Poemo de Aleksandro Petőfi, tradukita de K. de Kalocsay. Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Decembro 1922 (p. 44).

LA BOSKETON BIRDO RAVAS

La bosketon birdo ravas,
La ĝardeno floron havas,
Kaj la nokto havas stelon
Kaj la fraŭlo — koranĝelon.

Floro floras, birdo trilas,
La radi' de l' stelo brilas,
Kaj ŝi — brilas, trilas, floras,
Ilin ĝoja kvar' adoras.

Ha, ja baldaŭ flor' ekpalas,
Bird' forflugas, stel' defalas.
Sed knabino — tie restas.
Plej feliĉa — fraŭlo estas.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.