LITERATURA MONDO

Literatura Mondo sendube estas la plej grava literatura revuo iam ajn aperinta en Esperantujo. Ĝi aperis inter 1922 kaj 1949. Multaj nunaj esperantistoj aŭdis pri ĉi tiu fama gazeto, sed neniam efektive legis ĝin, ĉar estas malfacile havigi al si ekzemplerojn de tiu malnova revuo. Por servi al tiuj, kiuj ŝatas legi en Literatura Mondo, mi lanĉis ĉi tiun paĝaron al kiu mi de tempo al tempo aldonos prozaĵojn, artikolojn, poemojn, dramojn ktp. el la revuo.

Se vi, legante ĉi-tieajn tekstojn, trovas eraretojn, ne hezitu raporti ilin al mi, eĉ se temas pri plej etaj misoj. Se vi mem posedas numerojn de Literatura Mondo kaj skanilon, vi povus kunhelpi en ĉi tiu projekto. Preparu tekstojn kaj retpoŝte alsendu ilin, por ke mi povu ilin HTML-igi kaj enretigi.

Enretigitaj numeroj

Indeksoj

Retejestro: Roel Haveman (lm@tekstoj.nl).