Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Decembro 1922 (p. 55-60).

SONĜO DE LA MORTO

Dediĉata al S-ro Zanoni

Teruro furiozis sur la tero. Preminte sian plugilon en la animojn de la homoj, ĝi tranĉis profundajn sulkojn sur la fruntoj. Ĝi kuŝis sur la brusto de la naturo kaj diboĉante en sia veanta doloro, lasis post si mortvokan ĉagrenon.

Ĝia neniiga torento frakasis ĉion. Al abismoj ĝi portis la kredon de la homoj, la revojn de la idealistoj. Per sia neimagebla pezo ĝi subpremis kaj mortigis ĉiujn burĝonojn de la progreso kaj amo, kaj poste ridegis kun mondoskuanta plorego.

*

La Morto forviŝis de sia falĉilo la gelatiniĝintan sangon. Kun transtera, rikana ironio ĝi rigardis per siaj okulkavoj al la finrikoltita kampo de la Vivo. Belega rikolto: la vivo de la homaro.

Ĉesis la Vivo kaj la Morto triumfis. Plenkontente ĝi kuŝiĝis por ripozi. La kraksonanta bruo de la ostokorpa Pereo nevidebla sonis timon vekante en la regno de la eterna muteco.

Ankoraŭ unufoje, ebriiĝinte de triumfo, ĝi esplore rigardis ĉirkaŭen. Ĉu hazarde ne estas preterlasita io, el kiu nova vivo povus ekĝermi? Ne! Ĉio mutas. Ne estas fantazio, kiu vidus sonĝojn; ne ekzistas batanta koro, en kiu povus naskiĝi aro da sentoj; ne estas krimo, kiu atendus kondamnon; ne estas juro, kiu soifas juĝofaron, kaj ne estas plu religio dion kreanta por si; ne estas dio, kiun per teraj ĉifonoj vestus la religio. Venkitaj eĉ la senmorteco kaj la eterna vivo, ĉar ne ekzistas mortonto, kiu kredus ilin. Ekzistas nur ĝi: la Morto.

*

Ĝi laciĝis kaj sopiris ripozon. Jen, en la regno de la eterna muteco subite, timeme eksonis ĉirpado de eta grilo. Kun sovaĝa furoro ĝi eksaltis kaj mutigis la adiaŭon de la iama glora vivo, kaj poste rikane ridegis... ridegis...

*

Rigardante al la ceteraj brilantaj mondoj de la universo, ĝi sentis kruelan ĝojon. Por nova rikolto estas ankoraŭ sufiĉe da materio sur la firmamento senlima.

Ĝi rigardis ilin aŭ nur ŝajne rigardis, ĉar griza, nebula vualo flugis antaŭ la okulkavojn. Ĝi ne povis diveni, kio estas tiu misteraĵo, kiu ĉiam pli kaj pli densiĝas, nigriĝas kaj malhelpas la vidon. Ĝi penis eksalti, sed ne povis. Kiel sorĉa plenpotenca sugesto prenis for tiu ĉi nova forto ĝian tutan energion?

*

Ĝi vidis jam nenion, kvazaŭ eĉ ĝi mem ĉesus ekzisti. Ankoraŭ ĝi faris senkonscian geston al la neniiga falĉilo, sed vane, ĉar venkis ĝin la lasta spiraĵo de la Vivo: la sonĝon donanta dormo.

*

*       *

Voĉo de miliardaj ĥoroj kun spiritmonda murmuro eĥis tra la etero.

— Vi povis neniigi la organismojn, sed vi ne estas reganto de animo. Tiu ĉi estas la plej potenca forto, pli potenca ol la penso, kiu estas nur ĝia infano.

La Morto kurbigis la senlipan buŝon je ironia rideto.

— Sensenca parolo. Kion valoras la forto sen organismo, kaj kion valoras la penso, se ĝi ne havas ilojn por krei.

— La volo de la animo estas senfina kaj ĝi fluas libere.

— Eĉ la senfina volo rompiĝas, se ĝi ne havas spacon. Kion povas fari la volo per la senfina Nenio?

— Nur la konscie moviĝantajn organismojn vi povis neniigi, sed la senmovaj tavoloj kaj libere vagantaj elementoj estas ekster via potenco. Vi ne havas forton kontraŭ la akvo, la fajro, kaj vi ne povas ordoni al la kureganta vento.

— Vere! Mi ne havas potencon kontraŭ ili, sed kion valoras la senmova mondo, kiu mankumas la konscion?

— Estos kreita la nova mondo! Estos donacita konscio al ĉiuj atomoj de la Tero, kaj se la penso donos flugilojn al la elementoj, tiam via potenco rompiĝos.

— Vi forgesas, ke la fajro, se ĝi ekkonscias, nur finos la taskon ĉesigitan de mi. Ĝi cindrigos ĉion.

— Kaj se tiel okazus, ankaŭ via estaĵo fariĝus ĝia viktimo. Venkita via senmorteco, vi neniiĝos.

La Morto, preninte la potencan falĉilon, furioze svingis ĝin ĉirkaŭ si.

La misteraj sonoj respondis per rido.

*

— Kiamaniere vi volas krei novan mondon? Kio estos tiu potenca forto, kiu povus disŝuti la semojn de la vivo sur la mortinta terglobo?

— Ekzistas forto, kiu havas potencon por tio.

— Kio do?

— La amo.

— Ĉu ekzistas vivanta koro, en kiu ĝi povas ekĝermi?

Kun ironia triumfo ridegis la Morto.

— Jes!... La koro de la tero.

— La koro de la tero?!

Kun terura furoro ĝi trapikis la terglobon per la falĉilo.

— Hahaha! Senfrukta estos la laboro kaj vana ĉiu penado! Donu do antaŭe vivon al la mortinta homaro!

— Sian militon faros la tero mem, kaj en tiu ĉi sankta aliformiĝo vi estos ĉesinta. Poste reviviĝos la miliardoj da homoj kaj komenciĝos la profetita eterna vivo: la transtomba edeno.

— Ĉu mi neniiĝos? Mi, kiu estas naskita samtempe kun la Tero. Mi, kiu en ĉiu batalo de la Tero, en ĉiu metamorfozo havis la ĉefrolon? Neeble! Neeble!

— Mensogo!

Tondris voĉo, pro kiu la tero ektremis kaj la Morto terurite falis teren.

— Mensogo! La okan tagon de la kreado vi estiĝis, kiam Kain mortigis sian fraton Abel. Sole la penso de Kain estas vi, kiu prenis sur sin nevideblan ostokorpon. Vi kaŭzis la unuan doloran larmon kaj vi disŝutis la semojn de la funebra ĉagreno. Ne mi kreis vin, sed la ĉion neanta spirito de la Malbono.

*

— Kiu vi estas, potenca spirito, kiu jam per via ekparolo vekas timon en mi?

— Via ordonanta Sinjoro kaj reganto de la tuta universo: Dio.

— Dio? Ho ve al mi! Vi ekzistas do vere! Ne sole la religio naskis vin? Ĉu vere ekzistas vi, kies potencon mi ĉiam neis, kaj ĉu ankaŭ mi estus via sklavo, kiu ne konis suverenon super mi?

— Vere mi estas tiu!

— Se vi estas Dio, do vi estas la Justo mem, kaj mi estis nur blinda ilo en via potenca mano. Vi ne povas min puni pro kulpo de Kain, kiun vi mem kreis erarema kaj malforta!

— Vi estis blinda ilo de via propra memo, kiu estas senanima, Vi estas detruanta penso, kiu venenis la beston kaj la homon. Via tasko estas finita kaj la destino plenumiĝis, via senanima memo neniiĝos.

La Morto, kun senespera veado, baraktis.

*

— Estu lumo! Sonis la potenca voĉo kaj la Tero sopire ektremis. Ĝian nigran korpon ĉirkaŭprenis milda, fosfora lumo, kiu jen aperis jen malaperis. La lumo vagadis, ŝajne sencele, sed subite en la atmosfero de la Tero balancis sin violkolora vaporaĵo. Fendiĝis la Tero kun terura detonacio. La maroj forlasis la profundojn kaj unuiĝinte, preninte novan orbiton, kiel la ringego de Saturno, ili turnis sin ĉirkaŭ la Tero.

Bolis, ardis, fandiĝis kun surdiga bruego la giganta globo. Komenciĝis la lasta milito. Kie aperis la vaganta lumo, tie sekvis ĝin la violkolora vaporaĵo kaj la tavolo konsciiĝis. Veante furiozis la ventego kaj per sia uragana kolero vipis la ekkonsciintan fajron, kiu pasie ĉirkaŭplektis la Teron per flamantaj brakoj. Ŝajnis, ke ĝi cindrigos ĉion, sed en tiu momento bridis ĝian furoron la potenca akvoringego, kiu per tuta pezo subpremis la furioziĝantan elementon. Ĝi mole, kvazaŭ silke sternis sin kaj kompate vindis la Teron, laciĝintan pro la batalo. La Tero aspektis, kiel kolosa, nemezurebla akvoglobo, kiu kuregis en la spaco senfina.

Super la Tero, kiel giganta krisigno, ŝvebis la violkolora vaporaĵo: la lumo de la konscio.

La Morto ironie ekridegis.

— Ho granda Sinjoro! Finiĝis jam la unua tago de la kreado kaj tamen mi ekzistas!

*

La misterplena voĉo denove eksonis.

— Ekbatu la koro de la Tero kaj la tuto de la animoj okupu ĝin. La semo de la Amo ekĝermu en ĝi kaj kreiĝu per tio la nova firmamento! Estu!

Hela rozkolora lumo radiis super la akvoamaso. Saniga varmo penetris en korpon de la Tero. Ĉiu atomo ektremis pro nekonata fenomeno. La Tero enamiĝis la senliman spacon de la etero. Aromaj spiraĵoj flugis for el ĝia korpo kaj la Morto svenante apogis sin per la falĉilbastono.

La Spaco restis senmova. En ĝia glacia memo ne naskiĝis sentoj. La Tero ploris, faligis fajre brulantajn larmojn kaj el la larmogutoj fariĝis steloj, brilantaj meteoroj, vagantaj planedoj kaj kreiĝis — la nova firmamento.

— Potenca Sinjoro! Finiĝis jam la dua tago kaj tamen mi ekzistas.

*

— Evoluu la semo! Disiĝu la akvo kaj la tero, kiel estis antaŭe! Estu! Tuj, kvazaŭ je bato de sorĉovipo, la akvo per forfluo de tajdo okupis nur la profundaĵojn kaj egaj, senherbaj rokoj aperis zigzage ĉie. Iom post iom formiĝis maroj, lagoj, riveroj, riveretoj kaj vastaj kontinentoj etendis sin sur la Tero. La akvo estis diafane pura, sed la vastaj kontinentoj ankoraŭ etendis sin sen ornamoj.

— Potenca, ĉionreganta Sinjoro! Finiĝis jam la tria tago kaj tamen mi ekzistas. Ĉu vi indulgis min aŭ mi estas ekster via potenco?

— Mi povus neniigi vin, sed mi ne volas. Potenco via ĉesis. Kion valoras la intenco, se vi estas sen armilo?

— Ĉu sen armilo?

La Morto per subita gesto turnis sin al la falĉilo, sed ĝia ostobrako vane serĉis ĝin. Dum momento ĝi ektremis, sed poste skuis ĝian tutan estaĵon raŭka, freneziga ridego. Minace ĝi levis la pugnojn.

— Ĉu sen armilo? Ĉu mi ne havas ankoraŭ manojn, kies nura tuŝo sufiĉas por ĉesigi la vivon? Ĉu mi ne povas spiri kaj mia spiraĵo ne estas jam tiom detrua, kiom ĝi estis antaŭe? Vi eraras granda Sinjoro, ĉar kien mi metos la piedojn, tie mi subpremos la semojn de la Vivo!

— Rigardu ĉirkaŭen! Ĉu vi ne vidas, ke la Tero ĉiam plimalgrandiĝas kaj la horizonto perdiĝas en la blua grizo de la malproksimo? Ĉu vi ne sentas, ke tio estas nur eta meteoro, sur kiu vi staras? Ĝi kuras, portante vin, en la senfina spaco. Mi povus neniigi vin, sed via porĉiama puno estas: vagadi sen potenco, vidante la eternan vivon sur miliardoj da Teroj.

La Morto venkite kun muta rezigno miris la Terglobon, ĉiam pli kaj pli malgrandiĝantan.

*

— Estu, kiel antaŭe estis, pompantaj kreskaĵoj, florodoro ŝvebu en la aero kaj ombro de verdantaj arboj ŝirmu ilin kontraŭ la sunradioj dum sekeco! Estu!

La marĉa humo ekmovis sin. Scivole aperis kapeto de la unua herbo kaj ĝin sekvis la dua. Ili klinis sin unu al alia per printempa kiso. Pro tiu ĉi kiso riĉe ekburĝonis la Tero.

Silka herbaĵo kovris la nudajn rokojn. Laŭbriĉaj arbaroj ornamis la dezertojn kaj multkoloraj floroj spiris ozonplenan aromon.

Jen, alvenis la eterna printempo, profetita de la ĉiam verda vinko.

*

— Reviviĝu la bestaro oceana kaj kontinenta! Miliardoj da birdoj flugadu gaje kantante! Estu!

Subite sonis timema ĉirpado de grilo. Je ĝia muziko vekiĝis mil kaj mil sonoj. La lazuroj de maroj kaj lagoj facile ektremis kun milda muĝado. La riveroj ekfluis kaj la riveretoj gaje plaŭdante rapidis inter la florornamitaj bordoj. La vento siblis melodion kaj birdpepadon eĥis la prasilento.

En la aero aperis flugilhava monstro kun akra dentaro: la drako de la fabeloj. El la densejo de la arbaro kuregis mamutoj. El post arbetaĵoj venis leonoj kaj inter la altaj herboj serpentumis boao. Iom post iom reviviĝis la tuta bestaro kaj komenciĝis malsovaĝa ludo anstataŭ lukto por la ekzisto.

*

— Reviviĝu la homo! Reviviĝu kaj havu la eternan vivon, promesitan post perdo de la paradizo! Estu!

Ĉio eksilentis. La naturo senmove atendis la renaskiĝon de la krono de ĉiuj kreitaĵoj. La suno varme kisadis per radioj la Teron. La floroj bonodoris parfumon el siaj kalikoj. La arboj donis pompajn kolorojn al la fruktoj kaj la bestaro silente kun muta pieco atendis.

Subite fendiĝis la tero kaj aperis sub du diktrunkaj pomarboj la unua homparo: Adamo kaj Evo.

*

Humile rampis al ili serpento. Rigardante ilin kun verdkoloraj, sed mildaj okuloj ĝi ĉirkaŭvolvis sin sur trunko de la arbo, kiu iam donis al ili la frukton de la scio.

Papilio flugis al ili. Ĝi frapetis la florpolvajn flugiletojn al la lipoj de Evo. Jen estis la unua kiso, vekanta el longa dormo al eterna vivo.

Evo ektremis. Honteme ŝi kaŝis per la rustoruĝaj haroj, ĝistere kreskintaj, sian mirinde belan nudecon. Ŝi ĉirkaŭrigardis kaj petole, sed kun ĉasta rideto, gracia alpremiĝo sin klinis al Adamo.

*

Adamo vekiĝis. Per siaj brile nigraj okuloj, kvazaŭ li volus finesplori sian animon, li rigardis la ĉarman, sindonan belecon.

Ekvidinte la serpenton, milde sibletantan al ili, li kaptis arbeton por elŝiri kaj mortbati ĝin. Li prenis la arbeton, sed lia forta premo ŝajnis esti nur ama kareso kaj li ne povis eĉ ekmovi ĝin. La brako senforte falis kaj li surprize vidis, ke la bestoj humile, kun kapoj al tero klinitaj, proksimiĝis al ili.

— Evo! Diru, kio estas? Ĉu vizio aŭ realo? Ĉu ankaŭ vin regas tiu ĉi sorĉo?

— Ni sonĝis, Adamo.

— Ĉu vere ni sonĝis? Ĉu ni sonĝis la suferojn de miljaroj, kiujn kompreni nun mi ne povas? Ĉu mi sonĝis min forta, potenca, kiu nun eĉ junan arbeton ne povas ekmovi? Ĉu mi estus sonĝinta, ke mi manĝis el frukto de tiu ĉi arbo kaj per tio naskiĝis la unua kulpo? Kaj la fratmortigo de Kain estas ankaŭ sonĝo?

— Vere nur sonĝo. Tie venas ja Kain kun Abel fratame brakumante unu la alian. Sur iliaj lipoj flirtas gaja rideto.

— Kaj la signo sur la frunto de Kain? Rigardu!

— Estis nur sonĝo, turmenta, sed pasinta. Rigardu lian frunton! Ĝi estas pura, kiel la sennuba ĉielo. En liaj okuloj brilas senpekeco. Ili venas al ni.

— Ĉu ankaŭ vi sonĝis la dolorojn de akuŝo kaj la ĝistomban ĉagrenon post perdo de Abel? Ĉu vi ne rememoras plu pri la suferoj dum la batalo por la vivo?

— Forgesite! Ĉio estis nur sonĝo.

— Kaj kion vi sentas nun?

— Mi amas vin, eble pli arde ol hieraŭ, kiam la suno subiris.

— Hieraŭ! Strange! Ŝajnas al mi, kvazaŭ inter la hodiaŭ kaj hieraŭ estus pasintaj mil kaj mil jaroj. Jes! Jes! Rigardu ĉi besteton kaj tiun pepantan birdeton! Mi ne konas ilin. Kio estas iliaj nomoj?... Hieraŭ Kain vagadis ankoraŭ senhejme en la dezerto kaj Abel ne estis plu vivanta... Hieraŭ... Kiel strange! Mi ne komprenas... mi ne komprenas...

*

Li arde premis al si la alvenintan Abel, kiu per unu brako ankoraŭ tenis ĉe si sian fraton. Kun fila obeemo kisis Kain la frunton de Evo.

— Malbonaj knaboj! Kie vi forestis tiom longe? Dum la nokto vi estis tro malproksime de ni. Kie forestas mia filino, Heloa?

Ho, patrino! — komencis Kain. — Ni estis ne malproksime de vi por bani nin en la rivereto. Ĝi plaŭdis al ni strangan fabelon kaj hodiaŭ ni bone ridis pri ĝi. Ĉu ne, Abel?

La fabelo estis stranga, sed mi ne komprenis.

— Kion ĝi fabelis? — demandis Adamo.

— Forgesite! Nur tion mi sentas, ke mi amas mian fraton... tre... tre.

— Kaj vi?!

— Abel kaj mi: ni estas unu.

— Kie estas Heloa? — urĝis Evo.

— Tie, ĉe la montdeklivo ni vidis ŝin pelanta papilion. Ekvidinte min kune kun Abel, ŝi rigardis nin longe, kvazaŭ ŝi neniam estus vidinta nin. Poste ŝi kuris al ni kaj superŝutis nin per pluvego da kisoj... "Nur sonĝo estis, nur sonĝo!" ripetis ŝi senĉese. Mi ne komprenas, patro!

*

Ĉe la vojkurbiĝo aperis knabino, vigla kiel kapreolineto. Ŝia irado estis facila, kvazaŭ ŝi havus flugiletojn. Laŭte ridante ŝi persekutis papilion antaŭ si.

— Patrino!

— Heloa!

— Kiaj strangaĵoj okazas hodiaŭ! Ĉu vi vidas tiun blankharan, longbarban viron, kiu proksimiĝas al ni de la montdeklivo? Mi renkontis lin kaj li diris al mi, ke li estas pli ol 900 jara.

— Pli ol 900 jara?

— Jes! Lia nomo estas Matusalemo kaj li serĉas siajn gefilojn kaj genepojn. Li kisis min. Li estas tiel stranga homo. Li demandis min pri mi kaj aŭdante, ke mi estas filino de Adamo, li ŝajnis dube rideti. Poste li demandis pri la monstro, fluganta super ni. Nekredeme li skuis la kapon, kiam mi diris ĝian nomon. "Ĉu drako?... Sonĝo, versajne estas nur sonĝo" — li murmuris.

— Ĉu li venas al ni?

— Mi ne scias! Li atendas la Mesion. Kiu estas la Mesio?

— Strange!... Mi ne scias, Heloa!

*

— Patro! Rigardu! — ekkriis Abel — Rigardu al la dezerto! Kvazaŭ sonĝo aperus antaŭ niaj okuloj. Ĉu fendiĝis la tero aŭ korpiĝis la nenio, sed mi vidas multe da tiaj homoj, kiaj ni estas. Sur iliaj korpoj estas io, kio kovras la nudecon. Kio estas tio, patro mia?

— Mi ne scias, Abel!

— Rigardu, rigardu ilin! Ili venas al ni. Ili estas multaj. Unu havas vizaĝon, brilantan de ĉiellumo, kaj liaj manoj, piedoj estas vunditaj. Apud li marŝas longbarba viro, portanta du ŝtontabulojn. La vizaĝo de tiu ankaŭ brilas. Rigardu, tie sekvas ilin la tria. Liaj okuloj estas mallarĝaj, strange oblikvaj. Liaj haroj estas plektitaj kaj pendas ĝis tero. Tie la kvara, kun duonluno sur sia kapornamo... kaj tie ankoraŭ unu. Ho rigardu, patro, tie venas multaj. Iliaj vizaĝoj estas brilantaj. Manon en mano ili venas. Kiuj ili estas?

— Mi ne scias, Abel. Mi vidas nur, ke ankaŭ via vizaĝo estas brilanta, kaj ankaŭ tiu de via patrino. Vi ĉiuj havas lumon ĉielan sur la vizaĝoj kaj mildecon en la okuloj. Mi sentas nur, ke io nekonata lokiĝis en mia koro. Tio faris min malforta, sed plialtigis mian animon. Mi sentas nur, ke mi devas ami tiujn, kiuj venas al ni. Mi devas ami la herbeton, bestojn kaj ĉion, kio estas ĉirkaŭ ni. Io flugis for el mia brusto. Ho, diru, kio estas tio?

*

La grupo jam pliproksimiĝis kaj ili povis bone aŭdi la parolon. La ŝtontabula viro parolis.

— Viaj manoj kaj piedoj estas vunditaj. Ĉu ili doloras?

— Ne, Moseo! Ili estas ja la vundoj de la amo.

— Kiu vi estas, konanta mian nomon?

— Kiun vi profetis al via popolo. La Mesio.

— La Mesio? Filo de Dio?

— Filo de Dio, kiel vi ĉiuj, kiuj venis de tempo al tempo instrui la popolojn por la perfekta boneco.

— Ĉu vi estas martiro? Ĉu la sorto frapis vin senmerite aŭ vi pekis kontraŭ Dio kaj Li punis vin?

— Nek la unua, nek la dua. Dio neniam punis la kreitaĵojn, ĉar Li estas la senfina indulgo. Agon sekvas ago, kion nur la homa malforteco nomis punanta mano de Dio. Mi estas mi mem, ĉar en Kristo per Kristo naskiĝis la krista ideo.

— Kaj vi? Kiu vi estas? Viaj vizaĝo kaj vesto estas fremdaj por mi.

— Mi estas Kong-Fu-Ce kaj jen apud mi Budho.

— Ĉu ankaŭ viaj religioj estas revelacioj?

— Same kiel la viaj.

— La religioj estis neniam revelacioj, nur la kredo, kiu fondis ilin — diris la Mesio. — Ili devenis el la dependa sento de la homoj. Sen religioj, sen certa scio pri Dio la homo estus vivinta izolite en plena, senĉesa turmento. Benita donaco estis la dependa sento ĉar ĝi ebligis la socian vivon.

Sed kiu religio estis do la sola, ĉielan gracon donanta religio?

— Ĉiu religio estis gracon donanta al tiu, kiu pie, konvinkiĝinte sekvis ĝin. Post ĉeso de la vivo zorgis la senfina indulgemo de Dio pri la animo. Ĉu vi opiniis, ke homo povis fari leĝon por la ĉiela regno?

— Ne!

— La sama kredo vivis en ĉiu homo de la tempokomenco ĝis la fino. Nur la formo, la eksteraĵo konformiĝis al la epoko.

— Majstro! Permesu al mi kisi viajn vundojn. Mi estas Luther.

— Vian nomon mi ne konas, sed vi estas mia homfrato. Kisu min!

— Majstro! Permesu meti la pekeman kapon sub vian plandon! — petegis ruĝbarba viro.

— Ne, Judaso! Per kiso vi perfidis min, per kiso mi povas absolvi vin. Kisu min!

Post la kiso la vizaĝo de la ruĝbarba viro ŝajnis brili. Pro doloroj rompita virino kaj sortofrapita viro venis al la grupo. La Mesio ĉirkaŭprenis ilin.

— Jen la patro kaj la patrino.

*

La grupo preterpasis kaj Adamo rigardis mirigite ilin.

— Evo! Denove ni sonĝas.

— Ne! Nur ĵus ni komencas vivi.

*

Nova grupo proksimiĝis. Pompe vestitaj faraoj, kirasitaj reĝoj, ordenriĉaj kavaliroj.

— Ho, cezaro, se tiu ĉi manpremo povus forgesigi mian krimon!

Ĝi forgesigas tion, Brutus, ĉar ne la ponardpiko rompis mian koron, sed la maldanko. Sed ĝi estis sonĝo kaj jen la vekiĝo. Kiu vi estas, viro, amare meditanta eĉ nun?

— Heredinto de via trono. Sed ne homo. Vandala besto. Oni nomis min Nero. Mi lasis mortigi patrinon kaj gefratojn. Vaporiĝis la sango de homoj sur sablaĵo de mia cirko.

— Vi havis malbonan sonĝon, filo! Mi estas ja ĉi tie kaj ankaŭ viaj gefratoj. Kisu min kaj vi forgesos vian inkubon.

— Patrino, pardonu vian filon!

— Rememoru! En sangplenaj bataloj ni staris unu kontraŭ alia. Tiam venkis mi, sed nun min turmentas mia triumfo. Ĉu vi povus pardoni min, Konstantin?

— Tiu ĉi manpremo estu la signo por nia paco, Mahomed!

*

La grupo preterpasis. Adamo sentis sin renaskiĝi en cent kaj cent figuroj de la historio.

— Evo! Kial estis la batalo?

— Por kompreni kaj taksi la eternan feliĉon.

*

Paroj proksimiĝis. Amplene, kun delikata rideto ili rigardis unu la alian. Kelkaj el ili gaje kantis, aliaj flustris amajn vortojn. Ĉiu penis diveni la penson de sia kunulo aŭ kunulino.

— Ne estas pli purpuraj la radioj de la aŭroro ol viaj lipoj kaj ne estas rozoj pli ĉarme pompantaj, ol tiuj de viaj vangoj, ho mia Julia.

— Ho, Romeo, teruraj sonĝoj turmentis min dumnokte.

— Forgesu! Vi mem diras ja, ke ili estis nur sonĝoj.

— Ĉu sonĝo estis aŭ turmenta maldormo — mi ne scias.

— Preterlasu ĝin! Rigardu ĉirkaŭen! Miloj da feliĉaj geamantoj ĉirkaŭas nin. Printempa odoro ŝvebas en la aero, kante pepadas la birdoj sur la arboj, ame karesas vin la sunradio kaj la kampo prezentas al vi milkolorajn florojn. Ho venu!

— Antonio! Lipojn viajn mi sentas denove sur la miaj. Via kiso feliĉon ŝtelas en mian koron. Amo via donas al mi novan vivon.

— Ni forgesu la hieraŭon! Amaraj rememoroj forpasu el niaj koroj. Ho, Kleopatra, la vekiĝo estas pli bela ol estis nia maldormo.

Evo rigardis ilin. En ŝia koro vekiĝis la sento, ke en ĉiuj virinoj ŝi vidis sin mem.

— Adamo! Por kio estas la virino, se ŝia nomo estas malforteco?

— Por venki per ĝi la fortecon de la viro kaj dolĉigi la amaran postguston de la triumfoj vanaj.

*

Grupo de seriozaj, trankvilaj viroj proksimiĝis. Ili parolis mallaŭte sed kun firma certeco. Unu el ili portis lanternon lumantan, la alia tenis sub la brako amason da libroj, la tria... sed kiu povus finkalkuli ilin?

— La lampon kial vi ne estingas? Estas ja taglumo! Viaj okuloj esplore kiun serĉas?

— Malnova kutimo! Vian nomon diru, afabla viro!

— Nur flustre mi diras ĝin, ĉar timas, ke iu povas ekaŭdi, kun kiu mi travivis jam foje la teran vivon. Venu pli proksimen! Mia nomo estas Sokrato!

— Mia modesta nomo estas Diogeno. Diru, ĉu vi ne konas tiujn du virojn, kiuj marŝas antaŭ ni? La unua havas en sia mano solan bastonon kaj la alia faskon da volumoj. Ili ŝajnas enprofundiĝi en amika diskuto.

— Preterpasinte ilin mi aŭskultis la parolon. La bastonhava estas Zaratustro kaj la alia Nietzsche. Ili parolis pri...

— Ho, Sokrato, amata edzo mia! — ŝovis sin virino inter la parolantojn.

— Jen Xantippe! Neniu perdis en la renaskiĝo, nur mi.

— Vi eraras, ĉar mia lango humiliĝis, kiel hundo de ŝafisto...

— Kiu tamen kelkfoje ekbojas.

— Pardonu min!

— En mia koro ne estas kolero.

*

— Adamo kaj Evo ridetante rigardis unu la alian.

*

Ondis homamaso post homamaso en pli aŭ malpli grandaj grupoj. Laboristoj, rompitaj de la vivoŝarĝo; parioj de la iama Hindujo; forlasitaj infanoj; perfiditaj knabinoj kaj malĉastulinoj. En ĉiu grupo regis la senlima pardono, malsupreniĝinta el la ĉiela regno.

Adamo kunvokis siajn gefilojn kaj terenĵetis sin por sendi dankplenan preĝon al la Sinjoro de la universo.

*

Kaj sonis la preĝo kaj ĝi trovis eĥon en koro de ĉiuj kreitaĵoj. La arboj humile klinis la laŭbkronojn, la bestoj ame premis sin unu al alia kaj la homoj, superŝutitaj de la nekonata sento, ekgenuis sur la teron.

Fendiĝis la ĉielo kaj la ĉielaj radioj superbrilis tiujn de la suno. Sonis laŭde aklamanta ĥoro de serafoj, keruboj.

El la fendiĝinta ĉielo sonis ĉion trapenetranta voĉo.

— Amo kaj paco regu en viaj koroj! La batalo estas finita kaj alvenis la promesita eterna feliĉo. La spirito de la Malbono, Lucifero, estas ekzilita. La Morto estas venkita, por ke la harmonio de la Amo regu la mondon. Estu vi gracoplenaj kaj kun komprena sento de la koro amu unu la alian!

La milionoj da popoloj komencis vivon en feliĉo, neniam forpasonta. La tempo haltis kaj la miljaroj pasis sen postsigno, pli-ĝuste, ilia paso eĉ ne komenciĝis.

*

En la spaco du longvostaj meteoroj sekvis unu la alian. Sur la unua sidis inerte, senpotence, en obstina muteco la Morto. Sur la alia staris la ĉionneanta spirito de la Malbono: Lucifero. Kun furioza rapideco la du fajrerantaj globoj kuregis kaj la dua atingis la unuan. La Morto ironie ekkriis.

— Frato! Venkitaj ni estas post la batalo. La promesita eterna vivo fine realiĝis!

— Eĉ kontraŭe! La batalon ni gajnis.

— Mi ne komprenas vin. Kial do ni estas ekzilitaj?

— Ĝuste pro tio, ĉar la homon ni levis al enviinda alteco. La homo estis kreita, kiel la bestoj. Nur tiam fariĝis vere la Homo, kiam mi donis al li el la frukto de la scio. Mi estis la sendependa volo kaj mi estis ankaŭ la ĉion reganta pasio. Kion valoras la homo sen mi. Li estas nur movebla pupo, kiun lia majstro laŭplace puŝetas tien kaj reen. Li ne estas plu sinjoro de siaj propraj agoj kaj li ne estas plu sklavo de la pasioj. Kiu ne estas reganto pri propraj pensoj kaj ne estas sklavo de la pasioj, tiu estas jam mortinta. Ili ambaŭ donas la forton por progresi kreante novan. Penso unuiĝinte kun pasio faris miraklojn kaj donis valoron al la vivo.

— Sur la Tero denove regas vivo. Vivo en plena harmonio de la Amo.

— En harmonio de la eterna stulteco. Rigardu al la Tero kaj ĝuu la plorindan aspekton. Jen: Nero trovas ĉielan feliĉon banante la piedojn en la rivereto, kiel la plej simpla kamparano; Shakespeare, kiun admiris la tuta mondo, kun cerbo malvarmiĝinta nun rigardas la ludon de la sunradioj sur la sablo. Kio estas ĉi tiu vivo? Kiso, unutona komplimento, enuiga jugo de la ĉiela graco? De tempo al tempo oni ĵetas sin teren antaŭ la dia lumo. Jen la imperio de la "perfekta amo", kie oni ne povas krei, ĉar oni devus antaŭe detrui ion. La amo estas nur tiam belega poemo, se la muzikon mi komponas al ĝi. Disharmonio kaj ĉiam disharmonio! Jen la sola faktoro al la perfekteco. Nur nun mi vidas ke mi estis sur tiu ĉi kotglobo — la dio.

— Kaj kiu estis mi?

— Vi?! Sole ilo!

— Ne! Dio!

— Mi diras, ke nur ilo.

— Ne! Mi naskis la unuan doloron. Tiun doloron, el kiu ĝermis ĉiu belo, per kiu nobliĝis la homo.

— Kiu donis la konscion pri ĝi? Mi kaj sole mi!

— Naskinto de la malfeliĉo kaj angora sento ankaŭ mi estis. Kiamaniere oni povis konsciiĝi pri feliĉo, se mi ne estus ekzistinta?

— Mi mem naskis vin, sklavo! Via ekzisto estis nur malbeno, frukton neniam donanta.

— Ĉu pri benitaj fruktoj fanfaronas vi, kiu estas spirito de la Malbono mem? Via memo, la disharmonio estis fatalo via.

— Neniiĝu sklavo, atakanta vian sinjoron!

— Neniiĝu vi, pro kiu mi estas ekzilita.

La Morto leviĝis kaj per la potenca ostobrako ĝi batis al Lucifero, sed perdinte ekvilibron falis de la meteoro. Ankoraŭ ĝi aŭdis la longesonantan raŭkan ridon de Lucifero kaj poste, kiel eta sensignifa planedo, komencis kuri sur nova orbito ĉirkaŭ iu suno.

*

*       *

La sonĝo finiĝis kaj la Morto vekiĝinte ĉirkaŭrigardis kun terura timo.

Silento regis sur la finrikoltitaj kampoj de la Vivo.

Subite ĝi etendis la manon al la falĉilo, kvazaŭ certiĝi pri sia potenca posedaĵo kaj poste, kun ironia rideto, ekiris por nova rikolto — al la Marso.

JULIO BAGHY

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.