Ĉi tiu eseo priparolas aspektojn de la rusaj literaturo (Aleksandro Blok), pentroarto (M. Vrubel) kaj muziko (Skrjabin kaj Stravinskij). Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Decembro 1922 (p. 48-51).
N. HOHLOV — DED. AL J. BAGHY
Kvazaŭ terura paroksismo, la revolucioj haltigis por kelka tempo la tutan normalan fluon de pensoj, de laboro kaj vivo en Rusujo. La lando kvazaŭ izoliĝis de la tuta mondo, perdis la lastajn ligilojn kun ĝi, kaj restinte izolita, sub la influo de la unika politika fermento en sia organismo, per malrapidaj, propraj paŝoj ĝi ektransiris al nova, malfacile ankoraŭ konturebla socia kaj mensa vivo. Kvankam la mondo teruriĝis pro tiu bildo de sanga transformo, kaj ĝi, timante la malsaniĝon, ĉirkaŭis Rusujon per fera ringo, — tamen la mondo ankaŭ ekdeziris pli profunde konatiĝi kun la kialoj de la katastrofo kaj kun la vizaĝo kaj animo de la malsana giganto. Tiuj, kiuj volis nur satigi sian sci-avidon, eklegis la priskribojn de la aventuroj, kun kiuj kuraĝaj eŭropanoj faris siajn vojaĝojn tra nova Rusujo, la raportojn pri iliaj vizitoj al urboj, vilaĝoj kaj eĉ al la regantoj de la lando; eklegis ĉion, kion oni diras kaj skribas pri ĉi tiu lando en gazetoj kaj en la moderna literaturo tutmonda. Sed ekzistas aliaj homoj, kiuj volas fakte kompreni la animon de la nova Rusujo, ĝian efektivan ĝeneralan vizaĝon, ĝiajn karakterajn trajtojn kaj celadojn. Por tiuj homoj restis la sola kaj certa vojo: konatiĝi kun la rusa literaturo, rusa arto, ekstudi ilin kaj el ili lerni ion. Ekzistas multaj, kiuj komencas la studon ĉe la malnovaj tempoj, kaj paŝon post paŝo, per certaj vojoj ili penetras en la rusan koron. Ekzistas aliaj, — la plimulto — kiuj ne havas tempon por fari tian profundan studon, kaj ili simple prenas la verkojn de Turgenev, Puŝkin, Dostojevskij, Tolstoj, Ĉehov, Gorkij, ili deĉifras por si la muzikon de Glinka, Rubinŝtejn, Ĉajkovskij, Rimskij-Korsakov, Glazunov, Skrjabin; ili vizitis la spektaklojn de la Moskva Arta Teatro, la dancojn de la rusa baleto, la artajn ekspoziciojn de rusaj pentristoj kaj skulptistoj. Tiu vojo estas ankaŭ bona, kaj se ĝin akompanas sincera deziro ekkoni Rusujon, ĝi neniam restas sen rezulto. Kurteno post kurteno falas antaŭ la esplora rigardo, kaj la vivo de la lando fariĝas pli kaj pli klara, ĝia fizionomio perdas sian fremdecon kaj ĝia animo la strangecon. Sed ekzistas aparta tendenco inter tiuj studoj. Kelkaj preferas ekkoni la puran rusan arton. Kiel floro de arbo unika kaj karakteriza, tiu ĉi floro de popola animo portas en si la kvintesencon de nacia genio, de nacia spirito. Por tiuj homoj, kiuj studas la puran rusan arton, ofte restas nekonataj la geografia situo de la lando, ĝia topografio, ĝiaj komerca kaj industria statistikoj, la datoj de ĝenerala historio, kaj tamen ili povos fiere diri, ke ili konas la landon, konas ĝian animon. Tiu krio de l' animo, kreaĵo, kiu kondukas la homan intelekton pli kaj pli malproksimen de la aktuala mizera monda materialismo kaj pli proksimen al la koro de la granda Nekonato — ĝi servu por ni kiel ŝlosilo por vere malfermi la fremdajn ŝajne pordojn, kiuj poste bonvene malfermiĝas kaj donas novan ĝuon, novan inspiron.
Celo de tiu ĉi artikolo estas ĝuste montri al la esplorema fremdlanda artamanto tiujn faktorojn de la nuntempa pura rusa arto, kiuj — kvankam elektitaj laŭ la personaj plaĉo kaj inklino de la skribanto — povas kaj devas servi kiel gvidiloj, ĉar pro siaj grandaj influo, talento kaj signifo, ili ĉial estas studindaj kaj ili ĉial restos eternaj monumentoj en la historio de nacia arto. Ne estos do strange, se mi, komencante paroli pri la nuntempa rusa literaturo, tuj haltas antaŭ la verkoj de Aleksandro Blok, tiu titano, kies grandecon ankoraŭ plene ne komprenis lia naskolando mem kaj kiuj oni amos kaj studos en multaj pluaj dekjaroj kaj jarcentoj. De l' tempo de Puŝkin, rusa muzo al neniu donis tian belecon, ĉarmon kaj forton de parolo ol al Blok, neniam post Puŝkin ies vortoj portis tiom da pura profeteco kaj profeta simbolismo. Mirinda estas la misio de tiuj du homoj, aperintaj en diversaj tempoperiodoj, en diversaj politikaj situacioj. Ĉi tiuj misioj havas tiom oftajn paralelojn, ke per ili kvazaŭ identiĝas la kantoj de ili ambaŭ. La kantoj de Puŝkin, skribitaj en juna, kreata de la poeto rusa lingvo, kaj la lingvaj puntaĵoj de Blok — parolas pri la samo, tiom alta estas ilia nivelo, kiam ili tuŝas la plej kaŝitajn angulojn de la homa animo, la animon, eternan lingvon de la naturo. Iliaj serĉadoj ankaŭ estas eternaj kaj ili kondukas al revelacioj. La elekto de vortoj portas sur si la stampon de ĉiela muziko, hipnotigas. Feliĉe ni havas en nia Esperanta literaturo multajn tradukojn el Puŝkin, sed ni preskaŭ tute ne havas tiujn de Blok. Sed certe tio restos nur demando de tempo, kaj la Esperantistoj ankoraŭ havos la ĝuon konatiĝi kun la lasta poeto pere de nia gracia lingvo.
Kio estas plej karakteriza por Blok? Estas: lia animo de geniulo, kiu donas al liaj vortoj superhoman, magian ĉarmon. Kaj li scias sian forton, siajn kapablojn, li uzas ilin kiel mirindan dian instrumenton, tiu Blok, flagranta de pasio, luksa, petola, voluptema kaj ĉerpanta sian forton el nekonata por aliaj fonto. Li konas sin mem kaj sian destinon. Parolante pri Puŝkin, pri sia amata poeto, en la Domo de la literaturistoj en Petrogrado, li efektive parolis pri si mem, kiam li diris: "Puŝkin estas poeto — la kanto senŝanĝa, eterna. Povas fariĝi malnovaj, neuzeblaj lia lingvo, lia maniero de parolo, sed la esenco de liaj verkoj neniam malnoviĝos." En kio tamen vidas Blok la eternecon de Puŝkin? En tio, ke li opinias Puŝkin'on vera poeto. "Kio estas poeto?" denove demandas Blok. "Ĉu homo kiu nur skribas versojn? Certe ne. Li nomiĝas poeto ne tial ĉar li skribas versojn, sed ĉar li skribas per versoj, tio estas: faras harmonion el sonoj kaj vortoj — ĉar li estas filo de la harmonio: poeto." Iom komplika, tiu formulo fariĝas simpla, kiam Blok klarigas: "Kio estas la harmonio? Estas la konkordo de la mondaj elementoj, la ordo de la monda vivo. Tiel aperas la antitezo: 'ordo — kosmoso, kaj malordo — ĥaoso'; la lasta estas tute parenca al la unua, kiu el ĝi formiĝas. La unua tasko de la poeto — el tri por li nepre devigaj — estas liberigi la vortojn el tiu senforma, senkomenca, senfina elemento (ĥaoso), en kiu ili neŭtrale restadas. La dua tasko estas ordigi tiujn rabitajn de ĥaoso sonojn kaj fari el ili harmonion, doni al ili formon. La tria tasko estas enkonduki, porti tiun harmonion en la eksteran mondon. Forrabitaj de la elemento kaj harmoniigitaj kaj enportitaj en la mondon, la vortoj komencas per si mem fari sian aferon. La vortoj de la poeto estas samtempe liaj verkoj. "Kaj ne estas eble", diras Blok, "kontraŭstari al la forto de la harmonio, kiun la poeto ĵetas en la mondon. Tiuj, kiuj ne volas tion kompreni, estas kondamnitaj per la nigra nomo: popolamaso. Se Puŝkin pereis de la duela kuglo de Dantes, tio estas okazo ekstera: efektive lin mortigis tiu 'burokrata kaj aristokrata popolamaso', kiu ĉirkaŭis la poeton kaj formis la regantan, premantan klason en la Rusujo samtempa al Puŝkin, kun la karakterizaj por tiu klaso intrigoj kaj moraloj, kiujn ne povis elporti Puŝkin, parolinta en siaj lastaj tagoj:
...Jam venas mia temp'
Kaj koro pacon petas...
En la lastaj versoj, en la antaŭmortaj elspiroj, Puŝkin revis pri 'paco kaj libero'. "Sed", diras Blok, "la pacon kaj liberon oni ankaŭ forprenas, eĉ ne la eksteran pacon, sed la pacon de la kreo. Ne la infanan liberon, nek la liberon de politika liberalismo, sed la kreantan liberon, la sekretan liberon de l' animo. Kaj la poeto mortas, ĉar li ne havas jam aeron por spiri, kaj lia vivo perdas la sencon."
La vortoj — tiom profunde memprofetaj — montras, kian tragedion travivis Blok antaŭ sia devigita morto, en la reĝimo, kiu per sia bruta, venĝa materialismo kaj pure teraj tendencoj mortigis lin. Li devis elekti en la dilemo ĉu "Ars longa vita brevis" aŭ la evangelio de Karl Marx, kiu traktas nur pri kaj por la dua parto de la latina proverbo. Li sufokiĝis kaj lia morto staros kiel plej nigra malbeno al tiuj liaj samtempuloj kiuj povis, sed ne volis subteni la fajron de eterna lumo, brulanta en tiu granda talentulo.
La leganto do komprenas nun, kiel la paraleloj en la vivo de Puŝkin kaj Blok kvazaŭ ligas ilin, kaj neniu skizo pri Blok estus klara sen aludo al Puŝkin, en kies granda fonto sin banis la animo de Blok kaj kies juvelojn li facetis kun majstra beleco, estante mem grandulo; kaj nur akcentante per tiu laboro pri sia antaŭulo sian heredan gloran destinon.
Pri kio skribis Blok? Li skribis pri ĉio, kien penetris lia rigardo, liaj sentoj, lia penso kaj fantazio. Kaj ili penetris en la plej profundajn sekretojn de la vivo kaj portis al ni de tie, kvazaŭ el minejo, ĉiam novajn kaj freŝajn leĝojn, lumon, vokon kaj revelaciojn.
Do, studi la modernan rusan arton kaj ne konatiĝi kun Blok — estus tia eraro, kiel veni al Parizo kaj ne vidi la turon de Eiffel. El tiu komparo ankaŭ evidentiĝas, ke simila eraro estas preskaŭ neebla.
Al la plej famaj verkoj de Blok apartenas lia "Dekduo", jam tradukita en multajn eŭropajn lingvojn, sed certe preskaŭ ĉion perdante en la traduko.
Dezirinte priskribi la tutan ciklon de la rusa revolucio, Blok ne elektis la literaturan lingvon, nek ian modernigitan lingvaĵon, sed prenis la parolan, simplan lingvon de amaso. Oni do povas imagi, kian miraklon kreis el ĝi Blok! Tiu lingvo, kvazaŭ nefacetita ankoraŭ diamanto, sub lia facetadilo subite ekbrilis per nekomparebla, originala, natura beleco. Sola tiu eksperimento faras el Blok kreanton de epoko. Kaj lia percepto pri la revolucioj estas, en tiu ĉi verko, tute alia ol la percepto de la plimulto el liaj samtempuloj. En la bildo de Kristo, akceptanta la ofendojn, batojn, sed ilin neniam timanta, li vidis tiun kontraŭvenenilon, kiu povus kuraci la animon de la malsana popolo. Homoj, harditaj sub la batoj, sub la nemerititaj batoj de l' sorto, kontraŭmetintaj al tiuj batoj sian amon, indulgon kaj forgeson — jen estas la eliro, jen la apoteozo. La harmonio, la amo venkos la ĥaoson, la revolucion. Tiu harmonio, la amo, kiun predikis Blok, estas ja samtempe ankaŭ la stimulo de nia movado. Li apartenas ankaŭ al ni, la monda kvanto. Liaj paroloj faras honoron al la tuta homaro, el ili povus ĉerpi la homoj de blanka, flava, nigra aŭ ruĝa haŭto, kaj Esperanto, tiu perfekta kunigilo de l' homaro, certe taŭgus por helpi ĉi tiun celon pli perfekte ol iaj naciaj lingvoj.
*
La alia giganto de la rusa arto, de l' arto pentra estas M. Vrubel, mirakla estaĵo, veninta sur sian artistan vojon per kaŝitaj paŝoj de esploranto, lumiginta la ĉielon kiel unuaranga ĉiela astro kaj foririnta de ĝi en la mistikan mondon de frenezo kaj blindeco. En la pentrarto de Vrubel estas videbla la stranga, ŝtoniĝinta penso. Kvazaŭ ĉeestinto de grandaj geologiaj mondaj kataklismoj, li ĉion vestas, dekoracias per la mantelo de tiamaj rokoj kaj ŝtonoj. Lia penso kvazaŭ suprenlevas la tavolon de la tera ŝelo, el post kiu li volas trovi, elfosi ian fikspensan sekreton, kaj masonas montojn ĉirkaŭ la ĉefa temobjekto de siaj pentraĵoj. Tiun fortikecon de ŝtonoj li donas ĉiam eĉ al la herooj de siaj bildoj, aŭ metante grandan rokon kaj ĉizante el ĝi la rusan "bogatiron" (fortulon, mezepokan kavaliron), aŭ ebrian de gajeco Pan'on; aŭ prenante delikatan marmoron por la figuro de doloranta, ploranta Dipatrino en la Vladimir'a katedralo de Kiev. Liaj pentraĵoj ne estas lingvo homa; en ili parolas la mineraloj, fajranta, primitiva elemento, malmoliĝinta en juvelojn.
Scienco de magio donas al la juveloj grandan forton. Per sorĉaj paroloj la magoj scias preni el la animo de juvelo ian mirindan forton, faras el ĝi amuleton. Kaj la esplora animo de Vrubel sciis tiun magian lingvon de la juveloj kaj mineraloj, kiujn li alportadis el la alia mondo, de altaĵoj atingeblaj nur por la flugiloj de kondamnita Anĝelo. Vrubel sentis tro mallarĝa la tolon por pentri sur ĝi. Li bezonis surpentri, dekoracii templojn, grandajn monumentojn. Lia animo ĉiam estis serĉanta, deziranta atingi la perfektan belecon, kvazaŭ tra ponto, pere de la akcepto de Demona beleco. En liaj serĉadoj kvazaŭ gravuriĝis la fama sentenco de Dostojevskij: "Terure estas, ke la beleco estas ne nur afero timiga, sed ankaŭ mistika; en ĝi Diablo batalas kontraŭ Dio kaj la areno de batalo estas homaj koroj." Tiu senalterna penso: atingi la belecon, akceptinte en la animon la tutan abismon de Demona spirito, fariĝis lia dumviva deliro kaj fine alkondukis lin al la anima malsano. Tiu imago de Demona figuro faris ĉe la pentristo ankaŭ sian evolucion. Lia unua "Sidanta Demono" de 1890-a kaj la Demono de la lastaj tagoj (1907) havas diferencon grandan. Dum la unua aperigas la tutan forton de malluma potenco, junan, fortmuskolan, arogantan, la dua montras jam la korupcion, krimecon de la animo de falinta Spirito, sur kies lipoj, kiel venena floro, krustiĝas la postsignoj de voluptaj, nehomaj kisoj, la stampo de senmezura orgio.
Notinde estas, ke Vrubel eĉ ne finis la akademion kaj lasis ĝin post kvarjara studado for. En la akademio li estis kiel specialisto-desegnisto, arto al kiu Vrubel preskaŭ neniam revenis poste. Li ne estas hodiaŭ-data artisto. (Lia lasta pentraĵo estas datita en 1910, post kio li freneziĝis.) Sed kompreni, profunde kompreni lin oni komencis nur nun, en niaj tagoj. Li instruis dekoracii laŭ sia propra metodo, kiun multaj komparas al kubismo, sed kun kiu ĝi laŭsence havas nenion komunan, kaj lia leciono portis en si grandan, propran originalecon. Mirindaj, preskaŭ timigaj estas la okuloj sur ĉiuj laboroj de Vrubel. Tiajn okulojn, unikajn, oni renkontas malofte sur la tolo. Kaj ŝajnas, ke el ĉiu tia okulo ŝprucas al ni la mistero, sekreto, kiun la pentristo forportis kun si kun la penso nek eldirita, nek des pli elpentrita.
El la verkoj de Vrubel estas plej konataj: "Bogatiro", "Supertomba ploro", "La juĝo de Pariso", "Carino-cigno", "Princino-Revo", "Mikula Seljaninoviĉ" kaj tri "Demonoj"; krom tio al lia peniko apartenas la laboroj en kelkaj katedraloj kaj preĝejoj, precipe en tiu de la cirila monaĥejo apud Kiev.
*
Se ni nun transiros al la muziko, ni trovos la kampon, kie oni pli ol ie ajn aliloke povus esti internacie komprenata; laŭ la senco mem de tiu arto. Nota lingvo de muziko — kvazaŭ la prototipo de nia Esperanto — permesas eĉ al verkoj kreitaj en pure naciaj kondiĉoj fariĝi kompreneblaj por la alinaciuloj, certe pli ol malpli profunde ol la aŭtoro tion dezirus.
Du rusaj nomoj estas plej ofte ripetataj nun alilande, kiel la plej brilaj reprezentantoj de la rusa muziko. Tiuj nomoj estas: Skrjabin kaj Stravinskij. Malfacile estas trovi talentojn tiom malsamajn, verkojn pli kontraŭajn, ol la verkoj de tiuj du komponistoj.
Muziko, vice kun danco, ŝajnas esti la memsufiĉa, "sencela arto". Ilin ambaŭ kuniganta esenco — la ritmo — prezentiĝas kiel perfekte neŭtrala, abstrakta aĵo, sendependa de la konscio de l' kreanto. Ritmigita movo, transporto de ritmo en la spacon estas la embrio de danco, ritmigita sono estas la embrio de la muziko. Sonanta materialigo de ritmo estas la muziko, kiu atingis en niaj tagoj plej subtilan delikatecon, aperigas eksterordinaran, ekstazigan potencon, entenatan de du ĝiaj elementoj — sono kaj ritmo.
Tiu ĉi hipnotiga, mistika forto, enmetita en la sonritman esencon de la muziko, konsistigas la spiriton de la kreo de Skrjabin. Skrjabin kiel muzikisto ne estas apartigebla de Skrjabin la homo. Se oni iam aplikos la sentencon de Schopenhauer, kiu difinas la muzikon kiel senperan esprimon de volo, ĝuste tiun difinon oni devas apliki al la verkoj de Skrjabin. Tuta Skrjabin dronis en mistika, religia, streĉa celado. Tuta lia vivo estis kvazaŭ serĉo de eliro en la aliajn mondojn. La muziko neniel estis, nek povis esti por Skrjabin la celo mem, ĝi estis nur rimedo plej potenca por atingi aliajn celojn, por kiuj li ne trovis la vortojn en lingvo. Muzika penso anstataŭis por li la penson diskutan, la sonoj — vortojn kaj frazojn. La muziko de Skrjabin estas ĉiam nur lirika. Muzika eposo, "pentro" estas por li nekonataj, same mankas al li la "objekteco". Skrjabin en la muziko ludas rolon iom komunan kun la rolo de Dostojevskij en la literaturo, pro lia streĉa direktiĝo al celoj, kiuj solaj havas por li la absolutan valoron.
Tute kontraŭa al li estas Stravinskij. La personecon de Stravinskij malfacile estas trovi en liaj verkoj. Muziko prezentiĝas al li kiel sia propra mondo, en kiu la objektoj havas ĉiu sian apartan koloron. Stravinskij estas subiĝinta al la muzika elemento, sed majstre posedante ĝiajn leĝojn, li restas majstro de la elemento pli granda ol li mem. Skrjabin konkeris la muzikon kaj per titana volstreĉo devigis la elementon servi al li, ne li eniĝis en la spacon de la muziko, sed ĝin li enkondukis en sian propran mondon. Majstreco de Stravinskij estas plej mirinda, sed lia volo, li mem en lia muziko ne estas videblaj.
Ankoraŭ kelkajn interesajn trajtojn de ili ambaŭ. Ŝajnas esti ke Stravinskij entute estas plenigita de rusa nacia spirito: li prenas la motivojn kaj kolorojn el nacia rusa fonto. Skrjabin neniam prenis la ultranaciajn rusajn temojn, sed lia streĉa celado faras lin rusa laŭsence, dum Stravinskij estas plimulte eŭropano. Tial la lasta, kvankam ne tiel multe konata kiel Skrjabin fariĝas en Eŭropo pli bonvena, dank' al lia komprenebleco, dum la gigantaj verkoj de Skrjabin malofte trovas ĝustajn kaj bone lin kompreni kapablajn aŭditorojn.
*
Kvar nomoj el la centoj da ili — kaj jam ili brilas kiel kronaj juveloj sufiĉaj por glorigi unu apartan nacion. Ni ne tuŝis ankoraŭ rusajn teatron, baleton, popolan arton. Pristudi ĉion estas granda laboro, la homa vivo por tio ne sufiĉas. Kaj tamen ne estas eble ne studi tiun senfinan trezorejon de homa spirito — la rusan arton, — ĉar la studado mem fariĝas ĝuo kaj aparta, delikata feliĉo.
La tekston enkomputiligis Roel Haveman.