Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Januaro 1923 sub la nomo "Mirepoko" (p. 2-8). En la sekva numero oni korektis la titolon al "Miraĝo". Interese estas kompari ĉi tiun tradukon kun la retraduko, kiu aperis en 1985.

MIRAĜO

FRIEDEBERT TUGLAS

I

Tiu ĉi parto de l' arĥipelago estis kvieta. La maro estis plena de rifoj, la markoloj inter la insuloj malprofundaj. Grandaj ŝipoj malofte erarvenis ĉi tien.

La loĝantaro vivis trankvilan kaj laboreman vivon. La viroj fiŝkaptis, paŝtis la brutarojn kaj kulturis la vinberkampojn. La virinoj sidis malantaŭ la ŝpiniloj aŭ klakigis la teksilojn.

Aŭtune alvenadis komercistoj kaj alportis feron, ornamaĵojn kaj novaĵojn el la vasta mondo. En la korto de l' insulestro oni tiam foiris dum pluraj tagoj. La fremduloj ŝanĝis la komercaĵojn kontraŭ vinbareletoj kaj retsakoj kun lano kaj revelis al la kontinento.

Dum la maturiĝo de l' unuaj vinberoj la insulanoj festis ĉiujare rikoltfeston.

Tage la gejunuloj vizitis domon post domo, portante vinberarojn kaj glorkantante al la ĝojiganto de ĉiuj. Vespere la viroj sidis longan tempon antaŭ la pordegoj, parolante pri la tempoj pasintaj, dum el la olivboskoj aŭdiĝis danco kaj muziko kiel dum la tagoj de Daphnis kaj Chloë.

Ĉar la loĝantoj de l' insulo estis ankoraŭ konservintaj multajn idolanajn morojn. La estanteco de ili estis interplektita kun la pasinteco.

Jam iliaj prapatroj trovis en la valo marmoran statuon, kiu prezentis dormantan viron kaj virinon kun torĉo, kliniĝantan super li. De tiam ili kultis la verkon kiel dipatrinon, kiu funebras la filon.

Tio estis popolo tro vivĝoja, por eĉ la morton vidi malĝoja.

Ili estis bonvolemaj kaj humilaj. Kiam la insulestro prenis la plej bonajn fiŝakvojn al si aŭ ne donis kalkulraporton pri la preĝeja kaso, tiam ili konsentis pri tio. Iuj paŝtistoj aŭ salajruloj grumblis al si mem, sed ĝis vortoj la afero ne venis.

Ĝi estis ja popolo kutimiĝinta al la ĉirkaŭanta vivo kaj ne povanta eĉ imagi pli bonan.

Tiun jaron estis tre severa vintro. Dum tutaj semajnoj malvarma pluvo frapadis al la rokoj, la maro plaŭdegis minace kaj kruela vento balais la insulon.

La insulanoj sidadis en la kabanoj apud la fajroj kaj manlaboris. La tutan jaron neniu fremdulo venis al iliaj bordoj kaj el ili ankaŭ neniu sukcesis preterveturi la ekstremajn rifojn. Eĉ najbaro malofte vizitis najbaron.

Sed fine alvenis la printempaj tagoj. La sunlumo estis blindige hela. La kretbordoj de l' ekstremaj insuloj helblankiĝis en la daŭro de kelke da tagoj. Sukriĉa herbo kreskis okulvideble.

Milda vento karesis la branĉojn de l' arĝentsaliko kiel harojn de knabino. Ĝi venis el oriento, venis el okcidento, sin turnis al sudokcidento, ĉesis por tagoj. La ĉielarkaĵo ardis blusilke super la helanta maro.

Kiam la paŝtisto Nikias levis sur la paŝtejo la vizaĝon, li vidis unu ĉielon etendiĝantan post alia. En la juna koro plene de malgajo li rigardis la vastaĵojn, kiuj kreskis unu el la alia kiel florburĝonoj el florburĝonoj.

Ha, ĝi estis tiel profunda, tiel malproksima, tiel senlima! Kaj Nikias sentis sin tiel sola kaj forlasita.

Sed turninte la okulojn malsupren, li vidis la teron kaj maron en la helo de la senmova suno. Li vidis la vilaĝon en la valo, vidis la grandan korton de l' insulestro kaj la filinon de l' insulestro paŝantan tra la korto. La manojn sur la randoj de l' korbo tenata sur la kapo, la bruston alte, la krurojn nudaj, tiel ŝi iris al la marbordo kiel reĝidinoj dum tempoj antikvaj.

Ha, nun Nikias sciis, kial li estis tiel malĝoja!

Tie iris kaj rekantis al la maro lia amatino. Kun malpezaj vualoj flirtantaj en la silkmola vento kiel flugiloj: tiel tiu iris, kiun li sopiris, sed neniam esperis atingi.

Ĉar kio estis li, paŝtisto Nikias, por ke li povu eĉ rigardon turni al ŝi. La bastono kaj ŝalmo kaj vila hundo, kiu dancis ĉirkaŭ li persekutante sian voston, estis lia havaĵo.

Kiam dum la vesperoj li iris kun la brutaro tra la vilaĝo, haltis antaŭ la korto de l' insulestro kaj ĵetis rigardon trans la ŝtonbarilon, la insulestra filino fiere sin deturnis. Kaj kiam li faris tion duafoje, la insulestro venis mem kaj kriis kontraŭ li, ronde svingante sian tuberan bastonon.

Ha, nun Nikias sciis, kial li estis tiel malĝoja! Kaj li deturnis la vizaĝon de la vilaĝo kaj rigardis la landojn, kiuj sin etendis malsupre.

La vinberejoj nigris ankoraŭ kiel ŝtuparoj sur la montdeklivoj. Junaj branĉoj eligis idojn, idoj foliojn, — vinberoj leviĝis de l' tero al la suno.

La montdeklivon supreniris kvin homoj. Sur iliaj ŝultroj estis grandaj plektitaj korboj kun nigra humo, kiun ili portis al la vinberejo de l' insulestro.

Tio estis la malfeliĉa Koras kun siaj edzino kaj gefiloj. Iliaj dorsoj estis kurbaj, la manoj plenaj de kaloj kaj la piedoj sangaj. Apenaŭ moviĝetis pensero en la griza senhara kapo de Koras, kiam li tiel iris antaŭ sia familio.

"Ĝi estis mia kampo, de kie mi venas", li meditis. "Ĝi estis mia kampo, kien mi iras", li remeditis; "ĝi estas mia humo, kiun mi portas."

"Nun mi havas nenion", li meditis post kelka tempo. Kaj li rememoris la tagojn de l' junaĝo kiam li estis edziĝinta, kiam la familio estis pligrandiĝinta, kiam ilin estis trafintaj malsanoj kaj akcidentoj. Tiam li estis farinta ŝuldojn, ĝis la insulestro forprenis ĉion.

Li devis doni siajn kampojn kaj forlasi la domon. Kiel taglaboristo li devis labori sur siaj antaŭaj kampoj. En fremdula ĉambrangulo eduki la idojn — je sklavoj kiel li mem.

Kaj Koras ekĝemis.

"Tio ŝajnis esti tiel aranĝita", li meditis. "La mondo ne povis resti alie ol tiel. Tio estis ordo kaj justeco sub la lazura ĉielo. Ne estas donita feliĉo al ĉiu!", li ĝemis, levetante la korbon sur la maljunaj ŝultroj.

Ĉar eĉ tiuj ne ricevis pli bonan vivon, kiuj estis serĉintaj ĝin en aliaj landoj, post la insuloj kaj maroj. Estas riĉeco kaj malriĉeco ĉie, kien povas iri la mallongaj piedoj de l' homo.

Kaj Koras vidis, kiel malsupre, en la insulestra boathaveno, Kleon, maristo kaj migrulo, riparis boaton. Liaj rezinkovritaj vestoj brilis kiel felo de lutro, lia hakilo leviĝadis kaj malleviĝadis dehakante splitojn.

Tiu ĉi viro estis ja vidinta la mondon, sed ĉi tien li ĉiam revenadis.

Nun li sidis rajde sur la renversita boato, enbuŝigis tabakon, rigardis jen al la maro, jen al tero kaj kraĉis larĝarke.

— Agrabla estus la vivo, — li diris al la helpanto — se ne ekzistus riĉuloj. La mondo estas bona, sed ne por ni. Ni kuras post pano, aliajn pano postkuras. Por la ceteraj estas oro, por ni tero. Tiel, tiel, junuleto!

Kaj li kraĉis ree.

Tiam li ekrakontis pri la landoj, kiujn li estis vizitanta kaj pri kiuj aŭdinta. La mondo estis stranga! Sed en unu rilato ĝi estis egala: malriĉulo laboris kaj riĉulo rigardis senokupe. Rikoltis tiu, kiu ne semis, kaj en lankusenoj dormis tiu, kiu ne estis tondinta la ŝafojn.

Per la kurba dikfingro li faris rondon direkte al la tero kaj maro.

— Al kiu apartenas la kampoj? — li demandis. — Ĉu al tiu, kiu portas la humon kaj plantas la vinberujojn? Al kiu apartenas la fiŝoj en la maro? Ja al tiu, kiu akiras ilin per la fiŝreto? Sed ĝi ne estas tiel — li respondis. — Ankaŭ ni vidas la maron kaj teron, sed ne havas ni vinberĝardenojn kaj fiŝkaptejojn. Ni ruladas aliulajn barelojn, ni riparas fremdajn boatojn: jen nia tasko. Tiel, tiel, junuleto!

Kaj liaj okuloj, plenaj de ironio, trafis preterpase Korason, kliniĝinte suprenirantan la montdeklivon, kaj haltis sur la monto, kie staris Nikias en la ĉiela heleco, sin apogante al la bastono, dum la hundo dancis ĉirkaŭ li persekutante sian voston.

 

II

Estis posttagmeza tempo kaj la suno proksima al subiro. La aero estis senmova kaj plena kvazaŭ de ora polvo.

Tiam okazis antaŭ la okuloj de Nikias, Koras kaj Kleon io eksterordinara en la ĉielo.

La vastaĵo super la maro estis nerimarkite plumbegriziĝinta. Ia peza kupolo estis pendiĝinta super la akvaro. Kaj en tiu ĉi grizaĵo estiĝis vertikale kaj oblikve teruraj strioj.

Nikias, Koras kaj Kleon sentis, kvazaŭ de tie, el la senlima malproksimo, ondo de malvarmo venus balanciĝante al ili.

Ĉiam pli kaj pli da oblikva lumo aperis en la ĉielo. Ĝi moviĝis kiel teksaĵfadenoj sur la teksilo, supren kaj malsupren, dekstren kaj maldekstren. Tiam ekblovis kvazaŭ vento, kaj ĉio malaperis.

Antaŭ la admirantaj rigardantoj leviĝis vicoj da grandegaj domoj kun neĝkovritaj tegmentoj apud neĝplenaj stratoj. Neĝeris malrapide, poste la neĝado ĉesis. La plumbokolora ĉielo apenaŭ plilumiĝis pro la neĝo.

Dume jam unuj kaj aliaj en la vilaĝo estis venintaj sur la straton, levintaj la okulojn al la ĉielo, poste ektimiĝinte vokintaj kaj svingintaj la manojn. Pro la kriado elkuradis novaj kaj novaj grupoj.

Subite aperis granda urbo kun senlimaj strataroj, palacoj, temploj, pontoj kaj turoj.

Ĝi leviĝis, terura kaj granda, kaŝante la ĉielon kaj maron, — la turoj estis kiel surfalontaj al la vilaĝo!

Nikias, Koras kaj Kleon ekkuris, la unua kun bastono en la mano, la dua kun renversita korbo sur la kapo, la tria kun hakilo sur la ŝultro. Kleon kuregis kiel lutro sur la splitplena bordo, la hundo saltadis bojante ĉirkaŭ Nikias. Poste ĝi subite interpiedigis la voston kaj komencis bojĝemi.

La kurantoj miksiĝis en la popolamason sur la vilaĝa strato. Tie ĉi sin trovis viroj, virinoj kaj infanoj.

La vizaĝo de potisto estis ŝmirita per argilo, la manoj de bakisto per pasto kaj la forĝisto tenis ankoraŭ ruĝan feron per la prenilo. En la pordo de la barbiro staris viro, kun duone senharigita kapo, trans lian ŝultron rigardis la majstro, ankoraŭ instinkte klakante per la tondilo.

La virinoj kunmetis la manplatojn, tenante suĉinfanojn sur la brakoj. Blindaj maljunulinoj movadis la sendentajn buŝojn, kun stultaj vizaĝoj turnitaj al la ĉielo. Infanoj kuradis tien kaj reen, kiel en foiro.

Sed ĉiam pli stranga kaj pli terura fariĝis la ĉielo. La vidaĵo disvolviĝis kiel teksaĵo.

Videbliĝis stratego kun senmezura perspektivo. Eksvarmis homoj, komence kiel apenaŭ distingebla fajlaĵo, ĝis fine la konturoj klariĝis: ruliĝis veturiloj, galopis rajdantoj, rapidis zigzage piedirantoj.

La ponton transveturis kaleŝoj kvazaŭ tutaj domoj kun brilantaj vitromuroj. La kirasoj de l' kavalerianoj brilegis, la kasktufoj el ĉevalharoj svingiĝis super la kapoj. Kaj la figuroj de unuopaj homoj fariĝis pli kaj pli klaraj, — ili kvazaŭ dancis trans la vitrecan vastaĵon.

Kio ĝi estis? Kaj kie ĝi estis?

Ĉiam pli tumulta fariĝis la sceno. Kvazaŭ blovego de vento estus balainta la amasojn. Homogrupoj kunfandiĝis, kaleŝoj veturegis amase, — sed tiam ĉio reklariĝis.

Subite unuopa nigra viro kuris tra la popolamaso, svingante la maldikajn manojn, kun buŝo malfermita. Fariĝis malordo, la homoj ekiris pli rapide.

Tiam la popolamasoj ekposteniĝis, kaj sur la konveksa ponto proksimiĝis areto da homoj. Tio estis plejparte ĉifonvestitaj virinoj, kun terkoloraj vilaĝoj, ekstreme malgrasaj, portantaj sur la brakoj aŭ trenantaj tiajn samaspektajn infanojn.

Ili paŝis malrapide kaj peze. Multaj el ili postrestis kaj novaj aliĝadis. La ponto ŝajnis fleksiĝi sub la malfortaj piedoj de tiu ĉi malalta kaj kurbiĝinta grupo.

La lasta homo en la vilaĝo estis kurinta al la strato. Ili silentis, retenante la spiradon, kun buŝoj malfermitaj kaj manoj tremantaj kiel en febro. Ilin estis ekreginta nekomprenebla teruro.

Subite antaŭeniĝis, tra la popolo, plenigante la straton, aro da kavalerianoj kun levitaj lancoj. Ili galopis en la proksimiĝantan virinaron, subpiedigante ĝin, pikante per la lancoj kaj hakante per la glavoj.

Tio influis tiel neatendite la insulanojn, ke la virinoj komencis kriegi, ekkaptis per la manoj la kapojn kaj kuris en la domojn, por reaperi post momento en la pordoj.

Tiu ĉi tumulto daŭris nur minuton, tiam ĉiuj disiris, sed sur la neĝo nigris tie ĉi kaj tie sangmakuloj kaj kuŝis iu infano, malforte movanta la membrojn kiel vundita cikado. Unuopa virino kuris tordante la manojn de unu infankadavro al alia, ne trovante la sian.

Subite leviĝis malantaŭ la ponto sennombraj popolamasoj, rapide proksimiĝante. Super iliaj kapoj baraktis en la malforta vento standardoj, la vizaĝoj kunfandiĝis je unusola nigra makulo, la manoj leviĝis kiel arbobranĉoj.

Denove la kavalerianoj galopis antaŭen, ilia flugilo entranĉis la popolamason, sed post momento ĝi estis dispecigita kiel papera birdo. Ĉevaloj sen rajdantoj kuris trans la ponton, kavalerianoj sen ĉevaloj falis trans la balustradon kiel nigraj ŝtipoj.

Tiam ĉio intermiksiĝis en unu kapturna tumulto: tabulbariloj rompiĝis kvazaŭ kartonaj, veturiloj renversiĝis kiel ludiloj, homoj faladis kvazaŭ kuloj. Sed ili alvenis senĉese, senĉese sur la senlimaj stratoj!

Tiam penetris aro da infanterianoj kun bajonetoj antaŭen, pafiloj alvangiĝis, malgrandaj fumstrioj leviĝis supren, — la popolamaso diskuris kiel forbalaita, dum agonie ĵetiĝantaj korpoj solaj restis sur la neĝo.

La insulanoj levis la manojn kaj ekkriis pro terurego. Ili diskuris kiel ŝafaro, sed baldaŭ retrovis sin kune observantaj la ĉielbordon.

Nun disvolviĝis antaŭ ili bildoj, unu pli terura ol la alia.

La tumulto havis jam nenian formon, nek limon. Ne distingiĝis plu unuopaj partoj el homo, nek unuopa homo el la amaso. Ĉio moviĝis kiel nigraj kaj grizaj makuloj, kiujn de tempo al tempo kaŝis nuboj de fumo kaj neĝo.

La popolamaso ĵetiĝis kiel ĉifono de unu stratflanko al la alia, tien kaj reen. Tio estis kvazaŭ senĉesa ondado de nigraŝaŭma maro. Kaj super ĉio mortsilento!

Tiam leviĝis depost la domoj karbenigraj nuboj. Densa fumo penetris sur la straton, disfluis super la tero, mortvundito movis la manojn kaj piedojn en la nuboj de haladzo.

La observantoj kvazaŭ sufokiĝis antaŭ tiu ĉi bildo, metinte la manojn al la kapoj kaj mallaŭte ĝemante. Kaj ili vere ĝojis, kiam super la konstruaĵoj vidiĝis ondantaj flamoj, koloritaj kaj malvarmaj.

Sed ĉiam pli kaj pli terura iĝis la tumulto. Tio estis tutaj armeoj, kiuj nun pafadis reciproke. Homgrupo dispeciĝis kiel inter feraj rulegoj. Ia giganto disrompis per feraj manoj la domojn, homojn kaj arbojn.

La neĝo nigris pro la sango, kadavroj kuŝis senorde sur la bazaro, vunditaj ĉevaloj baraktis, la piedojn supre, — ĝis la nevidebla forto forbalais la renversitajn veturilojn kaj kadavrojn kaj sur la bildo disvastiĝis malhela ombro.

Sed baldaŭ ekvidiĝis malantaŭ ĝi sennombraj popolamasoj, marŝantaj rekte kaj fiere, dum centoj da standardoj ondadis super la kapoj. La fabela procesio larĝiĝis kaj longiĝis ĝis senfineco.

La stratoj leviĝis kiel bretoj unu super la alian, la procesio zigzagis kiel serpento, la standardoj disvastiĝis kiel nuboj, — en la tuta ĉielo ondis la kreskantaj vicoj de homoj, marŝantaj peze kiel bronzaj gigantoj kaj malpeze kiel nebulaj vizioj.

Tiam ĉio komencis malaperi, vualo sterniĝis antaŭ la vastaĵo, malrapide neĝeris, ankoraŭ, sed tiam la nuboj fariĝis palgrizaj kiel fumo, ĝis ree ekvidiĝis la stankolora ĉielo super la maro kaj insuloj.

La suno estis malaltiĝinta.

Tra la cindrokolora nubo penetris ruĝa brilo, disvastiĝanta sur la akvosupraĵo kiel sanga glavo. Tio estis malvarme-hela lumo, kiu vibris nigre kaj sangokolore, miksiĝante en la akvon kaj teron, fandante en si ĉion.

