Poemo de Aleksandro Petőfi, tradukita de K. de Kalocsay. Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Decembro 1922 (p. 43).

FINO DE SEPTEMBRO

Floradas ankoraŭ la floroj en valo
Kaj verdas ankoraŭ la poplo ĉe l' pont',
Sed vidu, jam tie la vintra vualo,
La neĝo ekkovris la supron de l' mont'.
En kor' mia juna kun fajra radio
Printempe brilegas ankoraŭ la sun',
Sed griza jam iĝis ĉe mia tempio
La nigra harar' pro la prujn' de aŭtun'.

La floro forfalas, la vivo forpaŝas...
Alflugu, edzin', ho amata kolomb',
La vangojn sur bruston nun mian vi kaŝas,
Ĉu eble ne — baldaŭ — sur herbojn de l' tomb'?
Ho diru, se mort' min antaŭe forŝiros,
Ĉu restos mi ĉe vi en plora memor',
Aŭ iam la am' de junul' vin altiros,
Kaj nomon la mian faligos vi for?

Se ĵetos vi for la vidvinan vualon,
Ĉe l' tomb' ĝin pendigu, flirtigu ĝin vent',
Ĝis flagon la nigran, lasinte for valon
De l' mort' mi subportos en nokta silent',
Deviŝi la vangojn malsekajn de ploro
Pro vi, forgesint' kun facila anim'
Kaj vindi la vundon kruelan de l' koro
Amonta eĉ tiam, eĉ tie, sen lim'.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.