AKORDO
Indekso de Akordo-kantoj

Pola originalo: Barka
Nova Esperantoteksto: Arjen-Sjoerd de Vries
KD-o: Muzikpluvo (Akordo, 1996/2005)

Muzikpluvo

Sopiro

Arde ĉe maro ŝi gvatas,
kvankam pluvo kaj vento scin batas;
sen ĉes' rigardas al horizonto.
"Vi povas, maro, ĉion ajn preni;
unu ŝipon tamen lasu reveni.
Baldaŭ portu al haven' mian karan,
finu longan atendadon amaran."

Ŝin alparolis maristo
kun vizaĝo trodita de tristo.
"Vian amaton vi jam ne vidos.
Min ŝtormo de l' ferdeko forblovis,
li postsaltis, min forlasi ne povis.
Dum kuraĝe li al savo min portis,
mem en frida oceano li mortis."