Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Januaro 1925 (p. 17).

LETERKESTO

P. C. En via ŝ. letero vi riproĉas, ke en nia revuo vi trovis la vorton Japanio, do ni ne uzas la fundamentan Esperanton sed "svisan dialekton". Permesu, ke ni iom parolu ĉi tie pri ĉi tiu afero.

Ni estimplene rekonas kaj tre altetaksas la valoron de la konserva laboro de niaj lingvaj institucioj: nia lingvo, kies evoluo okazas libervoje, nepre bezonas bridon. Por montri nian rekonon, ni uzas oficiale, en la komunikaĵoj de la revuo, ĉiam la sufikson "ujo". Sed en la ensenditaj artikoloj ni devas respekti la preferon de la kunlaborantoj. Tiamaniere, vi vidos en la revuo multajn "-io" apud multaj "-ujo". Ni opinias ke tiel okazas kvazaŭ voĉdono, kies rezultojn eble ankaŭ niaj lingvaj institucioj povus utiligi iam, ĉe eventuala, denova konsidero de la afero. Ni esperas ke oni ne juĝos nin nelojalaj al la Akademio, se ni donas okazon por la evidentiĝo de la publika opinio per tia tute demokratia vojo.

Kaj la aferon ni konsideras jene: prefere nur -ujo, aŭ prefere nur -io, aŭ prefere, en paco, ambaŭ kune, ol du kruele batalantaj partioj, kiuj preskaŭ malamas unu la alian, reciproke ne partoprenas en gravaj entreprenoj, ignoras, eĉ kontraŭpropagandas ilin pro detaldemando. Ĉi tio estus, laŭ hungara proverbo, elverŝi kun la banakvo ankaŭ la infanon. Eble -io estas, eble ĝi ankaŭ restos, svisa dialekto. Sed eble ĝi estos komune uzata kaj rekonata, ĉar multfoje jam okazis ke dialektaj vortoj eniris la literaturan lingvon. Danĝera tio tute ne estos, eĉ ne kiel precedento. La longa daŭro de la batalo jam nun sufiĉe montris ke Esperanto ne povas disfali, ĉar tiom pli grava ŝanĝo en la lingvouzo povas okazi nur post longa periodo de provadu kaj post ĉiuflanka funda konsidero de la afero.

Kaj ĝis tiam, ni restos fundamentaj, sed la aliajn homojn ni lasos uzi laŭplaĉe aŭ la lingvon aŭ la dialekton.

Kopar

P. de M. Pri neologismoj ni iras la jenan vojon: Ni forstrekas nur la evidente superfluajn, devenintajn el ne perfekta lingvokono aŭ el aprioriaj reformtendencoj. La ekzistantan lingvomaterialon ni rigardas finfarita, ĉiun intencon por ĝia plibonigo senkaŭza, sencela kaj danĝera. "Tuja kompreno", "senmiksa romaneco" ktp., meazzinismoj kaj aliaj ismoj kunhavas almenaŭ tiom da malbonaj, kiom da bonaj flankoj, sed krom tio ili havas difekton ke ili postulas ŝanĝojn, do rompon de unueco (ĉu ne sufiĉas -io — -ujo?), disputojn, malŝparon de energio, kiun oni povus uzi pli fruktodone. Ni ne diskutas pri la lingvo, ni uzas ĝin.

Sed ĝuste ĉar ni volas uzi la lingvon, ni volas ke ĝi estu perfekte uzebla. Kaj Esperanto estas ankoraŭ malproksime de la naciaj lingvoj rilate la esprimkapablojn de stilo, ĉi tion nei povas nur blinda entuziasmo. Mankas nuancoj, mankas necesaj radikvortoj kiujn oni devas esprimi per longaj kunmetitaj vortoj, ĉirkaŭskriboj. Ĉi tiuj taŭgas en la ĉiutaga parolo, sed en la poezio ili estas senpovaj, sensangaj, ne havas la bezonatan kolorvaloron, enkaŝitan energion. Ĉiuj poetoj Esperantaj sentis tion. Tial estas granda antagonismo inter la propagandistoj kiuj volas kiel eble plej facilan, kaj la literaturistoj, kiuj volas kiel eble plej esprimkapablan lingvon. Zamenhof mem estis literaturisto, kaj li mem uzis eble la plej multajn neologismojn. (2000 estas kolektitaj.) Sed, mi petas konsideri la jenon: ĉiu teknika fako havas, aŭ devos havi sian fakterminaron, ĉu ĝin ne bezonas poezio, kies materialo estas vortoj. Delonge mi intencas aperigi tian fakvortaron, kiu enhavus nurajn ĉiutage neuzeblajn vortojn. En ĉiu nacia lingvo estus ridinde se oni parolus poemstile. Do ankaŭ Esperante oni ne parolas tiel:

— Amara sentimento obsedas min, ĉar vi ne kunjubilis mian nuptan festregalon.

— Angore mi petegas absolvon, sed ĉe l' aŭroro min vekis kapdoloro el inkuba dormo, kaj vesperkrepuske mi estis tiel langvora ke mi endormiĝis.

Kiu parolas tiel? Sed la vortoj estas ĉiuj nemalhaveblaj en poezio, ĉar neniu alia vorto povus anstataŭi ilin kun plena signifo kaj esprimforto.

Ĉiuj, kiuj skribis iam pri la estonta evoluo de Esperanto, profetis iompostioman malpliiĝon de la mal-vortoj. Precipe tiuj el ili estas maloportunaj kiuj donas tro longajn vortojn. ("Malproksima", "malpermesi" ktp. Por la unua oni pli kaj pli uzas la vorton "fora". "Malbon-" en kunmetaĵoj estas tre longa: tial oni uzas ofte "mis-" anstataŭ ĝi.) Krome ekzistas mal-vortoj, ĉe kiuj ne estas unuavide certe, kiu estas la rekta, kaj kiu la mala vorto, Kaj ĉi tion lerni, laŭ mia sperto dum kursoj, estas pli malfacile, ol novan radikvorton. (Fermi-malfermi.) Krome estas vortoj, ĉe kiuj la rekta vorto havas tiel penetran karakteron, ke la mala vorto pro tio aspektas malforta, senpova, senkolora. ("Malmola", "malsovaĝa".) Por la lasta oni nun uzas "milda". Por la unua mi neniam legis, kaj neniam uzis "dura" sed el manuskripto mi certe ne forstrekus ĝin.

Tial ni ne estis severaj kontraŭ la vorto "rara", kiu signifas "malofta" en spaca, do ne en tempa senco. Cetere ĝi estas registrita en la vortaro de Boirac.

Nun mi vidas, ke mia respondo vastiĝis trans siajn kadrojn. Mi rapidas fini.

Laŭ mia opinio sporadaj neologismoj, eĉ nenecesaj tute ne estas danĝeraj. Se ili estas superfluaj, ili malaperos, maksimume en la verkoj de tro konsciencaj vortarfaristoj ili vegetos plu. Aliaj estos uzataj kiel efemera modo, kaj baldaŭ velkos. La bonaj kaj necesaj restos, kaj estos oficialigitaj, kaj ili meritas ja tion. Sed netuŝite de ĉio ĉi tio, vivas sian egalan vivon la trunko de nia lingvo, sufiĉa por kruda interkompreno, konservata en la Fundamento kaj en la bonaj lernolibroj.

Kopar

A. K. Vi malaprobas, ke ni skribas la vorton Finnlando per du n-literoj kaj per tio ni pekas kontraŭ fundamenta regulo. Nu, regulo kiu rekte deklarus tian malpermeson, ne ekzistas. Ekzistas nur tia principo, deduktebla aposteriore. Ni tuj diru ke tre saĝa kaj utila principo, dank' al kiu la Esperanta ortografio estas vere infanludo. Sed, laŭ nia opinio oni ne devas fari el ĝi dogmon, kaj perforti utilisman principon eĉ kiam ĝi estus malutila. Ekzistas kelkaj internaciaj vortoj, kies transpreno eblas nur per la apliko de duoblaj literoj, ĉar alimaniere oni havus malkomprenojn. Ĉu oni ĝuste komprenus la frazon "Mi atendas la finon," eĉ se en la antaŭaj frazoj temis sendube pri finno?

Ni do ne komprenas vian antipation, kaj, laŭ ni, estas strange, ke oni tiel multe hezitas pri la ekuzo de tiaj duoblaliteraj vortoj. Temus ja nur pri 8—10 vortoj, kiuj troviĝas plejparte en teknikaj terminaroj. "Regatto", "kokko" (coccus), "bullo" (bulla), "mokko" (uzita de Zamenhof), "vendetto" estas tiaj vortoj por kiuj oni vane provus proponi pli taŭgajn kaj pri kiuj okazis jam multaj penigaj diskutoj — senrezulte. Ankaŭ "villo" estus pli plaĉa, pli natura ol vilao, kiu per sia monstra formo avertas ke ni ne persistu pri utila principo, kiam ĝi estas malutila.

Sed la elparolo! Nu, oni ne devas nepre elparoli ambaŭ literojn, tio estus malfacila. Sed oni povas akcenti la duobligitan literon, kvazaŭ ripozi sur ĝi, mallonge elparolante la antaŭan vokalon, se ĝi estas akcentita. Kaj en nia lingvo ja ekzistas ekkoni, ellavi, ennoti, plorruĝa.

A. S. Kiel interesan simptomon ni publikas parton el via letero, nur tiom korektinte ĝin, ke ĝi fariĝu komprenebla:

"Mi ne scias ankoraŭ tiom la Esperantan lingvon, ke mi povu skribi leteron sen vortaro. Tamen bonvolu legi tiujn ĉi miajn poemojn kaj skribi al mi, ĉu ili estas taŭgaj."

Do ne. Ili ne estas taŭgaj. Por ni ne. Sed por vi jes, ĉar ili vin devigas foliumi la vortaron. Bonan laboron! Kaj sendu al ni la poemojn, kiujn vi verkos sen vortaro. (Vortaron de Rimoj ni grandanime permesas.)

H. I. B. Gesinjoroj dal Mezzio. Tre volonte ni publikus la interesan rakonton, sed principe ni ne publikas tradukojn sen nomo de aŭtoro. Ni tre ĝojus kaj laŭ nia opinio ankaŭ niaj legantoj ĝojus, se per la trovo kaj alsendo de la aŭtora nomo vi ebligus al ni la presigon de la novelo. Jane Eyre estas envicigita inter la publikotaĵojn, sed ĉe nia malgranda amplekso ni bezonas tempon por trovi lokon por ĝi. Ni petas do iom da pacienco.

Vera Potehina. Luna Sonato. Bonvolu legi la respondon pri "Gesinjoroj dal Mezzio".

P. S. Pario. Bedaŭrinde ni ne povas publiki la frapantan novelon, malgraŭ ĝia bela traduko, ĉar la novelo jam aperis en la iama "Lingvo Internacia" kaj ankaŭ en la aparta libro: "Du slavaj rakontoj". Vi komprenos ke la malgrandan lokon pri kiu ni disponas, ni prefere donas al neniam presitaj artikoloj.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.