 

III

La homoj staris kiel ebriaj. Tiam komenciĝis murmurado, kiu plilaŭtiĝis ĝis kriado. Poste ĝi silentis momenton, por denove fariĝi same laŭta.

Nikias staris senmove, rigardante per larĝe malfermitaj okuloj al la ĉielo. Li vidis tie ankoraŭ kavalerianojn galopantajn kaj standardojn flirtantajn. Tiam li viŝis per la maniko la frunton, sed la vizio ardis ĉirkaŭ kaj en li.

Koras frotis la okulojn, volante vekiĝi, sed li vidis la aliajn ĉirkaŭ si same skuitaj kaj li ne komprenis, kio estis efektive okazinta. Ĉiam ankoraŭ li vidis la senkarnajn manojn kaj la kliniĝe rapidantajn mizerajn virinojn.

Nur Kleon ridetis ironie. Li batadis per la manoj kun elstarantaj vejnoj al la leda antaŭtuko kaj kraĉis kvazaŭ konfirmante la malofte diritajn vortojn.

— Se ne fleksiĝas, do rompiĝas — li murmuris al si mem. — Kiu ne submetiĝas, tiu surleviĝas — li ripetis. — Oni batu pli forte, por ke venu deziro kontraŭbati. Pli forte, pli forte! — li kriis al la popolo.

Subite la vetero fariĝis ventega. La maro ŝaŭmis ruĝe kaj la suno falis en la nordokcidento kiel pokalo da sango. Vento ŝiradis la mizerajn tegmentojn kaj la malelegantajn ĉifonojn de la homoj. La vizaĝoj de la virinoj estis bluaj kaj la viroj staris kolere, kun pugnoj en la poŝoj.

— Al ĉiuj ne sufiĉas eĉ propra morto, diris Kleon — tiom pli malmulte la vivo. La ĉielo ne apartenas al ĉiuj, — li murmuris sed ankoraŭ pli malmulte la tero. Kaj kiel povus tiu leviĝi en la lasta tago, — li remokis — kiu en la antaŭlastaj tagoj neniam estis leviĝinta.

Tion dirinte li surŝultrigis la hakilon kaj ekiris fajfante. Li direktis sin al la boathaveno de l' insulestro.

La viroj postrigardis lin. Ili ekvidis la belan domon, la bonajn fiŝakvojn kaj la nigrajn kampojn de l' insulestro. Kaj tiam ili ekvidis la insulestron mem starantan en la pordego kaj kolere rigardantan la virojn.

Koras tiris rapide la korbon pli profunden sur la kapo kaj rapide ekiris.

Sed iom malproksimiĝinte, li diris al siaj malgrasa edzino kaj malsanemaj gefiloj: "Estas maljuste, ke ni kulturu nian kampon por fremdulo..."

Pli multe li ne pensis tiufoje.

Nikias staris ankoraŭ momenton, sed tiam li iris rapide persekuti la diskurintajn brutojn, kun humoro ankoraŭ pli distrita. Subite ĉio antaŭa ekŝajnis al li malproksima, persona zorgo ne plu ekzistis, nur la grandajn standardojn li vidis ankoraŭ flirtantaj.

La venta mallumo venis baldaŭ, sed neniu en la vilaĝo volis dormi.

La viroj turnadis sin sendorme de unu flanko al la alia, tiam ili leviĝis kaj iris al Kleon. Tiu sidis en la fiŝejo de l' insulestro en lanterna lumo, gratetis la hundon de Nikias kaj parolis sen levo de l' kapo:

— Tiel, tiel, amiko, plenaj de favoj ni estas ĉiuj kaj hundoj ni estas ĉiuj. Nur ni grumblas pli malmulte kaj mordas ankoraŭ malpli multe. Homo estas hundo interne, hundo de pli malbona speco. Tiel, tiel, amiko, ci ne komprenas min, sed ĉu ci opinias, ke mi komprenas la homojn?

Tiam li levis subite la kapon kaj demandis abrupte:

— Ĉu vi volas teron? Ĉu vi volas liberon? Ĉu vi malŝatas la servuton?

