La soleco

Traduko por la tradukprojekto de Morice Benin.

Originala titolo: La solitude
Tradukis: Nikolao Karatzaferis (2004)

 

La soleco

Mi estas de alia lando, ol la via, alia kvartal', alia solec'. Hodiaŭ mi kreas al mi travojojn. Mi ne plu estas el ĉe vi. Mi atendas mutaciulojn. Biologie mi glatiĝas kun mia ideo pri biologio: mi ja pisas, ejakulas, ploras. Absolute nepre, ni devas formadi niajn ideojn kiel temus pri manufakturitaj objektoj. Mi pretas havigi al vi la muldilojn. Sed...

ja la soleco...

La muldiloj estas de novteksturo, mi avertas vin. Ili fandverŝitis morgaŭ matene. Ekde ĉi tago, se vi ne havas senton pri via relativa daŭro, estas neutile transdoni vin, estas neutile rigardi antaŭ vi ĉar estas malantaŭ, la nokt' estas tag'. Kaj...

ja la soleco...

Absolute nepre, la aŭtomataj lavbutikoj, ĉe stratanguloj, estas tiel nekonfuzeblaj kiel la haltlumoj aŭ liberlumoj. Policistoj pri detergilo indikos al vi lokon kie permesos lavi tion, kion vi kredas esti via konscio sed estas nur dependaĵo de la neŭruma komputilo kiu servas al vi cerbon. Kaj tamen...

ja la soleco...

La malespero estas supera formo de la kritiko. Momente, ni nomos ĝin "feliĉo", la vortoj, kiujn vi uzas, ne plu estas "la vortoj" sed aparte travojo tra kiu la analfabetoj faras al si bonan konscion. Sed...

ja la soleco...

Civila Kod', ni parolos ĝin pli poste. Nun, mi dezirus kodigi nekodigon. Mezuri viajn damnajn demokratiojn. Enmetiĝi en la plenan malplenon kaj fariĝi la nedirita, neestita, nevirgulo pro manko de lucideco. La lucideco staras en la frok'.