Vesper’, vesper’
Ne ajnos ĉi vesper’
Vesper’ brilegos sen matenstel’
Vesper’, vesper’,
Ŝi venos dum vesper’
Kaj por ni, haltos stela ĉiel’
Sed nun minutoj ŝajnas horoj
La suno prokrastadas
La tempon de tener’
Ho ve!, sufer’!
Eternu ne la tag’, sed vesper’, vesper’, vesper’
Eternu la vesper’
Angla originalo: Tonight
Teksto: Stephen Sondheim
Traduko: Roel Haveman
Por la repertuaro de Akordo
Ĉi tio estas la kanto el serio kvin kantoj el la muzikalo West Side Story kiujn mi tradukis por Akordo: