Printempas

Printempas kiam majas,
Ludantaj knaboj gajas,

Kun inoj sur herbej'
Ĉar nun ĝi verdas plej.

Somero ĝojon portas,
Jen vintra tristo mortas.

Kaj logas la ŝalmson'
La nimfojn kun impon'.

Fi, kial ni meditas?
Junaĝa rav' invitas.

Ho, nimfoj kun graci',
Ekludu nun kun ni.

Angla originalo: Now Is The Month Of Maying

Teksto: Thomas Morley

Traduko: Roel Haveman

KD-o: Muzikpluvo (Akordo, 1996)

Aŭskultu:

MP3 1938 kB, 2:04 (Brazilo)

Muzikdosiero de MusicExpress.

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto