Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Januaro 1923 (p. 19).

BIBLIOGRAFIO

DU KOKCINELOJ; LA MONTRO. — Noveloj de Géza Gárdonyi. Trad. el la hungara K. de Kalocsay. Rekomendita de E. L. A. Prezo: sv. fr. 0.25.

Modesta eksteraĵo, valora enhavo, ĉi tio karakterizas la eldonaĵojn "Per Esperanto al la tutmondo", kies kvina kajero estas ĉi tiu libreto. "Du kokcineloj" estas rakonto pri la malfeliĉa sorto de blinda kamparanino. Ŝi sopiras je amo, flirtas kiel papilio ĉirkaŭ la flamo kiu feliĉe brulas en la koroj de junulo kaj de ŝia fratino. Kaj la fajro kaptas ŝin kaj en la fajro cindriĝas ŝiaj flugiloj, ŝia koro. Simplaj, ĉiutagaj interparoloj, simplaj ĉiutagaj okazaĵoj estas tie simple rakontitaj, sed per ili ni vidas profunde en la baraktantan koron de la kompatinda, naiva knabineto. "La Montro" estas skizeto prezentanta karakterizan trajton de la hungara popolanimo. — La traduko estas brilanta ekzemplo de tio, kiel freŝa, vivanta estas nia lingvo. Ĝi fluas, nenie artefaritaj frazkonstruoj, nenie artifikaj vortkunmetoj, mi tute forgesis dum lego, ke mi ne legas en mia gepatra lingvo. Verŝajne ĝuste la simpleco, la pena evito de nenaturaj vortkunmetoj instigis la tradukinton por kelkaj neologismoj. Mi trovis kvar: ambli (iri havante tempon), langvoro (malstreĉiĝo de korpo, animo), ŝrumpi (kuntiriĝi pro seko, malsano), stumbli (faleti). — La aparta ĉarmo, arta simpleco de la originalo, la kvazaŭ instrue valora, klasika traduko faras ĉi tiun kajeron vere perleto de nia tradukliteraturo. Ĝi devus esti en mano de ĉiu literaturamanta Esperantisto.

(-las)

DUONSURDA. — Duakta komedio, de Roksano. Dua eldono.

La "dua eldono" montras, ke la komika tragedio de duonsurda fianĉo ne maltrafis la plaĉon de la Esperanta legantaro. La strukturo de la verko estas tre bona; jam post kelkaj frazoj ni ekscias la kaŝatan "malĉarmeton" de la fianĉo, kaj time ni atendas la konfliktojn certe okazontajn. Lertaj aktoroj nepre bone amuzos per ĉi tiu komedieto, kaj knabinkoroj, kiuj premiĝas dum la konfliktoj, kontente ĝuos la feliĉan finevoluon antaŭ la falo de l' kurteno. — La stilo estas ĝenerale korekta kaj flua. La interparoloj estas viglaj, interesaj. Nenia enuo, la komedio marŝas vigle ĝis la fino. — Kelkfoje oni sentas el la stilo, ke la aŭtorino estas franca, sed tio neniam ĝenas aŭ embarasas. Tamen mi faras kelkajn riproĉetojn. En la monologoj, precipe en la komenco, la frazoj estas iom tro komplikaj; pli simpla frazkonstruo estus pli plaĉa. La aferoj rilataj al esperantismo (kelkaj linioj), laŭ mia opinio, estas iom perforte alportitaj; la verketo eble gajnus se oni forstrekus ilin. Kaj estas kelkaj, nemultaj vortoj tro artefaritaj, nekutimaj (malĉarmeto, ploremulino, gesencerbuloj, plezurriĉa, korpremateco, karegulino); ili ja estas gramatike senriproĉaj, tamen al mi ili sentigas, ke mi legas en artefarita lingvo. — Sed ankaŭ la malgraveco de ĉi tiuj riproĉetoj montras la bonecon de la verko. Ĝi estas tre rekomendinda por Esperantaj teatraj vesperoj.

(-las)

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.