Originale aperis en la revuo Literatura Mondo. en Februaro 1923 (p. 26-27). En la maja numero aperis recenzo pri la poemaro "Preter la Vivo".

EL "PRETER LA VIVO"(*)

DE JULIO BAGHY

La poezio instruas nin senti,
vivo reala la senton pripenti.

La prozo de l' vivo vekas doloron,
sed proza vivado rompas la koron

— = —

TURMENTAJ DEMANDOJ

"Patrinjo, ĉu vidas mi veron, ne fablon?
De kie vi prenis kovrita la tablon?
Hieraŭ pro l' frosto bluis la mano,
piedo tremadis en trua sandal',
sur tablo de l' hejmo mankis eĉ pano,
ni sidis malsataj sen ia regal'...
Hodiaŭ vi ŝanĝis mian ĉifonon.
Mi pompas en novaj lakŝuoj, silkvest',
sur tablo mi vidas supon, kaponon,
kaj logas frandaĵo min — kiel dum fest'!...
Patrinjo, ho diru, ĉar mi ne komprenas,
de kie ĉi tiu feliĉo nun venas?

Patrinjo, tre strange, sed kvazaŭ en dormo,
mi vin ne rekonas en la nuna formo...
Hieraŭ vi estis multe pli bela:
brunhara kaj pala kun ĉarma ridet'.
Rigard' de l' okuloj — mildo ĉiela —
karesis min ame konsolis kun pet'...
Hodiaŭ la brunaj bukloj jam flavas,
la vangojn fremdigas ŝminkita purpur'
sub viaj okuloj ombron vi havas,
parfumon odoras la vest' el velur'...
Patrin'! Patrinet'!! Mia koro doloras...
Ah! Panjo amata, nun kial vi ploras?"

— = —

NI SONĜAS

Jam kovras la bedojn de l' ĝardeno
kolora tapiŝ' de l' aŭtuno mortanta
kaj siblas la kiso de l' mateno:
sur arboj la prujno glacie brilanta.
La nuboj gravedaj neĝon kaŝas,
heroldoj de l' vintro jam enpaŝas
en boskon kaj valon
por sterni vualon
al tero, la morton timanta...

Ni inter skeletoj de verbenoj,
nin trompe varmigas ĉe l' amo somera,
sed preter ni flustras jam plorĝemoj,
ŝteliras en korojn la vintro kruela.
La lacaj estanto kaj pasinto
en halto defenda sur mondpinto
nun baldaŭ batalos
kaj ambaŭ ekfalos
pro tuŝ' de l' estonto mistera...

Ne larmu, amata! Jen destino...
kaj kontraŭ ĝi plendo valoras nenion.
La morto sur ter' — nur ŝajna fino;
en vivo ni havas nur vizion.
La Vivo ne estas sur la tero.
Ĝi estas sube nur sufero.
Ĝi estas inkubo,
plenplena de dubo,
havanta sencelan envion...

Sur ter' por animo la ekzisto
nur estas sonĝplena minut' en homformo.
Ni sonĝas nun, kiel sonĝis Kristo
pri sanga krucum' sur la kapo kun dormo...
Kaj sonĝas arbtrunko ŝtoniĝanta,
kaj sonĝas la fumo forfluganta
kaj ĉio atendas
sopiron alsendas
al mort' nin vekonta el dormo...

— = —

HOMO SERĈU LA HOMECON!

En la sangon, verŝitan sur tero,
dezirus mi trempi la plumon.
Portante komprenon kaj lumon
per gigante flamantaj literoj,
volus skribi mi al firmament'
laŭ la dikto de l' sanglarma sent':
Homo serĉu la homecon!

Ĉu ne honte por krono de l' kreo
sklaviĝi ĝis sentoj de bestoj,
diboĉi triumfe dum festoj,
kiujn baptis fratsango, mortveo?!
Vi preĝante Dion, neas Lin
kun blasfemaj sentoj en la sin'.
Homo serĉu la homecon!

Blinda mondo de l' homa envio,
perdiĝis prudento de l' koro
suferojn alportos la horo,
Ĉar nun regas vin — surda pasio!
Vi baraktas en ĉena katen',
alforĝita de vi — al vi mem.
Homo serĉu la homecon!

Plendaj larmoj de viaj infanoj
por vivo petegas kompaton.
Komprenu ilian korbaton,
ĝis ne venos la venĝuraganoj
por tutneniigi, mondo, vin,
nur malindan je la homdestin'!
Homo serĉu la homecon!

Orfaj krioj, plorĝemaj sopiroj
veante krozadas sur tero.
Komprenon petegas mizero,
helpon de vi, senkoraj vampiroj!
Aŭdu, aŭdu filoj de l' gehen',
vortoj vin savantaj estas jen:
Homo serĉu la homecon!

— = —

ŜANĜITAJ VIVOJ

Printempa rideto estis vi,
l' aŭtuna larmo — mi...
Vi estis arde fajra am'
kaj mi — ŝtelita flam'...

La larm' kaj ridet' renkontis sin:
poeto kaj knabin'...
Nun vivas mi en printempa varm',
vi — en l' aŭtuna larm'...

— = —

SABLEROJ

Edenon perdis Adamo pro pomo
Ĝin donis Evo kun dolĉa propono.
De tiam estas fatala donaco:
la pomo dolĉa kun ĉarma grimaco.

*

Humanismon predikas
servisto en stalo,
sed pro batoj de l' vipo
sangŝvitas ĉevalo,

*

Edzeca vivo nur tiam estas enviinda
se la edzino — muta kaj l' edzo estas blinda.

*

Se lamp' ne havas la oleon,
vi vane portas grandideon,
ĉar nur fiaskas la admono,
se ĝin ne helpas — tinta mono.

*

Homo estas tia speco,
kiu vivas por vanteco:
se ĉi senton trafas bato
lin mortigas — memkompato.

*

Se la vivmontrilo haltus pro kompato,
ĉiu kreditoro mortus pro — malsato.


(*)  "Preter la Vivo" estas titolo de la baldaŭ aperonta poemaro de Julio Baghy.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.