Ĉi tiu enigmo originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Junio 1925 (sur la enkonduka paĝo). La solvon vi trovos en la Septembra numero.

KRUCENIGMO IV.

Ĉiuj Esperantaj vortoj estas apostrofitaj (sen o-finaĵoj). Tri libropremioj estos lotumitaj inter la solvontoj.

HORIZONTALE

1. nombro; 4. sovaĝbesto; 6. signo de malsano; 8. maniero de lokŝanĝo; 10. sufikso; 13. la unua di-ordono parolas pri ĝi; 16. metalo kaj mitologia figuro; 18. virinfiguro de la Biblio; 20. unufoje Nelson, unufoje Napoleon venkis tie; 22. egipta di-nomo; 23. supre estas kaj bona estas; 25. angla sinjoro; 26. ripetate: imito de ritma bruo; 27. dolora lukso; 29. nazego; 32. malagrabla flanko de rozo; 33. greka-internacia esprimo por "bona"; 35. soldatoj ne tre ŝatas ĝin; 37. muzika esprimo; 38. interjekcio; 40. manlaboraĵon ornamas; 42. tiajn ne havas Esperanto; 44. fiŝoj ĝin ne havas; 46. konata juda verkisto (fonetike); 47. mara imposto; 49. vorto de respekto; 52. simple: angla adverbo, duoble: nokta birdo; 53. speciala kuracisto; 55. la plej famekonata ebriulo; 56. sen ĝi oni ne povas vidi; 58. tre populara amuzilo; 60. prefikso; 61. japana markizo, politikisto; 63. materialo de virino; 64. ĝena litkunulo; 65. ne oficiala sufikso.

VERTIKALE

2. Homeros uzis multajn; 3. mallongigo por ŝtato de Usono; 5. malvarme estas tie; 6. papa ornamo; 7. mezuro de longo; 9. pri kiu oni jam verkis multajn poemojn; 11. Esperanta asocio; 12. geometria esprimo kaj armilo; 14. venena kreskaĵo; 15. Azia rivero; 17. speco de papago; 19. impona besto, preskaŭ elmortinta; 21. speco de brando; 24. ĉefurbo de Eŭropa lando; 26. pro ĝi oni agas malgraŭvole; 28. vira dorlotnomo angla, ĝin havas favorata kino-aktoro; 30. scienca aserto; 31. la plej lerta ilo; 34. turka nomo, ankaŭ Esp. radiko; 36. surstrate oni vidas multajn; 37. inter ili ni loĝas; 39. korojn vundas; 41. amuza lerto; 43. antikva Roma poeto; 45. urbo kaj verkisto; 46. spico de supo; 48. araba juĝisto; 50. dua parto de fama Espa pseŭdonimo; 51. trinkujeto; 52. volojn kaj restojn de homoj entenas; 53. korpoparto de birdo; 54. pseŭdoprefikso; 57. norda, vintra, tropika arbo; 59. ĉiu diras pri si; 62. kutime uzata mallongigo de du vortoj.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.