Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Decembro 1922 (p. 67-68).

BIBLIOGRAFIO

STRANGA HEREDAĴO. Romano originale de H. A. Luyken. 320 pĝ. broŝur. Eldonejo Ferd. Hirt & Sohn. Esperanto-fako. Leipzig.

La tria originala romano de la aŭtoro. Vera Luyken-a romano, plena de tendencoj, en kiuj la okazintaĵoj preskaŭ perdas sin. Troimagitaj heroo kaj heroino, kies ideala mondpercepto tre malfacile povas sin lokigi en la tera mondo. La aŭtoro, kaj tion sentas la leganto, vere luktas kontraŭ la realeco, kiu prezentus sin ĉiam tute male ol estus deca al pensmaniero de la verkisto, sed tamen lia rutina lerteco venkas la barojn kaj li sukcese finkonstruas sian verkon. Malfacila kaj ne danka tasko estas montri al la egoista mondo, ke la mondo de altruismo estas pli bela, pli homa ol la senĉesa pelado kaj blinda kuro al efemeraj plezuroj. Kvankam ne perfekte, sed sufiĉe klare prezentas la verko la erarojn de la nuntempo kaj montras ĝustan vojon al pli bela estonteco.

Specialan atenton meritas en la romano la epizoda figuro de religia sektestro, en kiu la aŭtoro donas veran homon kun virtoj kaj eraroj kaj ĝuste pro tio la sceno en la mistera domo estas majstre verkita. La vivo pulsas ankoraŭ en tiu parto, en kiu la aŭtoro nin kondukas en Meksiklandon kaj en la tragedia parto, kiam la juna heroino konsciiĝas pri sia morala malaltiĝo.

La verko estas tre valora el vidpunkto de nia originala literaturo, ĉar ĝiaj enhavo, konversacioj klare montras la erarojn de la Esperantista popolo, kiu ankoraŭ ĉiam nur revadas anstataŭ la energia agado.

Ni varme rekomendas al ĉiu la romanon ĉar ĝia stilo estas bona kaj flua, ĝia enhavo multloke tre valora kaj la eksteraĵo tre plaĉa.

Ni mencias, ke nia ŝatata verkisto baldaŭ surprizos nin per la kvara originala romano, kiun ni atendas kun sincera interesiĝo. Ĝia titolo estas: "En tempo de la Gol".

(by)

*

VORTARO DE LA OFICIALAJ RADIKOJ DE ESPERANTO, — de Th. Cart. — 32 paĝoj. Esperantista Centra Librejo, Paris (IX.), 51, rue de Clichy. Prezo : 1 franko (franca).

Tiu ŝajne sensignifa, modesta broŝuro, verkita de la talenta prezidanto de la esperantista Akademio kaj Lingva Komitato, enhavas, post klariga noto, oficialajn, dokumentojn, t.e.: eltiraĵon el la "Deklaracio pri Esperantismo", — konsilojn pri enkonduko de novaj vortoj en la komunan lingvon. — la plenan gramatikon de Esperanto, — poste la tutan Oficialan Radikaron de Esperanto (sen nacilingvaj tradukoj), — fine la ĉefajn landnomojn kaj aliajn geografiajn nomojn. Sur la kovrilo, krom anoncoj, ĝi publikigas la adresojn de la akademianoj.

Tre utila estas tiu verko, precipe nun, kiam multaj esperantistoj estas tentataj fari novajn vortojn kaj sufiksojn, enkondukante tiamaniere senutilajn kaj embarasajn neologismojn kaj naciismojn en Esperanton. Ne nur ĉiu verkisto, gazetisto kaj presisto, sed ĉiu serioza esperantisto devus posedi jenan verkon, kiu estas efike konsultebla en okazo de hezito, por konservi la lingvan unuecon de Esperanto.

La samideanoj povas nur gratuli kaj danki la fervoran S-ron Cart, kiu nelacigeble laboris por doni en la manojn de la esperantistoj tiun bonegan ilon, rezultaton de laboro de nia Akademio.

(p d l.)

*

FIDELECO KAJ ESPER'. — HIMNO PRI UNIVERSALA PACO. Poemoj de S. Frantz, muziko de F. de Menil kaj Vincent F. Bort.

Ĉarmaj melodioj. Vere rekomendindaj por kantado dum Esperantaj festoj.

*

BABILADOJ DE BONHUMORA ZAMENHOFANO, de Ŝapiro (Joŝo).

Trafaj satiroj pri interna vivo de la Esperantistaj societoj. Vergas kaj samtempe instruas nin pri la evitindaĵoj.

*

AKORDOJ ESPERANTAJ, de M. L. Kaplan.

Poemoj, kiuj montras evoluantan talenton. Ne nur lirika, sed ankaŭ epika poezio trovas kelkfoje valorajn interpretaĵojn en tiu ĉi verketo.

*

VOGTLANDO.

Gvidlibro okaze de la Dekvina 1923 en Nürnberg.

Bele ilustrite aperas antaŭ la okuloj la belegaj pejzaĝoj de la vidindaĵriĉa Vogtlando.

*

SENTITOLE ...

Aglo flugas alte en l' aero,
Struto marŝas pene sur la tero.
La flugilojn struto vane movas,
Ĝi atingi aglon, ho, ne povas...

(by)

*

RICEVITAJ GAZETOJ.

L'Esperanto, Belga Esperantisto, The British Esperantist, La Policisto, Esperanto Praktiko, Hungara Esperantisto, Franca Esperantisto, Interligilo de la P. T. T.

*

Ni ĉi tie atentigas la legantojn pri la aldonita folieto pri la Kataluna Internaciaj Floraj Ludoj kaj pri la konkurso de la Literatura Mondo, kies kondiĉoj estas troveblaj en nia dua numero.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.