Ĉi tiu dokumento estas por administri kaj kontroli la progreson de la tradukprojekto por Morice Benin. Sendu aktualigojn por ĉi tiu paĝo al Roel. Pri la tuta projekto respondecas Flo. La tradukprojekto estas preta, kiam la kolumnoj Elektita, Tradukita kaj Kontrolita estas tute plenigitaj. La tradukitaj tekstoj estos enretigitaj, por ke oni povu kompari kaj kritiki la tradukojn. Al tradukantoj eble utilos kelkaj konsiloj pri tradukado de kantoj.
Ĉi-sube estas tabelo kun elektitaj, tradukitaj kaj kontrolitaj kantoj. La titolojn indikis Morice al Flo. Lastatempe estas ellistigitaj A toi, Paris Canaille, L'oppression kaj Est-ce ainsi que les hommes vivent ?. Estas tri rezervaj kantoj. Rezerva kanto estos uzata nur, se montriĝos nesolveblaj problemoj pri alia kanto. Atentu tamen, ke ankaŭ la rezervaj kantoj estas tradukendaj!
N-ro sur la KD | Originalo | Elekt- ita | Traduk- ita | Kontrol- ita | Tradukis/-as/-os | Rimarkoj |
---|---|---|---|---|---|---|
1 | Madame la misère | X | (Arno Lagrange) | |||
3 | La mémoire et la mer | X | La memoro kaj la maro (Arno Lagrange) | |||
4 | Avec le temps | X | X | Foriras temp' (Jopetro Danvy) | ||
6 | Les Poètes | X | X | La poeto (Roel Haveman) | (angle) | |
7 | C'est l' printemps | (X) | (Rikardo Cash) | |||
8 | L'amour fou | |||||
9 | La folie | X | X | La frenezo (Roel Haveman) | Pentraĵoj: chaise, souliers, oreille, blé, lit, arbre. | |
10 | La solitude | X | X | La soleco (Nikolao Karatzaferis) | Rezerva kanto. | |
11 | Cette blessure | X | X | Ĉi tiu vundo (Nikolao Karatzaferis) | Rezerva kanto. | |
12 | La vie est louche | (X) | (Rikardo Cash) | |||
13 | Vingt ans | X | X | Kun jardudek' (Jopetro Danvy) | ||
14 | Comme à Ostende | (germane) | ||||
15 | Ne chantez pas la mort | X | Rezerva kanto. | |||
16 | A vos plumes | Eroj ĉerpitaj el Poète, vos papiers ! (vidu sube de tiu dokumento). | ||||
17 | L'âge d'or | X | (Rikardo Cash) | |||
- | Jolie Môme | X? | (Georges Lagrange) | La traduko ankoraŭ ne estas retrovita... | ||
- | L'affiche rouge | X | X | La ruĝa afiŝo (Christian Riviere) | (MP3-fragmento) (germane) (La afiŝo pri kiu temas) | |
- | Les Anarchistes | X | X | La Anarkiistoj (Georges Lagrange) | Kantis JoMo. |
Lasta ŝanĝiĝo: 26 junio 2004