Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Januaro 1923 (p. 17). En la Fundamenta Krestomatio ĝi aperis en traduko de L.L. Zamenhof sub la titolo "La Vojevodo"

LA EMBUSKO

UKRAJNA BALADO DE A. MICKIEWICZ

El la laŭbo ĝardena vojevodo tremplena
En kastelon rapidas kurante.
Kun ekstrema ekscito ĉe edzina la lito
Li ekstaras neniun trovante.

Kun rigardo al tero, en pasia kolero
Li meditas, tordante lipoharon.
Ne levante la vidon por ne vidi perfidon.
Li alvokas kozakon-tartaron.

"Hej gardisto-azeno, kial en la ĝardeno
Nek la hundo, nek staras kozako?
Prenu tuj janiĉaran — la pafilon tataran
Kaj la duan kun mela la sako!"

Ambaŭ tute silente enŝteliĝas serpente
Tra ĝarden', al la laŭb' de mizero.
En herbeja loĝio blankrebrilas jen io.
Tio estis virin' en ĉemizo...

Sub harligojn la ĉarmajn kaŝas lipojn ŝi varmajn,
La tolaĵ' kovras bruston tremantan,
Per la man' for de l' sino flankrepuŝas virino
Sur genuoj junulon starantan.

Kun la voĉo pasia diris li: "Kara mia,
Via kor' ĉu resonos neniam?
Eĉ por kora ekĝemo kaj amika manpremo
Vojevodo jam pagis por ĉiam?

Kvankam tiel fervore amis mi vin tutkore,
Al mi restis nur plor' kaj turmentoj,
Li ne amis; nek ĝemis, per la mono nur semis;
Kaj al li apartenas la sentoj!

Nun en horo vespera, sur la brusto mistera
Li la kapon dorlotas grizharan,
Kaj de lipoj mielaj kaj okuloj la helaj
Li eltrinkos dolĉecon nektaran!

Sur ĉevalo fidela, dum la nokto senstela
Venas mi tra la pluvo kaj koto
Por saluti vin kore, adiaŭi dolore
Sen ĝuado de dolĉa dorloto !..."

Ŝi ne aŭdas murmuron, li ripetas jeĵuron
Pri la amo kaj vortojn pasiajn...
Fine korektuŝita, de la sentoj venkita,
Inter brakojn enfalas ŝi liajn.

Vojevod' kun kozako por terura atako
Sin preparas en nokta silento:
Polvo en la pafiloj, kun streĉitaj tiriloj,
Atendante ĝis bona momento...

Sed subite kozako: "Al mi tremas la brako,
Mi ne povas mortigi pekulojn!
Ĉe l' retiro de l' ĉano al mi tremis la mano
Kaj la larmoj surfluis okulojn!"

"Malbenita hajduko! — jen por ci la eduko:
Mi ripetas nun fojon la lastan:
La pafilon pretigu, polvon plene enigu,
Poste pafu cin mem aŭ malĉastan!

Rekte kaj sen ŝancelo ci direktu al celo!
Ankaŭ falu la kap' de l' junulo!"
Ekcelinte, ekpafis la kozak' kaj ektrafis...
En la kapon... de sia suprulo.

D-ro LEONO ZAMENHOF

 

Laŭ la rimarko de l' tradukinto ĉi tiu traduko ne intencas konkuri kun la belega kaj klasika traduko de l' Majstro, aperinta en la Fundamenta Krestomatio. Ĝi volas nur pruvi, ke en Esperanto, malgraŭ la rim-malriĉeco, oni tamen povas retraduki eĉ rimriĉan poeman kun tute malsamaj rimoj.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.