Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Aprilo 1925 (sur la lasta paĝo).

LETERKESTO

(Alsenditajn manuskriptojn ni ne redonas.)

J. B. Kara Samideano. Unue ni dankas vian interesiĝon pri nia revuo. Certe, kritiko, eĉ mallaŭda, estas por ni pli valora, ol indiferenteco.

Ni neniam diris, ke ni estas kontentaj pri la revuo. Eĉ, multfoje kaj insiste ni asertis la malon. En la nuna ĉagrena formo ĝi servas nur por la konservo de l' kontinueco, ni emfaze protestas ke oni ĝin rigardu atingita, plenumita celo. La abonantoj kreskis en la lasta tempo tiagrade, ke la revuo en la nuna formo kun 50 pliaj abonoj ne havos plu deficiton. Sed se ni ne esperus la eblon de 24- kaj poste 32-paĝa revuo, eĉ unu strekon ni ne farus plu.

Ĉar la nuna amplekso estas ankoraŭ pli malagrabla por la redaktanto, ol por la legantoj. Kredu ke ne estas facile trovi valorajn literaturaĵojn tiel mallongajn, kiajn publiki devigas nin la nuna stato.

Sed speciale pri la du kondamnitaj noveloj mi havas malan opinion, ili al mi ŝajnas "salaj". Precipe en ilia stilo mi trovas kvalitojn, kiujn meritis ke la noveloj estu publikitaj. Kaj — ĉar eble mi ne havas ian tute kuriozan guston — mi opiniis ke eble ankaŭ aliaj legantoj trovos en ili ion interesan. Rilate al vi, mi eraris. Eble ankaŭ rilate al kelkaj aliaj. Sed ankaŭ vi eraris pri la "Revolvero", rilate al mi kaj certe ankaŭ al multaj aliaj. Erari estas home.

Mi tralegis mian artikolon pri la neologismoj (1925. I. Leterkesto), sed mi ne trovas la lokon, "kie per unu piedo mi forlasas la Fundamenton." Mi diras ke la ekzistantan lingvomaterialon mi rigardas definitiva, ĝian ŝanĝon sencela kaj danĝera. Sed ĉi tiun materialon mi diras ne tute sufiĉa, koncerne nuancojn kaj koncerne mallongecon kaj koncizecon. Tial mi ne kondamnas la uzon de certaj novaj vortoj en la poezio, akcentante, ke la ordinara lingvo ne bezonas tiajn vortojn, por ĝi do sufiĉas, eĉ troas, la nunaj oficialaj vortoj.

Mi aludis pri la neologismoj de Zamenhof. Ĉi tion vi diras ridinda, ĉar "antaŭ li estis la nenio". Nu, jen Zamenhofaj — ne Fundamentaj — vortoj: abismo, abrupta, aflikti, stulta, fato, ferio, festona, fiasko, giganto, humana, kabano, kalva, kanono, karambolo, angoro, aŭroro, sino. Oni same tiel bone povas ilin esprimi per: profundegaĵo, malglatega, malĝojigi, malsprita, neevitebla sorto, libertempo, florplektaĵo, malsukceso, grandegulo, homeca, domaĉo, senhara, pafilego, kunpuŝiĝo, korpremiteco, tagiĝo, korpantaŭo, kiel la vortojn stumbli, langvoro, nupto, pruda, svelta, per: falpuŝiĝi, animmalstreĉiĝo, geiĝo, ĉastafekta, gracitalia. Ankaŭ la pli suprajn vortojn, kiujn vi nun uzas senskrupule, ne naskis absoluta manko de alia esprimmaniero, sed sole tiu malbenita "kolorvaloro" kaj "esprimkapablo". Kaj ĝuste la Zamenhofaj amara, aflikti, stulta kaj la Grabovskiaj aperti, disipi, ekskuzi, humida konjektigis al mi la tendencon por la malpliigo de la mal-vortoj.

Pri fora mi ne diris ke ĝi estas ideala vorto, sed ke ĝi estas uzata, (en manko de mallonga vorto pli bona). Cetere oni tute bone povas diri: "La patro estas for, sed ne tre fore." — Vi ŝercas pri "malsovaĝa vespero". Nu, se vi volas esti pure Fundamenta, tamen tiel vi devas paroli, ĉar milda troviĝas nur en la dua oficiala aldono. Kaj al mi estas same stranga "malmola koro". Prefere mi diras "kruda koro", se mi ne povas diri "dura". Pri "prohibi" mi dankas.

Jen viaj vervaj vortoj pri la "poezia fakvortaro": "Do estontaj esperantistoj devos lerni: a) vortaron por la ĉiutaga uzo; b) por la poezio (por kompreni la eterajn pensojn de "mondforaj" poetoj kaj c) plie-malplie teknikan. Vivu la simpleco! — Esprimoj uzeblaj nur en poezio ne posedas viv-rajton en nia lingvo. Ili estas balasto forĵetinda. Esperanto estas same taŭga por poezio kaj prozo sen tiuj aristokrataj vortoj, kiuj, plenblovitaj de ridiga fiereco, ne volas sin miksi inter la ĉiutagajn kunulojn. Poemo ne fariĝas poemo pro iaj vortoj elprenitaj el poezia fakvortaro, sed pro la enaj profundaj pensoj. Ju pli senpretenda (kio ne signifas senarta) la lingvaĵo, des pli efika la en havo. Komparu la Zamenhofajn! Poetoj al kiuj la nuancoj de Esp. ne sufiĉas, kiuj inter cent nepre bezonas la centunuan, serĉu nacilingvon por ili pli taŭgan. Nia afero povas facile rezigni la de ili alportatan "kolorvaloron", la "esprimkapablecon" "divinan"!"

Do, mi respondas. Eĉ la plej profunda penso ne estas poezio, eĉ la plej malprofunda povas esti poezia. Ĉio dependas de la maniero, per kiu ili estas esprimitaj. Certe ankaŭ la plej "poezifakaj" vortoj ne faras poezion. Ja ne pro tio, nek pro ilia aristokrateco oni bezonas ilin, sed, ĉar ilia ekvivalento ekzistas en la plejmulto de la naciaj lingvoj, kaj ne estas bona tradukanto, kiu evitas ilin, kaj per tio senfortigas la tekston. Oni povus ilin anstataŭigi per longaj vortkunmetoj, sed tio faras la lingvaĵon peza, kaj rimarkigas ke oni legas en artefarita lingvo. Krome tio forturnas la atenton de la verko mem. Antaŭ longe mi legis tradukon: "Sherlock Holmes en la servo de la hispana trono". La nomon de la tradukinto mi ne memoras. Ĉi tiu traduko estis plena de artifikaj — kaj tre spritaj — vortkunmetoj, en ĉiu frazo troviĝis unu aŭ du. Kun granda plezuro mi analizis ilin tra la tuta verko — kaj je la fino mi rimarkis, ke — mi apenaŭ scias, pri kio en ĝi temis. La aŭtoro certe ne dankus eksciinte, ke lian verkon la tradukinto kvazaŭ kaŝis sub sia vortĵongla arto. Mi asertas ke dum lego pli ĝenas tia vortkunmeto ol nekonata vorto, kies sencon oni divenas el la kunteksto.

Aliparte tiajn nuancvortojn tute ne bezonas tiu, kiu volas Esperante nur paroli, korespondi, skribi komercajn leterojn. Iu povas flue paroli la germanan lingvon kaj tamen ne kompreni multajn vortojn de Faŭst. Same estas pri la Shakespeare-verkoj, aŭ pri la Komedio de Dante. Ĉu do ĉiu, scianta Esp.-on sufiĉe por siaj privataj aferoj, komprenu ĉiujn vortojn de ilia traduko? Ho, tiu traduko estos nur ilia simpligita, senspicigita varianto.

Cetere ankaŭ la Akademio diferencigis inter la vortoj necesaj por la lingvo kaj la vortoj necesaj por ĉiu espisto. La lastajn ĝi presigis per starantaj, la ceterajn per kurzivaj literoj en la lasta eldono de la Oficiala Vortaro. Tia konsekvenca diferencigo donus eblon por sendanĝera pliriĉiĝo kaj samtempe por la senbalastigo de la vulgara vorttrezoro.

Kompreneble ĉi tiu pliriĉigo devas esti bridita. Unua regulo: ĉiu ekzistanta oficiala radiko estas neŝanĝebla! Dua regulo: novajn vortojn enkonduku nur tiu, kiu funde konas Esperanton, scias lingvojn krom la sia, havas viglan lingvosenton kaj senton pri la gusto de Esperanto. Kaj tia enkonduko neniam okazu facilanime sed ĉiam post la konsulto de ĉiuj bonaj vortaroj, kaj, kun plena sento pri respondeco. Tiamaniere tre multaj intencitaj novaj vortoj pruviĝos superfluaj.

Sed tute malpermesi neologismon estas: malhelpi la evoluon, riĉiĝon, taŭgiĝon de la poezia lingvo. La evoluo okazas ja nur per la verkistoj. Kaj eble ilia laboro rezultigas kelkfoje fruktojn nedezirindajn — sed la mosto ja ne estas pura, rigardu la vinon. Liberon al la verkistoj, severan kritikon al la Akademio, — la rezulto estos la lingvo kiun ni volas.

Vi montras al mi la pordon de Esperantujo. Sed pripensu, mi ne estas sola. Grabovski, la patro de nia poezio, estis ankaŭ patro de tre multaj novaj vortoj. Ĉu ankaŭ lin vi metas ekster la pordon? Nu, se kun li kaj mi venos ĉiuj, kiuj same pensas kiel li kaj mi, ne tro multan ĝojon vi havos el la poezio, kiu restos post la elĵeto de ĉi tiuj "mondforaj poetoj".

Resume. Aŭ oni tute forigas la poezion el Esperantujo, kiel endanĝeriĝon por la lingvo de l' propagandistoj, aŭ oni permesas al la poetoj liberan manon.

Kaj kiuj neniam traluktis grandan verkon, penante ĝin traduki perfekte kaj komplete, ne kontentiĝante pri la prezento de ĝia griza enhavo — tiuj ne parolu pri la Esp. literatura lingvo. Kaj tiuj kredu al mi, ke malantaŭ ĉiu mia nova vorto sin kaŝas — krom kelkfoja tento pri la evito de l' esprimo — longaj hezitoj, kaprompaj meditoj, ŝvitaj provoj. Kaj plej ofte — la vorto eĉ ne estas nova, ĝi estas jam uzita de bonaj aŭtoroj post similaj rigoraj konsideroj.

Mi finis. Sed — ankoraŭ ion. Via stilo estas tiel viva, ke mi petas vin por kunlaboro. La hispana literaturo apenaŭ estas reprezentata ĉe ni. Observoj tute mankas. Sendu do ion, valoran kaj interesan kaj helpu, "salumi" la revuon. Kun salutoj:

Kopar.

Nepublikotaj manuskriptoj: Prozo: Mortiganto pro amo. La luno rakontas. Pereigis sin. La vojo. Fragmento el la "Vesperaj horoj". La rompŝtelisto. El la araba "Mil kaj unu noktoj". Fortulo kaj malfortulo. La revolvero. Pri la verkoj de la zenitista movado. El taglibro de frenezulo. La siringo. La vitraj serpentoj. La nova malsanulo. La bukedo de laktukoj. Arele. Pri printempa laceco. Por Sextus Roscius. Eŭforio kaj aforio. Pri nova nobelaro. Kiam la ĉerizoj estas maturaj. Sfinkso. La batalo apud Arbela kaj Gaŭgamela. Johannes Wegleiter. La forlasita infano. Li kaj Ŝi (preludo). Ĉe fakiro. La skulptisto. Prometeo. La mirinda birdo. Judaj okuloj. Aventuroj de Tom Sawier (tro konata). La Pastro de Kahlenberg, Izabelo en pigmelando. Kial sankta Klaŭz ne plu venas nun. En la ruĝan sunlumon. Antaŭ Kristnasko. Poemoj: Kanto sen titolo (Laĥezis, Klotho, Atropos). Batalrekviemo. Unu tre ordinara historio. Malgaja historio. Melankolio. Kial. Ĝoju, ĝoju. Ĥaveto. Konsilo. Eksterlande. Patrujo. Balado. Sin disdonanta koro. Portreto de batalanto. De poemoj de Nikolao Lenau. La virino. La pluvo. El malnova kvartalo.

Pri la ceteraj manuskriptoj, ankaŭ pri la publikotaj, ni raportos en la sekvanta numero.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.