvo de Akordo. La KD el 1996 estis elĉerpita dum pluraj jaroj, sed nun ĝi do estas ree havebla. Mendu ĝin ĉe via libroservo!

Unuavide ŝajnas eble iom strange, ke tradukkompanio eldonas diskojn. Aliflanke, Tekstoj estas la kompanio de Roel Haveman, kiu kontribuis al Muzikpluvo per naŭ tradukoj. La disko Muzikpluvo prezentas kantojn el diversaj kulturoj, sed en unu lingvo: Esperanto. Plej multaj kantoj de Muzikpluvo estas do tradukitaj.

Muzikpluvo entenas jenajn 25 kantojn:

  1. Ekkantu
  2. Mia Julia, Damo
  3. Anstataŭ plezur'
  4. Printempas (*)
  5. Ho kia bril'
  6. Turdiono
  7. Mi ne povas diri
  8. Pavano
  9. Damo mia kara
  10. Dum verdas
  11. La sieĝo de Bergen op Zoom (*)
  12. La bosko fraksena
  13. Ĉe l' bivakfajro
  14. Eĉ en prizono
  15. Haleluja! Laŭdante kantu
  16. Hombe
  17. Sopiro
  18. Sur betularo de Kareli'
  19. Solecas mia voj'
  20. Ĉu vi pentas?
  21. Per biciklo tra la pluv'
  22. Dum mi iris al Bembaŝa
  23. Kantoj al Lado (unua kanto) (*)
  24. Kantoj al Lado (dua kanto) (*)
  25. Kantoj al Lado (tria kanto) (*)

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto