Mi brilu plu

Ĉio lantas - ĉu vivon vivas ni
Aspiroj vantas - trivita melodi'
Sen elir'
Ĉu iu povas vivi nur en iluzi'
Jen nova dio, jen nova stulta krim'
En la kuliso, en la pantomim'
Aŭdu min
Ĉu iu povas vivi en ĉi tragedi'
Mi brilu plu
Mi brilu plu
Dum mia koro ploras,
Kaj ŝminko jam malgloras,
La mien' - plu ridas

La estonteco, ne estas en program'
Jen korĉagreno, jen malsukcesa am'
Sen elir'
Ĉu iu povas diri kial vivas ni
Mi iĝas certa (certa, certa, certa)
Akomodiĝas jam
Mi iĝas sperta (sperta, sperta, sperta)
Kaj elkotiĝas jam
Ekstere nun tagiĝas
Sed mi en la mallum' sopiras al liber'
Mi brilu plu,
Mi brilu plu, (yeah)
Ooh, dum mia koro ploras,
Kaj ŝminko jam malgloras,
La mien' - plu ridas

Anim' pentrita laŭ flugil' de papili'
La fabelo kreskas plu, sed restos la defi'
Flugas mi - amik'
Mi brilu plu (kaj plu, kaj plu, kaj plu)
Mi brilu plu (kaj plu, kaj plu, kaj plu)
Persiste kun grimac'
Kaj sen kapitulac'
Ooh, brilu plu

Ooh, impone nun, demone nun
Sindone nun mi penas iri plu
Plu, brilu plu
Plu, brilu plu
Plu!
Mi brilu plu (kaj plu, kaj plu, kaj plu...)

Angla originalo: The Show Must Go On

Teksto: Brian May (Queen)

Traduko: Roel Haveman

KD-o: Tielas Vivo

 

Speciala pri ĉi Esperanto-traduko estas, ke ĝi estas oficiale aprobita de Queen Music LTD.

Aŭskultu kaj rigardu:

YouTube-filmo

Aŭskultu:

Kun interpreto muzike speciala:

MP3 1.875 kB, 2:00 (fragmento, Francio)

Muzikdosiero de Vinilkosmo.

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto