Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Decembro 1922 (p. 64-65).

NOVA SENTO

(HIMNO DE E. R. A.)

POEMO DE JULIO BAGHY — MUZIKO DE TEODORO PALLÓS

Nova sento, salutas kore vin ni kune
Regu en nia frata rond'.
Nova sento, radioj viaj brilu sune
Portu komprenon por la mond'.
Hardite ni kun ĝojo
Rapidu sen ŝancel'.
Ĉar gvidas ĝi sur vojo
Tra l' nigra nokt' al cel'
Profetas klare por ni
Mistera kora son':
Por teran pacon formi
Homo restu hom'.

Nova sento, magia forto de l' konkordo
Je vi sopiras la fratar'.
Nova sento, kerubo de l' socia ordo
Gardu la pacon de l' homar'
Ĉar pacon kreus amo,
Homecon gardas ĝi
Ni ĵuras ke ĉi flamon
Ne ĵetos for de ni.
Ni semos se modeste,
Sed sen ripoz' sen lac'
Ke fine venku feste:
Tutmonda homa pac'.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.