AKORDO Indekso de Akordo-kantoj Kroata originalo: Ladarke Traduko: Akordo kaj Simo Milojević KD-o: Muzikpluvo (Akordo, 1996/2005) Aŭskultu ĉi tiujn kantojn:Unua kanto: 1678 kB, 1:47 (Brazilo) Dua kanto: 1200 kB, 1:16 (Brazilo) Tria kanto: 2194 kB, 2:20 (Brazilo) Muzikdosieroj de MusicExpress. |
Kantoj al LadoUnua kantoSurmetu ni verdan kronon,donu Lado, bela Lado. Verdan kronon sovaĝrozan, donu Lado, bela Lado. Sur ĝi pomojn, tri el oro, unu kampe ni enfosu, donu Lado, bela Lado. Ke altiĝu por ni greno, ĉiu semo multobliĝu, donu ĉarojn kvin da greno, donu Lado, bela Lado. En vilaĝo regu gajo, fianĉin' en ĉiu domo, junulin' por ĉiu fraŭlo, donu Lado, bela Lado. Dua kantoBonmatenon, oldaj panjoj,al hejm' via familio, jen alvenis lekantetoj, lekantetojn knabinetojn, donu, donu, oldaj panjoj, vi nun veku la filinojn. Por alporti fridan akvon de ivanomonta fonto, lasu ilin kobu harojn, orajn harojn ĝis talio, donu, donu, oldaj panjoj, ni ja devas nun pluiri. Do alportu, oldaj panjoj, ĉar hieraŭ vi promesis, platan panon kaj fromaĝon, platan panon rompinvitan, donu, donu, oldaj panjoj, kio mankas, tion donu. Tria kantoĈu vi deziras, Lado, ke nu estu pliaj?Ni deziras, Lado, ni deziras ke ni estu pliaj. Ĉu vi deziras, Lado, je juna bravulo? Ni deziras, Lado, ni deziras je juna bravulo. Ĉu ŝatus vi bravulon kun belega nomo? Volas ni bravulon, ni lin volas, kun belega nomo. Prenu vi la bravulon kun belega nomo. Ni lin prenu, Lado, ni lin prenu, kun belega nomo. Lin rigardu kiel dancas, kiel dancas bela Ivo. Ĉu vi deziras, Lado, ke ni estu pliaj? Ni deziras, Lado, ni deziras ke ni estu pliaj. Ĉu vi deziras, Lado, je juna knabino? Ni deziras, Lado, ni deziras je juna knabino. Ĉu ŝatus vi knabinon kun belega nomo? Volas ni knabinon, ni ŝin volas, kun belega nomo. Prenu do la knabinon kun belega nomo. Ŝin ni prenu, Lado, ni ŝin prenu, kun belega nomo. Ŝin rigardu kiel dancas, kiel dancas bela Janja. |