Maria

Rave vibras aŭgur’ de dolĉa kord’:
Maria, Maria, Maria, Maria
Ĉiuj plej belaj sonoj de l’ mondo en unu vort’

Maria, Maria, Maria, Maria
Maria!
Ĵus vidis mi iun Marian

De nun en tiu nom’
Resonas varma ton’,
Graci’
Maria!

Ĵus kisis mi iun Marian,
La nomo ravas min
Mi cedas al fascin’
Pri ŝi
Maria!

Diru ĝin, aŭdu la muzikon
Flustru ĝin, kaj vi sentos mistikon

Maria,
Mi ĉiam dirados Maria!

Angla originalo: Maria

Teksto: Stephen Sondheim

Traduko: Roel Haveman

Por la repertuaro de Akordo

 

Ĉi tio estas la kanto el serio kvin kantoj el la muzikalo West Side Story kiujn mi tradukis por Akordo:

  1. Nun mi belas
  2. Maria
  3. Vespero
  4. Mano kaj koro
  5. Usona viv'

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto