Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Marto 1923 (p. 60).
ESTIMATA SINJORO. — Respondante vian artikolon de januaro, mi povus respondi per longaj detaloj ke:
Loti montris Japanujon vidatan de Franco, ne de Japano.
St. Sebastien kaj Salome tiel aspektas por ni verko de nefranco, ke multaj kredas ke ili estas tradukoj.
Patrino de André Chénier estis greka, sed lia lingvo estis franca.
En franca lingvo cezuro estas paŭzo ne akcento.
Francaj aŭtoroj faris versojn sen rimo harmoniajn (Molière: le Sicilien), dum novaj poetoj faris kun rimo versojn en kiuj mi aŭdas nenian ritmon.
Per elparolo de sensonaj silaboj oni sentas tre bone ke franca versfarado devenas de mezuro.
Neceso rimigi nur samajn gramatikajn formojn kreas cirkonstancon specialan al Esperanto.
Sed mi pensas ke sufiĉas ke ni diris nian opinion kaj ke la disputo povas ĉesi.
Mi skribis precipe por gratuli vin pri via belega traduko de André Chénier: sed mi pensas ke nia ideo pri versfarado estas malsama.
En via poezio, por mi, la ritmo devenas de paŭzo en la 6a kaj 13a silabo, kiuj estas aŭ gramatikaj akcentoj aŭ pronomoj antaŭ signo de interpunkcio, tio estas vorto post kiu devige oni haltigas voĉon.
Mi elparolas la aliajn silabojn per sama longa tono. La plilaŭtigo de voĉo sur akcentoj ne pli rilatas por mi al ritmo ol forte aŭ piano en muzika mezuro.
Tio pruvas ke tia afero estas malfacile diskutebla skribe.
Tamen kiam poezio, kiel la via, estas ritma laŭ akcento kaj laŭ mezuro, ĝi estas perfekta, kaj tie estas solvo de la afero laŭ mia opinio.
Kredu min Esperante via NAMIL LAB.
FINVORTOJ. — Do ĉesu la disputo. Bedaŭrinde ĝi estis senrezulta. Mi ne povis konvinki vin kaj vi ne min. Ĉar, ke Loti montris Japanujon vidatan de franco, tion mi ne kontestis, li ja estis franco. Kaj tio ke Salome aspektas al vi kiel verko de nefranco, ne signifas ke ĝi ne estas arta kaj valora verko. Kaj same arta kaj valora verko farita originale en Esperanto certe al neniu ŝajnos verko de neesperantisto.
Pri la ritmo, kiel mi vidas, ne estas tro granda diferenco inter la via kaj la mia (tio estas ĝisnuna kaj oficiala) sistemo. Ĉi tiu sistemo nur havas pli severajn regulojn kaj ne konas piedon sen akcento. Tamen eble, kiel jam montris Grabovski en Sinjoro Tadeo, ekzistas rimedoj por la plielastigo de la reguloj, per la forŝovo de la interpiedaj linioj, per enmeto de daktiloj kaj duonpiedoj, ktp.
Sed mi volas ankoraŭ rimarki ion pri la elparolo. Laŭ mia sperto la akcentitaj silaboj estas en Esperanto ne nur pli laŭtaj, sed ankaŭ pli longaj. Escepto estas nur la vortoj de la Tabelo kaj ili, unu, oni, apud, super ktp., do tiaj pli malgravaj vortetoj. Ĉe la ceteraj vortoj, se la longecon de la antaŭlasta vokalo ne certigas pluraj konsonantoj (granda, ombro ktp.) oni elparolas la respektivan vokalon tirate, longe (petas, havas, homo). La plej granda parto de la Esperantistoj tiel elparolas la lingvon, parolante alimaniere oni estas pli malfacile komprenebla. Kaj ĉi tiu parolmaniero estas tre utila precipe por tiuj, kies lingvo havas alian akcentadon ol Esperanto, ĉar elparoli longe kaj mallonge estas pli facile lerneble kaj pli malfacile prierareble ol elparoli akcente kaj neakcente. Se ne ekzistus ĉi tiu regulo de elparolo estus tute perfektaj rimoj ekzemple amas' (apostrofita substantivo) kaj amas (verbo).
Mi finas. Ni ne konvinkis nin reciproke, tamen eble la disputo ne estis tute senrezulta, doninte kelkajn pensojn pri la ne malgrava problemo.
Altestime via: KOPAR.
La tekston enkomputiligis Roel Haveman.