Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Januaro 1923 (p. 9).

LA TAGO DE L' VIVO

Matene en la frua hor'
La birdoj kantis al ĉiel',
La valo brilis per la flor',
La papili', la kokcinel'
Aldonis iom da kolor',
Kaj ĉio ŝajnis esti bel'.

Sed kiam venis la vesper',
Ŝanĝiĝis multe tiu scen';
Ne plu troviĝis la aer'
Kiu freŝigis en maten';
Sensuna restis nun la ter',
Anstataŭ ĝojo, jen ĉagren'.

Tiele en la vivo mem:
Alvenas frue ĝia glor';
La jaroj pasas sen problem',
Sen la kompreno al dolor'
Ĝis kun la sperto venas ĝem',
Ĝis nia juno estas for.

FRANCIS ALBINO

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.