Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Marto 1925 (sur la lasta paĝo).

LETERKESTO

(Alsenditajn manuskriptojn ni ne redonas.)

J. B. Sub la pseŭdonimo Kopar sin kaŝas K. de Kalocsay. Li sciigas vin, ke li serioze konsideros vian bonvolan konsilon. Ĉar "la esperantistaro povas facile rezigni la 'kolorvaloron' kaj 'esprimkapablon' de li alportatan", li eble serĉos "nacilingvon por li pli taŭgan."

Detalan respondon pri viaj kritikaj, diskutaj, riproĉaj kaj konsilaj rimarkoj li mem donos al vi en la tujposta numero.

"La revolvero" ne taŭgas.

P. D. Vi demandas nin, kial ni uzas en la revuo la virinajn nomojn Maria, Renata, Klara ktp., ili ja estas substantivaj, do devas finiĝi per la litero "o".

Ni estas dankaj, ke per via demando vi donas al ni okazan paroli pri ĉi tiu afero.

La problemo de la virinaj nomoj estas tute ne solvita en nia lingvo. Ĉe Zamenhof ni legas: Johanino, Antoniino, Ludovikino ktp., do, por derivi virinan nomon el vira, estas uzata la sufikso "ino". Sed same li uzas ankaŭ la nomon "Marta", kaj, laŭ nia opinio, en ĉi tiu a finaĵo kaŝas sin la solvo de la problemo.

Vere, la sufiksa "ino" ne taŭgas tie ĉi. Vortoj, kiel Antoniino, Kristianino, Ludovikino, Konstantenino ktp. estas terure longaj, pezaj, tute ne taŭgaj signifi ĉarman knabinan estaĵon. "Mariino" estas tute ne ebla, nerekonebla, dum "Mario" ĉe la italoj estas ofte uzata vira nomo. Same: Berto, Diano, Emilio, Ireneo, ktp.

Ankaŭ la sufikso "-io", proponita de Meazzini en lia Esperanta-itala vortaro, ne estas akceptebla salvo. "Antonio", Emilio", "Oktavio", "Viktorio" estis uzataj ĝis nun kiel viraj nomoj, malfacile estus de nun uzi ilin kiel virinajn. Krome ĉi tiu solvo devigus nin uzi la terurajn, nenaturajn vortojn: Aleksandrio (nomo de urbo), Aŭgustio, Bernardio, Bertio, Dianio, Renatio, Elvirio, Fernandio, Franciskio, Johanio, Jozefio, Paŭlio, Paŭlinio, Vestio, troveblajn en neniu lingvo de la mondo. Certe prefere Vilhelmino, Johanino, Jozefino, ol la ĉi supraj senformaj formoj.

Sed ni revenu al la vorto "Marta". Ĝin naskis neceso. "Marto" estus ja monato, "Martino" ŝajnus vira nomo, "Martenino" estus vortomonstro. La genio de Zamenhof elektis el kvar malbonaĵoj la malplej malbonan. Ni danku ĉi tiun elekton, ĉar ĝi montras al ni vojon solvi 90 procentojn de nia problemo.

Ĉi tiun solvon mi konigas nun en du reguloj. La unua regulo, pli facila, servas por la komuna uzado, la dua, pli komplikita, por la gramatikistoj, pruvante ke ĉi tiu regulo ne rompas la Fundamenton.

1. Ĉiu virina nomo finiĝas per litero "a". Virinan nomon el vira nomo ni faras tiamaniere, ke ĝian finaĵon "o" ni ŝanĝas je finaĵo "a".

2. Ĉiu virina nomo estas rigardata kiel adjektivo rilatanta al la (ellasita) vorto "ino". [Do: Johana (ino), Jozefa (ino).] Ĝi do konsistas el adjektivigita vira nomo, kaj el la muta "ino." Ĉe tiuj virinaj nomoj, kiuj ne havas konforman virnomon, ni supozas tian. [Ĉi tio ne estas malpli akceptebla ol la supozo, de la vorto "fraŭlo" el la vorto "fraŭlino".]

Per ĉi tiu regulo ni do ne rompas la Fundamenton, kaj ni ricevas nomojn kiuj estas plej similaj al la respektivaj nomoj uzataj en naciaj lingvoj. Jen ekzemploj: Maria, Marta, Berta, Ida, Ada, Cecilia, Emilia, Baba, Henrieta, Anna, Agata, Angelika, Antonia, Aŭgusta, Barbara, Bernarda, Karola, Debora, Diana, Dorotea, Eleonora, Eliza, Elizabeta, Elvira, Eŭgenia, Eva, Flora, Emma, Franciska, Gabriela, Genoveva, Georga, Getruda, Helena, Irena, Izabela, Izidora, Johana, Jozefa, Julia, Kamila, Katerina, Klara, Klotilda, Kristina, Laŭra, Lidia, Livia, Lucia, Luiza, Ludovika, Margareta, Mariana, Matilda, Monika, Natalia, Ofelia, Olimpia, Rebeka, Olivia, Paŭla, Paŭlina, Pia, Priska, Regina, Renata, Roza, Rozalia, Roksana, Sibila, Santa, Sara, Serafina, Serena, Severa, Silvia, Simona, Sofia, Stefania, Suzana, Tekla, Teodora, Terezia, Valeria, Veronika, Viktoria, Vilhelma, Viola, Virginia, Zaira, Zenobia, Zita, ktp.

Estas kelkaj nomoj, kiuj malfacile eltenas ĉi tiun metodon. Ni citu: Adel, Alice, Beatrice, Judit, Agnes, Ester, Dolores, Raĥel, Karmen, Noemi, Niobe, Salome, Rut, Zoe, Abigail. Ili povas resti senŝanĝaj, kaj aparteni al la kategorio de naciaj nomoj. Ĉar kompreneble ne ĉiun nomon oni devas esperantigi. Nomoj kiel "Jacques", aŭ "Jack" ne ĉiam estas tradukeblaj per "Jakobo". Multfoje la originala vortformo apartenas al la "loka koloro", kaj domaĝe estus difekti ĝin per traduko. Ankaŭ "Björnsterne Björnson" ne estas "Ursostelaro Björnson".

Ĉi tiu demando apartenas al tiu ĝena flanko de lingvo, kiun nenia artefarita lingvo povus iam solvi per siaj propraj reguloj, per sia propra logiko. Ĝuste la rigora altrudo de ĉi tiuj reguloj ne permesis solvi ĝis nun la demandon. Sed, laŭ nia opinio, la supre proponita solvo, krom sia natureco kaj bonaj rezultoj havas ankaŭ tiun avantaĝon, ke ĝi per la apliko de la artifiko de l' dua regulo, malpleje rompas tiujn regulojn kaj tiun logikecon.

S. S. Vi ne estas la sola, kiu havas dubojn pri la uzo de la artikolo. En la Fundamento oni ne trovas certan regulon pri ĝi kaj ankaŭ la plej multaj lernolibroj preterglitas ĉi tiun aferon. Okaze de via demando ni klopodos doni iom pli detalan klarigon.

Oni uzas la artikolon:

1. se temas pri io jam konata, difinita, jam priparolita. Ekzemple: "Mi ricevis leteron de U. E. A." (ian ajn, neatenditan). "Mi ricevis la leteron de U. E. A." (tiun certan, pri kiu vi scias, ke mi atendis ĝin). Mi rakontas al mia amiko: "Mi renkontis homon irantan kun ses hundoj." Ni iom parolas pri ĉi tiu stranga kutimo. Kelkajn tagojn poste mi denove vidas tiun homon. Renkontinte poste mian amikon, mi diras: "Mi vidis la homon irantan kun ses hundoj."

2. se temas pri io kiel pri reprezentanto de sia klaso, kategorio. Ekzemple: "La homo (ĉiu estaĵo apartenanta al la kategorio: homo) estas dupieda, senpluma besto." Same, se, en multenombro, temas pri la tuta klaso, ĝenerale, aŭ pli malvaste. Ekzemple: La hundoj estas fidelaj bestoj. Oni elhakis la arbojn apud la vojo. (Ĉiujn arbojn kiuj estis apud la vojo). Sed: "Oni elhakis arbojn (kelkajn, plurajn) apud la vojo."

3. se temas pri io ununura, sola en sia speco. (La ĉielo, la firmamento, la suno, la Tero.) Servisto enkuras kaj krias: mortis ĉevalo. Tio estas: mortis iu nedifinita el la ĉevaloj. Sed se li krias: "Mortis la ĉevalo", tio signifas ke mortis tiu certa ĉevalo, pri kies malsano oni sciis, aŭ mortis la sola ĉevalo, kiun oni havis.

Resume: oni uzu la artikolon, se al la resp. vorto estas antaŭmeteblaj, sen la ŝanĝo de la senco, la jenaj vortetoj: tiu, tiu certa, ĉiu, ĉiuj, ambaŭ, sola, ununura, unika.

Oni ne uzu la artikolon, se estas antaŭmeteblaj: ia, iu, iu certa, kelka, kelkaj, peco da, multa, multaj, pluraj.

Per ĉi tiu sinkontrolo oni bone povas sin helpi okaze de dubo.

Ekzemploj:

folio de arbo = arbfolio (iu, laŭplaĉa),

folio de la arbo = iu, okaze trafata, laŭplaĉa folio de certa, difinita arbo,

la folio de arbo = certa, difinita arbfolio,

la folio de la arbo = certa difinita folio de certa difinita arbo; aŭ folio de tiu arbo ĝenerale.

     (Ekz.: la folio de ĉi tiu arbo estas dentumita.)

folioj de arbo = kelkaj aŭ multaj arbfolioj,

folioj de la arbo = kelkaj aŭ multaj folioj de certa, difinita arbo,

la folioj de arbo = certaj, difinitaj arbfolioj,

la folioj de la arbo = ĉiuj folioj de certa arbo.

Ankoraŭ kelkaj reguloj.

La personaj nomoj kaj "Dio" estas sen artikolo. Same la land- kaj urbnomoj. La river- kaj montonomoj havas artikolon.

Se la epiteto de persona nomo, landnomo, urbnomo estas adjektivo, ĝin antaŭas artikolo. Se ĝi estas substantivo, la artikolo mankas. (La bona Dio. La perfida Efialtes. La kuraĝa Petro. Johano la Brava. Rikardo la Leonkora. Johano la Sentera. Reĝo Filipo. Imperiestro Rudolfo. La brila Parizo. La potenca Britujo. Malsaĝulo Peĉjo. Sinjorino X. Dro Zamenhof. La du fratoj van Buck.) Escepto: Sankta Johano. Beata Angelika, ktp.

Atentu: Johano estas la Herkulo de la vilaĝo.

Abstraktaj vortoj kaj vortoj de materialo estas sen artikolo, se ili staras solaj. Ekz.: fero estas mineralo. Amo estas donaco de Dio. Sed: la fero de Germanujo. La amo de l' filo.

Se la adjektivo estas uzata anstataŭ substantivo, ĝi havas artikolon. (La plej multaj jam foriris. Ĝi estas la mia. La Ĉiopova.) Antaŭ plej ni uzas artikolon, escepte se ĝi rilatas al adverbo. (Estus plej bone.)

Jen la misteroj de la artikolo. Se vi havus ankoraŭ ian dubon, bonvolu skribi, ni volonte estos, publike, je via dispono.

M. T. Bedaŭrinde honorarion ni ne povas pagi al niaj kunlaborantoj. Ni tre dezirus esti en tia situacio ke ni povu rekompenci ilin, sed ĝis nun ankaŭ la redaktantoj devis oferi monon por la revuo. Vi do devas kontentiĝi per honorekzempleroj. Ni konscias, ke vera gazeto rekompencas siajn kunlaborantojn, sed vera gazeto ne havas deficiton. Ho se ni povus fariĝi fine vera gazeto. Helpu nin por tio. Cetere ni notos nian ŝuldon al vi kaj pagos ĝin post la akiro de la dumila abono. Kaj tiam ni pagos al la aliaj. Kaj tiam la revuo ŝanĝiĝis nerekoneble. Kaj tiam ni estos proksime al tio, kion ni promesis en la unua numero de la unua jaro. Ĝis tiam, paciencon. Cetere ĉi tiu pacienco estas pli turmenta por ni, ol por vi, sed bedaŭrinde ĝin eminente eltenas la plejparto de la esperantistaro.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.