La sieĝo de Bergen op Zoom

Kia defia legia fervor'
Ve! La liber', ĉu superos tiujn glavojn?
Ili kun ŝvit', spit', ekscit' kaj teror'
Venos, forprenos, ĉu tenos nian havojn?
Jam tamburas la hispan'!
Jam Porkul' trumpetas,
Li avance de lontan'
Al Bergen' impetas.

Berg-op-Zom',
Kun renom',
Spitu al hispano.
Nia hom', nia dom',
Savaj kun elano!

Brava, sanghava, la sava rapir',
Brile kaj trile, jubile ĝi fajreris.
Ĝema, tertrema, flagrema aspir'
Vere, fiere supere jam prosperis;
Pro minad' kaj kanonar',
Kio daŭre bruis,
De l' hispanoj ĉe l' rempar'
Multa sango fluis.

Berg-op-Zom',
Kun renom',
Spitis al hispano.
Nia hom', nia dom',
Savaj kun elano!

Lanĉas revanĉa Oranĝa komand'
Forton kohortan por sorton nun deturni.
Bolas Spinola, li volas sur land'
Ĉase, frakase, amase lin alsturmi.
Krudan Korduan fortun'
Venke eliminis.
Velka Don Velasko nun
Planojn ne plu ŝpinis!

Berg-op-Zom',
Kun renom',
Spitis al hispano.
Nia hom', nia dom',
Savaj kun elano!

Nederlanda originalo: Het beleg van Bergen op Zoom Merck toch hoe sterck

Teksto: Valerius (El: "Nederlandtsche Gedenck-clanck")

Traduko: Roel Haveman

KD-oj: Muzikpluvo (Akordo, 1996) + KD-o ĉe la libro Esperanto - grammatica met oefeningen (1999)

Aŭskultu:

MP3 2930 kB, 3:08 (Brazilo)

Muzikdosiero de MusicExpress.

La gramatikan libron, kiun mi verkis kun Arjen-Sjoerd de Vries, akompanas kompaktdisko kun parolekzercoj. Do, kvankam mi ne kapablas kanti, jen eblo tamen aŭdi mian voĉon pere de kompaktdisko. Sur ĝi aperas ankaŭ tri kantoj, unu de Kajto kaj du de Akordo. Unu el tiuj kantoj - la ĉi-apuda - aperas ankaŭ sur la disko Muzikpluvo de Akordo.

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto