Ĉe l' bivakfajro

Muĝa briz' fora,
Dormas tendaro,
Dormas tendaro,
Nur flamas fajro.
Lignon, lignon, kamarado nun almetu.
Dio, zorgu, ke ĉi sono plu triletu.

Briza kuraĝo
Muĝas de l' foro.
De la vilaĝo
Sonas sonoro.
Aŭdu, aŭdu, sonorilon: bim bam bim bam.
Niaj koroj eĥas trilon: bim bam bim bam.

Ĉirkaŭ la fajro
Sidas amantoj,
Sidas amantoj,
Nur sentas vibron.
Mano, mano, karulino, nun karesu.
Dio, zorgu, ke ĉi vibro jam ne ĉesu.

Vortoj nun vanas,
Ĉar la sonoroj
Nin akompanas
Dum karaj horoj.
Aŭdu, aŭdu, sonorilon: bim bam bim bam.
Niaj koroj eĥas trilon: bim bam bim bam.

Hungara originalo: Tábortüznél

Teksto: Márkus Miklós kaj Roel Haveman

Traduko: Roel Haveman

KD-oj: Muzikpluvo (Akordo, 1996)
Koncerto en Quintin (Bretona Esperanto-Koruso, 1998)

La unuaj du strofoj estas tradukitaj; la lastaj du strofoj estas memverkitaj.

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto