AKORDO
Indekso de Akordo-kantoj

Franca originalo: Je ne l'ose dire
Teksto: Pierre Certon
Traduko: Arjen-Sjoerd de Vries kaj Saksia Idzerda
KD-o: Muzikpluvo (Akordo, 1996/2005)

Muzikpluvo

Mi ne povas diri

La, la, la, mi ne povas diri
La, la, la, sed aŭskultu jen.

Estas vir' en nia urbo, li ĵaluzas pri l' edzin'
Ne malprave li ĵaluzas, ŝi senhonte kokras lin.

Ne malprave li ĵaluzas, ŝi senhonte kokras lin.
Malgraŭ lia dorlotado, flirtas ŝi laŭ korinklin'.