AKORDO
Indekso de Akordo-kantoj

Finna originalo: Karjalan kunnailla
Teksto: Tradicia
Traduko: Anonima
KD-o: Muzikpluvo (Akordo, 1996/2005)

Muzikpluvo

Sur betularo de Kareli'

Sur betularo de Kareli'
dense verdas jam hele ĉiu foli'.
Kukol' kukolas en la printemp';
tien portas min sopira ĝem'.

Jen montoĉeno kaj brua torent',
dum la nokto tie dormas en silent',
La sombraj arboj de praarbar';
sunbrilas sur lago, fjord', kaj mar'.

Tra picearo enen kaj el
vojaĝadis mi sen ajna migrocel',
De l' deklivoj altaj vin vidas mi:
belega pejzaĝ' de Kareli'