Originale aperis felietone en la revuo Literatura Mondo. Ĉi tio estas la tria parto, kiu aperis en Decembro 1922 (p. 60-61).

EL MIAJ REMEMOROJ

(Daŭrigo)

Tial en unu letero, kiun skribis al S-ro Fruictier, mi aldonis kiel preteriran ekkrion: kiel bone estus se... k. t. p. — Kaj S-ro Fruictier respondis same: jes ja, kiel bone estus se... k. t. p.

Dirite, farite.

Kaj tiam nia interkorespondado temadis ĉirkaŭ tiu ideo. Kaj ĝia rezultato estis, ke ni enpresis en la gazeto alvokon al la tutmonda esperantistaro por fondi propran eldonejon — presejon, akcian societon, kies centro estus en Parizo. Kaj la esperantistoj aĉetis akciojn, tiamaniere, ke baldaŭ kunestis la necesa sumo por fondo de la "Presa Esperantista Societo".

Mia transmigro estis decidita. En septembro 1904 mi rapide disvendis mian presejon, konservante el ĝi nur tiujn ilojn, kiujn mi juĝis utilaj en Parizo, — kaj, kun mia familio kaj kun mia preshelpanto mi forlasis Hungarujon, por fariĝi loĝantoj de Francujo.

Ĉu mi tedu la legantojn per la detala priskribo de mia vojaĝo Parizon? Ne; tion mi ne volas fari. Sufiĉu diri nur, ke dumvoje mi vizitis la maljunan samideanon S-ro E. Meier, en München; tio estis la unua okazo, kiam mi parolis kun esperantisto nekonanta la hungaran lingvon.

Tamen, pri unu epizodo mi raportas. Kiam ni forlasis la lastan germanan urbon, Deutsch-Avricourt, kaj nia vagonaro eniĝis en Francujon, en la unuan francan urbon, Igney-Avricourt, tie mi malagrable spertis la konsekvencojn de mia nekono de la franca lingvo. Estis posttagmeze, kiam ni alvenis en la ĵus nomitan francan limurbon, kaj tie ni devis atendi pli ol unu horon ĝis la reforiro. Tiun tempon mi intencis profiti por tagmanĝo; mi mendis do nutraĵojn en la stacidoma restoracio — en lingvo germana (tiam mi ne ankoraŭ parolis france). Sed, ho ve! neniu komprenis min! oni ne alportis manĝaĵojn... Kun patra doloro mi rigardis miajn malgrandajn infanojn, kiuj jam komencis plendi pri malsato. Mi denove mendis ion por manĝi — denove germane — parolante pri la infanoj, kiuj jam de longa tempo ne vidis konvenajn nutraĵojn, — vane! oni ne komprenis, ne komprenis. Tiam, kun edza doloro, maldolĉe mi turnis min al mia edzino, nerve plendante, en lingvo hungara:

— Belaĉa afero, ĝis Parizo ni ne manĝos, je diablo!

Kaj jen, nun sinjorino, el la servopersonaro de la restoracio, ĝentile demandis min germane:

— Kiun lingvon vi parolas, gesinjoroj?

— La hungaran; ni estas Hungaroj, kaj ni vojaĝas Parizon.

— Do vi ne estas Germanoj?

— Ne, sinjorino, kaj...

— Ho, tiuj ĉarmaj infanoj, kredeble ili estas lacaj kaj malsataj; oni tuj servos al vi, gesinjoroj.

Kaj, ho miraklo! tiam kelnero, servisto, kasisto, ĉiuj, ĉiuj komprenis germane... ĉar ili jam sciis, ke ni ja ne estas Germanoj...

En Parizo, S-ro Fruictier atendis nin en la stacidomo kaj li servoprete kondukis nin en nian provizoran, kaj la morgaŭan tagon en nian definitivan loĝejon.Tuj la unuan tagon de mia estado en Parizo S-ro Fruictier prezentis min al S-ro Th. Cart. Ne estas necese, — ĉu ne vere, kara leganto? — ke mi pli detale raportu al vi, kiu estas S-ro Cart; vi ja konas lin, ĉiu konas lin. Lia nomo estos markita per oraj literoj sur ĉiu paĝo de la historio de Esperanto, kaj mi tute ne troas dirante, ke sen li eĉ ne estas certe, ĉu Esperanto vivus hodiaŭ. Por plilarĝigi vian konon pri li, mi aldonos nur, ke mi ne nur respektas, ne nur admiras tiun modelecan viron, sed mi vere amas lin, kaj mi estas fiera, sciante, ke tiu amo estas adresita al plenmerita homo.

Post kelktaga ripozo ni (S-ro Fruictier kaj mi) komencis labori. Ni priparolis detale la fondotan presejon, faris planon, luis ejon (33, rue Lacépède) kaj mendis ĉion necesan. Mi parolis ĉiam esperante (devige!), ĉie, en literfandejo, en maŝinfabriko, en inkaĵfarejo, en papermagazeno, ĉe konstruistoj, ĉe masonistoj, ĉe lignaĵistoj, ĉe vitristoj, ĉe ĉifonistoj, ktp. ktp., propagandante tiamaniere nian lingvon ĉie. Post kelkaj semajnoj la presejo estis funkciopreta, kaj la oktobra numero 1904 estis jam presita en ĝi. (La antaŭan numeron, por ne tro malfruigi ĝin, pro la manko de presejo, oni presis en Céret, sub la gvidado de nia fervora, bedaŭrinde jam mortinta samideano Paul Berthelot.)

Krom la necesaj litertipoj kaj kompostmaterialoj, kune kun la specialaj supersignitaj literoj esperantaj, la presejo konsistis el unu granda presmaŝino, unu malgranda platpresila maŝino, unu "Linotype" kompostmaŝino, unu motoro kun la bezonaj transmisioj, kaj en la papermagazeno unu granda papertranĉmaŝino. Ses ĉambrojn okupis la Societo, el kiuj unu — la kompostejo — sur la strata fronto; en tiu ĉi ni akceptis la klientojn kaj la samideanojn, el kiuj kelkaj entuziasmuloj konsideris nian esperantan entreprenejon kvazaŭ ĝi estus la "oka mirindaĵo de la mondo".

Post la oficiala deklaracio pri la fondo de la "Presa Esperantista Societo", farita per fondodokumento antaŭ notario, la Societo faris sian unuan ĝeneralan kunvenon, en kiu oni elektis la estraron: prezidanto: S-ro Th. Cart; delegito: S-ro Paul Fruictier; sekretario: S-ro William Mann; teknika direktoro: mi. Poste, oni elektis ankoraŭ unu delegiton: S-ron Ch. Verax, kaj, post la finiĝo de la deĵorado de S-ro Mann, F-ino Cécile Royer fariĝis sekretariino.

(Daŭrigota.)

PAŬLO DE LENGYEL.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.