Tekstoj kaj tradukoj de Tekstoj

Tekstoj ofertas jenajn servojn:

Mi estas Roel Haveman kaj mia entrepreneto nomiĝas Tekstoj. Ekde 1993 mi liveras altkvalitan laboron kiel sendependa verkisto, tradukisto kaj korektisto de varbaj kaj teknikaj tekstoj, kantotekstoj, k.t.p. En 1998 mi fondis la kompanion Tekstoj. Bonvolu kontakti min por viaj tradukprojektoj.

Mi uzas jenajn fontlingvojn kaj cellingvojn:
- Fontlingvoj: ĉefe la angla, la nederlanda kaj Esperanto.
- Cellingvoj: la nederlanda kaj Esperanto.

Mi regule tradukas kantojn el multaj diversaj lingvoj por diversaj Esperanto-artistoj kiel Akordo, Kore kaj Morice Benin. Pluraj el tiuj kantoj aperis kompaktdiske.

Kelkaj verkoj kiuj rilatas al Esperanto:

La menciitaj verkoj estas mendeblaj ĉe UEA aŭ ĉe FEL.

Bedaŭrinde mi ne povas vivteni min per Esperanto-verkado kaj -tradukado. Tial mi plej ofte tradukadas el la angla en la nederlandan. Kutime temas pri manlibroj por komputilaj ekipaĵoj kaj programoj, muzikaj kaj videaj aparatoj, TTT-ejoj kaj komercaj tekstoj. Mi ĉefe liveras al grandaj aŭ malgrandaj tradukkompanioj kiel SDL International, WordHouse kaj LinguaForce. Ĉe la tradukado mi interalie uzadas la tradukilojn Trados' Workbench kaj SDLX.

Mi liveras ankaŭ tradukojn kaj tekstojn kun lingvistikaj, juraj, ekonomikaj aŭ politikaj temoj.

Aktuale

Mi komencis personan retpaĝon ĉe Ipernity.

Vinilkosmo eldonis novan kompaktdiskon de Jacques Yvart, Invito por vojaĝo. Mi kontribuis per traduko de kanto de Georges Brassens: La ĉevaleto.

UEA eldonis kun la konsento de la Konsilio de Eŭropo, DIALANG kaj ALTE mian tradukon de la 262-pagha dokumento Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado.

Mi brilu plu, mia Esperanto-adapto de la fama Queen-kanto The Show Must Go On, kiu aperas sur la KD Tielas vivo de Kore, ricevis ofialan aprobon de Queen Music LTD.

Por mia traduklaboro mi ofte uzas specialan traduksoftvaron. Miaj plej aktualaj tradukiloj estas Trados 8.2 kaj SDLX 2007.

Mi esperas, ke mi baldaŭ povos pluenretigi numerojn de Literatura Mondo, literatura Esperanto-gazeto, kiu aperis inter 1922 kaj 1949.

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto