Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Februaro 1923 (p. 37) kun muziknotoj por kantisto kaj piana akompano.

BIZ AL SOLIT GÜLÜDIT

TURKA POPOLKANTO

Estis temp', ke floris ni!
Ja ne ĉiam ploris ni!
Kune junaj
Kaj maljunaj
Gaje kantsonoris ni.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.