Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Januaro 1923 (p. 18-19).

MONDLITERATURA OBSERVO

PRI LA LIVA LITERATURO. — La malgranda liva nacio, kiu loĝas nuntempe en 12 vilaĝoj de la kurlanda duoninsulo, estas parenco de la Estonoj kaj Finnoj kaj parolas lingvon similan al la ilia. Ĉar la nacio estas tre malgranda, ĝi ne havis propran literaturon ĝis la mezo de la pasinta jarcento. Pli frue estis aperintaj nur kelkaj livaj frazoj en alilingvaj verkoj kaj "Patro Nia" en la jaro 1828-a.

La fondinto de la liva literaturo estas akademiano F. J. Wiedemann. En la jaro 1861-a li eldonis sian livan gramatikon. En ĝi troviĝas sur 200 grandaj paĝoj liva teksto, konsistanta el popolkantoj, rakontoj, proverboj, enigmoj, kelkaj tradukoj el la Biblio kaj tradukitaj religiaj kantoj. Wiedemann volis havigi al la Livoj ankaŭ pure livan libron. Per helpo de du livaj instruistoj li tradukis la evangelion de S. Mateo en ambaŭ livajn dialektojn. La tradukoj povis aperi en la jaro 1863-a. Ĉiu Livo volis havi ilin kaj baldaŭ elĉerpiĝis la eldonoj, oni devis reeldoni ilin. Longtempe estis tiu ĉi evangelio la sola livlingva libro.

La liva literaturo povis pliriĉiĝi nur dum la lastaj jaroj. Tion kauzis la "revekiĝo" de la Livoj. Vidante kiel liberiĝis aliaj nacioj de la antaŭa granda Ruslando, volis la Livoj ankoraŭ en la 11-a horo trovi rimedon kontraŭ la perdiĝo de ilia nacio. Interalie estis eldonitaj kelkaj verkoj pri la vivo de la Livoj, pri ilia historio, kaj malgranda kolekto de poeziaĵoj de la liva poeto K. Stalte. La poeto, loĝanta inter la popolo, tre bone konas la vivon de sia nacieto, kunsentas ĝiajn ĝojojn kaj dolorojn kaj kuraĝigas ĝin, kiom estas necese. La plej bonaj el la ĝis nun aperintaj kantoj de K. Stalte estas La Kanto de Livoj kaj La Patrino. La lasta estas rebrilo de la vivo de l' livaj fiŝkaptistoj. La tero en la livaj vilaĝoj estas malbona kaj la homoj devas serĉi sian ĉiutagan panon sur la maro. Sed la maro estas tre oferpostulema kaj multaj infanoj perdas sian patron kaj edzinoj sian edzon.

Ekster Livujo la liva literaturo estas tre malmulte konata. Dank' al nia estona samideanino la Esperanta publiko povas iom konatiĝi kun la liva poezio, nome kun La Patrino, kiu sekvas sube.

P. BERG

LA PATRINO

K. STALTE

Ho kial iradas, patrino al mar',
ho kial allogas patrinon ondar'?
Ĉu iun atendas sopire patrin'
verŝante nun larmojn amarajn sen fin'?

Sur maron veturis ja fil' sia for...
"Al vi ne revenos plu via trezor',
(revenis aliaj kaj diris al ŝi)
La filon, patrin', ne atendu plu vi."

La filon de ŝi jam forrabis la mort'...
Kaj ŝi, ke la ondoj lin rulu al bord',
atendas, por tombon pretigi al fil':
ripozon li trovus sur fund' en trankvil'.

Plej bele ŝi farus ĝin por la filet'
kaj tie ŝi sidus en plena kviet'.
Ŝi pensus ke estas la fil' en ĉiel'...
Revidi lin tie, — jen jam ŝia cel'.

El la liva: HILDA DRESEN

LA "OLD VIC" TEATRO. — La bela poezia dramo "Britains Daughter" (La filino de Britujo) verkita de Sordon Bottomley estis prezentata por la unua fojo ĉe la "Old Vic" Teatro, dum novembro. La aŭtoro estas juna, moderna dramatisto, kies verkoj ne estas bonekonataj, sed la citindaj strofoj, daŭra intereso kaj harmonia perfekteco de la poezio meritas grandan laŭdon. La intrigo estas simpla kaj efika.

Nest, reĝino de Britujo, estas venkita de la Romanoj, kiuj forvojaĝas, prenante ŝin, kune kun aliaj britaj virinoj. Nest estas duoble malfeliĉa, ĉar ŝi ne nur perdas sian landon, sed estas riproĉata de la virinoj pro la mizero kaj morto kaŭzitaj de sia ribelo kontraŭ la Romanoj.

La du flankoj de milito estas klare videblaj; la triumfaj, brile-vestitaj soldatoj, la venkintoj, kaj la plorantaj, frenezigitaj virinoj, la venkitoj. La ankro leviĝas al la kombinitaj sonoj de marista ĉanto kaj virina lamento. Tiel videbliĝas la fakto, ke la gloro de milito estas nepre bazita sur doloro.

La malnova dramo "A New Way to Pay Old Debto" (Nova metodo por pagi malnovajn ŝuldojn), verko de Philip Massinger (1583—1639) sekvis. Ĝi malsimilas la dramojn de Shakespeare, ĉar liaj roluloj estas homaj estaĵoj, sed tiuj de Massinger estas homaj ecoj personigitaj. La ĉefrolulo, Sir Giles Overreach (Superruzulo) enkarniĝo de Kruela avareco, fiere fanfaronas pri siaj malnoblaj agoj, ĝis fine, superita en sia ruza plano, li freneziĝas pro furioza ĉagreno. Lia agento, Mar-all (Difektu-ĉion), estas malforta imitaĵo de sia mastro, kaj la pacjuĝisto Greedy (Manĝama) neniam perdas okazon proklami, ke "lia Dio estas lia stomako".

La bela parolmaniero de Lady Allworth kaj ŝia vigleco aldonas al la ĉarmo de la dramo kaj elstarigas la pli trankvilan sintenadon de Margaret Overreach, filino de Sir Giles. Kiel ĉiam en la "Old Vic"aj teatraĵoj, la plej malgravaj roloj estis zorgeme studitaj kaj donis la komikan reliefon kiu pli forte emfazas la finan teruran scenon en kiu la venkita Superruzulo freneziĝas. La prezentado de Sir Giles estas triumfo por Robert Arkins, ĉar ĝi estas malfacila rolo. La ĉeestantaro sekvis la scenon kun streĉita atento kaj varme aplaŭdis la sukcesan aktoron.

La famkonata Edmund Kean ludis tiun rolon ĉe Drury Lane Teatro en 1816, kun tiu potenco, ke unu el la aktorinoj svenis, alia laŭte ploris, Lord Byron en la aŭdantaro falis en konvulsion kaj virinoj kriegis pro teruro.

Tiu speco de dramo evoluis el la mezepokaj moralecaj dramoj, en kiuj la virtoj kaj malvirtoj estas personigitaj. Tiun kutimon ankaŭ sekvis Edmund Spenser (1552—1599) en "La reĝino de Felando" kaj John Bunyan (1628—1688) en "La progresado de la pilgrimo". Sed la homa karaktero ne konsistas el unu sola virto aŭ malvirto. Nuntempa verkisto prezentus superruzulon senkompare okupiĝantan je liaj planoj por atingi prosperon, riĉaĵojn aŭ honorajn titolojn, sed samtempe bonmanieran, afablan al liaj familianoj, respektatan de liaj kunuloj, eĉ donacantan al hospitaloj kaj almozinstitucioj.

Tia estas Grafo Cazotti en "The Forcing House" (La kreskiga varmejo), nova dramo de Israel Zangwil. Li mensogas kaj trompas ĉiujn en sia triumfa progreso, sed spite de siaj malnoblaĵoj, li estas ĉarma homo.

EMMA L. OSMOND

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.