Kaj la viroj respondis kiel per unu buŝo: "Jes!"

Tiun nokton oni maldormis longan tempon kune, parolis flustre. Koras eksopiris balancante la kapon, Nikias svingadis la manojn, kun vangoj febraj, sed Koras ekscitis ĉiujn per sarkasmo. Hejmen oni iris ŝtele, kaŝante la lanternojn sub la baskoj, kiujn la uragano ŝiradis kaj tiradis.

Matene kolektiĝis grupoj unu post la alia en la korto de l' insulestro.

— Kiu estas lin elektinta insulestro? — oni ekdemandis. Neniu sciis. Lia patro estis tiu estinta, same la avo. Tiam ĉio malaperis en la krepusko de l' tempoj. Sed kion li estis farinta, en tio troviĝis jam nenia krepusko.

Ili postulis vidi la insulestron, kaj tiu venis, maĉante ankoraŭ panon kaj kun miro sur la vizaĝo. "Kion ili volas?" li pridemandis malsevere.

— Li donu kalkulraporton pri la preĝeja havaĵo — oni diris al li. — Li fordonu la monon de l' vidvinoj kaj georfoj. Li ne ekspluatu la kampojn de l' komunumo.

— Ni malsatas — diris Kleon malantaŭ la aliaj.

— Ni volas liberecon! — vokis Nikias antaŭ ĉiuj.

— Liberecon vi povas ricevi tiom kiom vi volas, — la insulestro diris glatigante la barbon — sed ĉiujn rajtojn mi estas heredinta de miaj patro kaj avo.

— Ni konas nek vian patron nek avon — oni kriis al li. — Ni volas ricevi, kio apartenas al ĉiuj!

Sed jam la insulestro estis malaperinta, kaj en ĉiuj pordoj kaj fenestroj ekaperis pafiltuboj.

La estro estis jam delonge preta por ĉio! La domo estis plena de armitaj dekestroj kaj servistoj!

— Hundo! — kriis Kleon, elkurante. — Mi volas ankaŭ vin grateti!

Sed en tiu momento ektondris la pafiloj, kaj la kadavro de Kleon ruliĝis malsupren de la ŝtuparo. Kaj sammomente iu kriis: "brulas! brulas!" kaj ĉiuj ekvidis ĉe la rando de l' vilaĝo fumkolonon.

Ili kuris tiel rapide kiel ili povis tien kaj trovis brulanta la kabanon de iu farmulo. Sed estis plej mirinde: ili trafis la serviston de l' insulestro kun torĉo, ekbruligantan ankaŭ la najbaran farmobienon kaj ili tuj mortigis lin.

Tiam la armita popolamaso rekuris al la domo de l' insulestro. Ŝtonoj flugis nube kontraŭ la pordojn kaj fenestrojn, ĉion dispecigante. Sed tuj retondris la pafiloj, kovrante la teron per sango.

Tiel komenciĝis la sanga tumulto, kiu pereigis la insulon.

Tio estis sanga ekstazo, kiu plenigis la spiritojn. Tio estis kolerego, postulanta agojn. La viroj enbataliĝis kun hakiloj kaj harpunoj, kaj la virinoj portadis ŝtonojn en la antaŭtuko kiel suĉinfanojn. La vunditojn oni portis flanken sur ŝtupetaroj, senvunduloj kuris tra la mortintoj al batalo.

Kaj en tiu ĉi tumulto neniu rimarkis, kiam unuopa boato remveturis al la maro. La insulestro rifuĝis. Li aŭdis la malproksimiĝantan batalkriadon kaj vidis rerigardante fajrokolonon leviĝantan super sia domo.

Kiam la batalo ĉesis, neniu el ĝiaj iniciatintoj estis sendifekta. Estis malvivaj Nikias, Koras kaj Kleon. La vilaĝo estis plena de kadavroj kaj ruinoj. La virinoj ploris multon da tagoj kiel super unuj tiel super la aliaj.

Kaj neniu komprenis, el kio ĉio ĉi estis ricevinta la komencon. Ĉu tio estis sorĉo, ĉu vizio, ĉu terura sonĝo? La restintoj frotis la okulojn, pridemandis unu la alian, sed ne trovis respondon.

Sed la suno leviĝadis kaj subiradis. La vivado, daŭris kiel antaŭe. Kaj ankaŭ la homoj devis vivi.

Tiu estis malfacila somero. La kampoj estis dezertigitaj, la domoj bruligitaj, mankis laboristoj. La malmola tero ne kreskigis grenon kaj la ventema maro ne eldonis facile fiŝojn.

Kaj aŭtune strangmaniere neniu fremdulo venis al la insulo. La insulanoj ne sciiĝis, kio estis okazinta en la cetera mondo. La sekvintan aŭtunon la venantoj havis jam freŝajn novaĵojn kaj la malnovaj estis forgesitaj. Kaj tiel ĉio restis por la insulanoj nesciata.

Unu fruan printempon la estro boatveturis akompanate de kelke da viroj ree al la insulo. En la komenco li evitis ceterulojn, sed intertempe ĉio ŝajnis esti forgesita. Li dungis geservistojn, rekonstruis la domon, rekomencis preni depagojn, kaj la antaŭa vivo daŭriĝis. Nur lia kaprobarbo tremis pli multe ol antaŭe.

Kiam li estis travivinta sian tempon, lia filo fariĝis insulestro.

Tiu ĉi parto de l' arĥipelago estis kvieta kaj ankaŭ restis tia. La loĝantaro vivis trankvilan, malriĉan kaj laboreman vivon. Estis kreskinta nova generacio, malĝojeta kaj flegmatika. Ĝi estis diskreta, kvazaŭ rememoriganta ion.

Sed dum la maturiĝo de l' unuaj vinberoj la insulanoj festis ankaŭ nun ĉiujare rikoltfeston.

Tage la gejunuloj vizitis domon post domo, portante vinberarojn kaj kantante antikvajn kantojn. Vespere la viroj sidis longan tempon antaŭ la pordegoj, parolante pri la tempoj pasintaj, dum el la olivbosko aŭdiĝis mallaŭta muziko kaj danco.

La parolado de la viroj interrompiĝis kelkfoje per longaj silentoj. Ili levis la vizaĝojn al la malkare lumetanta ĉielo. Ia rememoro turmentis iliajn pensojn, sed ju pli ili disvolvis ĝin, des pli nebula kaj nekredebla ĝi fariĝis.

Kaj ili demandis sin mem:

— Ĉu iam estis okazinta io simila? Ĉu la vivo ne estis ĉiam tia kiel nun? Ĉu tio ne estas sonĝo kaj vizio, terura legendo, kiun niaj patroj rakontis, kiam ni estis ankoraŭ malgrandaj infanoj kaj ludis sur la helkolora marborda sablo?

El la estona: HENRIKO SEPPIK

*

NOTO PRI LA AŬTORO. Friedebert Tuglas (naskiĝis en la jaro 1886) estas konsiderata la plej granda estona moderna verkisto. En nia literaturhistorio ne troviĝas egalulo al li. Lia plej bona kaj plej sukcesinta libro el arta vidpunkto estas novelkolekto "Saatus" 1917 ("La sorto"). La jena novelo estas tradukita el la kolekto "Raskuse vaim ", eldonita en la jaro 1920 de la eldonejo "Jun-Estonujo".

Tuglas estas novromantikulo kaj simbolisto. — Tre karakteriza trajto de li estas stilkulto, — kio devus esti ekstreme grava ankaŭ por la Esperantaj verkistoj. "En formo elmontriĝas la konsekvenca, logika progreso de l' arto... La materio estas nur fera skeleto... Nur la artformo faras la ŝtalfadenojn de l' abstraktaj ideoj elastaj lianoj", li mem skribas.

Lastatempe Tuglas elmontris grandan intereson ankaŭ por Esperanto. En sia "Literatura taglibro" li skribis sur unu paĝo pri ĝi. Li kredas je la estonteco de Esperanto.

La tradukinto

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.