Dum mi iris al Bembaŝa

Dum mi iris al Bembaŝa
Al Bembaŝa al la font'
Por la akvo, blanka ŝafo,
Blanka ŝafo sekvis min.

La knabinoj de Bembaŝa
Staris ĉiuj ĉe la pord'
Sed la karulino mia
Sidis ĉe fenestra krad'.

Mi salutis: "Bonan nokton,
Bonan nokton, belulin'."
Ŝi respondis: "Jam ĉi-nokte,
Jam ĉi-nokte venu vi."

Mi ne iris tiun nokton,
Iris mi je sekva tag'
Tamen tiam ŝi jam iĝis
La edzin' de aliul'.

Bosna originalo: Kad ja pođoh na Bembašu

Teksto: Tradicia

Traduko: Roel Haveman

KD-o: Muzikpluvo (Akordo, 1996)

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto