Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Januaro 1923 (p. 19-20).

DISPUTO

RESPONDO. — Estimata sinjoro! En via dua numero vi sciigis morton de KOMPATINDA POETO, kiu fariĝis freneza. Sed ĉar en sia senkonscienco li subskribis sian leteron parte per mia nomo, permesu al mi kelkajn vortojn pri la afero.

Kiel mi lin kompatas!

Unue li verkis originalajn poemojn! Ĉu li ne komprenis, ke aŭtoro havas devige sentojn kaj ideojn de sia raso, ke li povas nur traduki en Esperanton verkon nacie pensitan, se ne — skribitan; ke aliaj popoloj povos ŝati fremdajn verkojn nur se ili vidas ke ĝi prezentas ideojn de alia popolo, dum ili trovus ĝin malbona aŭ ridinda, se ĝi intencus reprezenti iliajn naciajn sentojn, kiel volas fari verko Esperante skribita.

Due, li interesiĝis pri estonto de Esperanta poezio, li volis ke ĝi estu vere internacia!

Samtempe li konfesis, ke ĝi estis farita laŭ imito de lingvoj de Centreŭropo. Ke ĝia ritmo estas aŭdebla nur de popoloj kiuj havas similan versfaradon, aŭ de personoj kiuj bone konas iun el tiuj lingvoj. Preskaŭ ĉiuj tradukoj devenas el tiuj lingvoj.

Utopio estas la internacia mondliteraturo, almenaŭ por poezio. Jes, oni havas tradukojn versajn de Shakespeare, Byron, Goethe, Schiller, Puŝkin. Sed estas aliaj poetoj famaj: Corneille, Racine, Molière, V. Hugo, Dante, Petrarca, Ariosto, Camoens ktp. Kiaj verkoj estas tradukitaj el franca literaturo?

Kelkaj poemoj, preskaŭ ĉiuj tradukitaj de nefranco, unu komedio de Molière tradukita de Sudamerikano, Fabloj de Lafontaine, laŭ speciala ritmo kiu intencas imiti la francan. Mi ne konas aliajn. La lingvo de la Kanto de Rolando ne estas jam la franca, sed ankoraŭ la romana.

Do nur kelkaj Esperantistoj komprenas versojn. Por la aliaj, poezio ne ekzistas, ili eĉ ne legas ĝin.

Ĉu do Esperanto ne povas havi poezion vere internacian? Ĉu mondliteraturo ne povas ekzisti ankaŭ por poezio? Mi ankaŭ serĉis solvon de la problemo. Se mi ne fariĝis freneza (almenaŭ mi tion kredas), miaj haroj blankiĝis. Ofte mi ne povis dormi ripetante provaĵojn de ritmoj kiujn mi faris tradukante la "Juna Tarentanino" de André Chénier:

Ploru, vi alcionoj, vi mildaj birdoj sanktaj,
Vi al Tetiso karaj, ho vi alcionoj ploru,

Ĉu bone? Mi aŭdas tion mezuran ritmon, ĉar la franca poezio estas ankaŭ mezura. Sed la aliaj eble ne aŭdos ĝin. Ni provu ritmon nur laŭ akcento:

Vi alcionoj ploru, ho vi birdoj sanktaj,
Amataj de Tetiso, ploru alcionoj,

Tio estas tute regula laŭ la nuna versfarado, sed mi aŭdas nenian ritmon kaj certe ne aŭdos, se mi volas ke ritmo devenu de elparolado kaj ne elparolado de ritmo:

Vi ploru alcionoj, ho vi birdetoj sanktaj,
Amataj de Tetiso, vi alcionoj ploru,
Ŝi vivis bela Mirto, Tarentanino juna,
Ŝipego ŝin kondukis al Kamarinaj bordoj...

Bone, mi aŭdas ritmon kaj ĉar tio estas, plie, regula laŭ la nuna versfarado, jen estas eble solvo.

Kaj dum mateno venas, mi ankoraŭ pensas:

Nun ŝi vivis Mirto, Tarentanino juna,
Ŝin transportis ŝipo ĝis Kamarinaj bordoj,
Kaj Himeno, kantoj, flutoj ŝin estis ĝoje
Kondukontaj baldaŭ ĝis la fianĉa sojlo.

Aŭ:

Alcionoj ploru, ho vi birdoj sanktegaj,
De Tetis' amataj, vi ploru alcionoj,
Ŝi vivis nun Mirto, juna Tarentanino...

Se mi ne provis ritmon senegalan aŭ botokudan, estas nur ĉar mi ne konas ilin. Se iu povas konatigi ilin, mi lin tutkore dankos. Eble tio helpas al solvo de la problemo.

Kredu vin Esperante via NAMIL LAB

ESTIMATA SINJORO!

Por defendi la memoron de la kompatinda poeto, mi devas fari kelkajn rimarkojn pri via Respondo.

Vi tuŝas en via letero tre gravajn demandojn. Ebleco de originala verkado, formo internacia de la Esperanta verso: ĉi tiuj du demandoj ampleksas ja la tutan problemon de la Esperanta poezio. La Muzoj staras angore ekster la pordo kaj time atendas kion oni decidos pri ili.

Rilate la unuan punkton: kara Sinjoro Namil Lab, mi ne komprenas vian konkludadon. Vere, ke aŭtoro havas eĉ kontraŭvole la pensojn kaj ideojn de sia nacio, vi ja povas legi en certa poemlibro: "Mi forte radikiĝas en kara ter' nacia, El ĝi suĉita estas ja tuta forto mia." Humoro, pensmaniero, mondrigardo, inklinoj, tono, stilo, ĉiuj estas nepre determinitaj de la raso, manifestiĝante en delikataj nuancoj nedifineblaj, sed tuj rekoneblaj kaj karakterizaj. Se Ibsen estus verkinta en Esperanto, ni tamen rekonus el la verkoj la Nordulon, same kiel en Anatole France la francan aŭ en Dostojevskij la Ruson. Kaj kie vi trovas en la certa poemlibro aŭ en la tuta originala Esperanta literaturo la intencon: reprezenti la sentojn kaj pensojn de aliaj popoloj? Kaj eĉ se vi trovus tion, ĉu tio estus nepre ridinda kaj malbona? Ĉu Goethe en "Ifigenio en Taŭrido", Pierre Loti en "Sinjorino Krizantemo", Romain Rolland en la unua volumo de "Jean-Cristophe" ridigas vin? Min ne. Same ne, kiel la france verkita "Sankta Sebastiano" de d'Annunzio, aŭ la france verkita "Salome" de Oscar Wilde. Kion ili povis fari, ĉu tion ne povus provi ankaŭ Esperanta poeto? Kaj ĉu ne povas provi iam genia poeto, kies kiso, kiel la kiso de reĝido vekos por pompebrila vivo la dormetantan Dornrozeton?

Kaj jen mem André Chénier. Kial li faras poemon pri la morto de Myrto, imitante la epigramojn de la "Antologio"? Aŭ kial li ne verkis ĉi tiun poemon en sia "patrin"-lingvo? (Lia patrino ja estis greka.) Kaj kial ĝi plaĉas al vi? Ĉar ĝi estas bela! Kaj la beleco estas la sola valormezurilo de la poemoj, ne aliaj aprioriaj principoj tre kontesteblaj.

Rilate al la dua punkto mi ripetas: ritmaj reguloj devenas el la karaktero de tiu lingvo en kiu oni versas, kaj ne de tiu el kiu oni tradukas. La mezura verso ne estas aplikebla en Esperanto, kie la forta akcento kvazaŭ forŝovas la mezuron (dependantan de la konsonant-nombro de la silaboj).

Jen ekzemplo:

Perdita migras jen tra val' infano kaj ploras ege.

Ĉi tio estas perfekta heksametro laŭ la latina versfarado, sed ĉu estas Esperantisto, kiu ĝin sentas heksametro?

Male:

Migras infano tra valo perdita kaj ploras li ege...

estas laŭ la latina prozodio terura fuŝaĵo, kaj tamen perfekta Esperanta heksametro.

Sed laŭ mia opinio ankaŭ la franca ritmo ne estas mezura, sed akcenta:

Pleurez, doux alcyons, | ô vous, oiseaux sacrés

estas perfekte imitebla laŭritme per:

Ho alciona ar', | ho sanktaj birdoj vi...

Se en la ceteraj linioj ni trovas lokojn kontraŭajn al ĉi tiu skemo, tio estas klarigebla per tio, ke la franca akcentado tute ne estas tiel akra kiel la Esperanta. La unusilabaj vortoj neakcentitaj, la mutaj e vokaloj faras la elparolon tre elasta, la fluanta lingvo nur kelkfoje ĵetas ondon en la ekfrapantaj finvokaloj. La franca lingvo glitas, la Esperanta pulsas. En ĝi pekojn kontraŭ ritmo oni sentas kvazaŭ malregulan batadon de malsana koro.

Do la Esperanta ritmo estas pli rigida. La franca ritmo kontraŭe estas tiel elasta, ke oni kelkfoje apenaŭ sentas ĝin. Ĝuste tial estas esenca faktoro de la franca verso — la rimo, sen kiu la versoj disfluus en prozon.

Kaj jen kion mi miras, kara Namil Lab. Vi penas kun ekstrema fortostreĉo kopii la ritmon, ĉi tiun ne esencan faktoron de la franca verso, kaj tute ignoras ĝian ĉefan karakterizilon — la rimon. Mi vere kompatis la belegan poemon de Chénier, kies rimojn via traduko kruele disŝiris, kaj kiu aspektas nun kiel senfoliigita arbo. Mia kompato naskis la decidon retraduki ĝin.

Mi ne uzis tute la originalan ritmon, ĉar la vira finiĝo antaŭ la cezuro estis min deviginta por tiaj la ŝanĝoj de la teksto, kiujn ne valoras ĝia konservo. Do antaŭ la finiĝo mi uzis virinajn finiĝojn.

Esperante ke la traduko plaĉos al vi kaj savos vin de la harblankigaj zorgoj, mi restas fidele via

KOPAR

(Daŭrigota)

LA JUNA TARENTANINO

ANDRÉ CHÉNIER

Ho ploru alcionoj, ho sanktaj birdoj vi,
Amataj de Tetiso, ho ploru jam kun kri'!

Ŝi vivis, juna Myrto, Tarentanino bela,
Al Kamarinaj bordoj ŝin portis ŝipo vela;
Himeno, flutosonoj kaj mildemola kant'
Ŝin estis kondukantaj al sojlo de l' amant'.
Gardata de ŝlosilo, en cedroligna kesto,
Fermita estis robo por geedziĝa festo
Kaj oro por ornamo de ŝia braka par',
Parfumoj preparitaj por ŝia blond-harar'.
Sed dum sur antaŭkilo ŝi sola miras stelojn,
La vento, tre impeta kaj plenblovanta velojn,
Ŝin puŝas. Terurite, sen vid' de l' ŝipanar'
Ŝi falas, ŝi ekkrias... ŝi estas en la mar'.
Ŝi estas en ond-sino, Tarentanin' gracia,
Ruliĝas sub la ondoj jam bela korpo ŝia.
Tetiso, larm-okule, en iu roka kav'
De diskarnemaj monstroj ekkaŝis ĝin por sav'.
Kaj belaj nereidoj laŭ ŝia ordonvoko
Ĝin milde suprenlevis el la malseka loko
Ĝin ŝovis al la bord' kaj en jena tomba sin'
Ĉe l' promontor' Zefira demetis mole ŝin.
Kaj nimfojn, kunulinojn, alvokas ili krie
El boskoj kaj de fontoj, de montoj kaj de ĉie
Kaj ĉiuj frapas bruston, funebras longe ĝin
Kaj veojn ĉirkaŭ ĉerko ripetas sen la fin'.
Ho ve, al la amanto portita vi ne estis,
Nek via korpon robo la himenea vestis,
Nek brakojn ĉirkaŭligis juvela oro-ĉen',
Nek kapon ornamadis rubando de Himen'

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.