Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Novembro 1922 (p. 23-28).

ŜERCETO

W. WILLEMSZ JR.

Jan kaj Willem van Delden, fratoj, promenas kun amiko Geert Verdorst por babili iom pri bovinetoj kaj bovidetoj.

Subite Jan, farante signon per la kapo antaŭ sin, diras:

— Rigardu, jen Marinjo de l' forĝisto!

— Nu, kaj kio do? — demandas Geert mire.

— Ĉu vi ankoraŭ ne rimarkis je ŝi ion strangan?

— Ion strangan?

— Jes. Jen kion: se virpersono rigardas al ŝi fikse en okulojn, ŝi, pro nura embaraso, ruĝiĝas kiel kankro.

— Jes ja, estas vere! Ankaŭ mi jam rimarkis tion! — certigas Willem balancante fervore sian kapon.

Geert eklevas siajn ŝultrojn malkredeme.

— Eh, kion! Mi vere ne komprenas, de kie vi prenas ĉi tion. Mi devas diri... mi neniam babilaĉas... kiel vi...

Jan subite interrompas lian parolon:

— Do, ĉu vi neniam ankoraŭ rimarkis?

— Same neniam, kiel vi — respondas Geert malvarme. — Estas ja ridinde! Marinjo tute ne estas embarasiĝema, ĉu vi aŭdas? Kaj certe ne tiom embarasiĝema, ke ŝi...

— Ĉu do ne? — respondas Jan moke. — Ni ja vidos tuj. Ŝi tuj preterpasos nin. Ĉu vi scias, kion fari? Jen, ni ĉiuj tri alrigardos ŝin fikse, kaj tiam...

— Tre ĝuste, tre ĝuste! — aprobas ĝojkrie Willem. Jen la plej bona metodo por pruvi al Geert, ke ni estas pravaj. Jen ŝi jam venas. Do nun ni ĉiuj tri laŭ la sama penso! Ne malbele rigardi, ĉu vi aŭdas? Nur tute simple, ordinare... alimaniere ŝi pensos, ke tio estas komploto de tri junuloj kontraŭ ŝi.

Post kelkaj momentoj ili jam preteriris la knabinon.

— Nu, ĉu vi bone vidis? — demandas Jan triumfe post kelkaj paŝoj, kiam Marinjo jam ne povis aŭdi lin. — Ĉu vi bone vidis, Geert? Fajro-ruĝa ŝi fariĝis, kaj mallevis siajn okulojn.

Geert ne respondas.

— He! — insistas Jan — diru do vorton! Aŭ vi tute ne volas konfesi, ke...?

— Mi diros ion, Jan — aldonas Willem. — Dum ni rigardis Marinjon, li rigardis ĝuste al la alia flanko.

— Ĉu vere, Geert? He, kiel malguste! Sed... ha... ha... mi jam konjektas ja, kial vi faris tion! Vi ne volis vidi, ke ni estas pravaj, nome, ke Marinjo...

— Prave! Jen la kaŭzo! — aprobas Willem. — Li ne volis vidi.

— Ĉu vi opinias? — demandas Geert kun stranga rideto. — Se tiel estus, mi vere estus ja tute malgusta kaj infanmaniera.

— Ĉu vi do volas malkonfesi, ke vi rigardis ĝuste al la alia flanko?

— Mi tute ne malkonfesas...

— Kaj kial vi agis tiel?

— Ĉar mi havas pli multe da honorsento, ol...

Jan kaj Willem eksplodas ridegantaj.

— Jes, ridu ja, ridu ja!

— Ĉu ni estis maldecaj?

— Jes, maldecaj — asertas Geert serioze. — Mi trovas tre maldeca tiamaniere rigardi al honesta knabino en la okulojn, sole por ŝin hontigi... Ĉi tio estas friponaĵo. Mi neniam estus pensinta, ke vi tiel...

— Nu, jen io pli bela! — ekkrias Jan kunfrapante siajn manojn. Vi havas mienon ĝuste tian, kvazaŭ vi parolus al du malhonestaj krimuloj, al kiuj vi sentas nenion krom naŭzo kaj abomeno. Willem, rigardu ja, kiel strangan mienon li faras.

— Diru do, amiĉjo! — Willem ekkaptas la ŝultrojn de Geert kaj skuas lin iom krudmane tien kaj reen, dum ridante li rigardas lin — ĉu vi koleras? La mieno de la kolera Jupitero ja estas nenio kompare al la via.

— Vi ja povas ridi kaj moki, kiom vi volas, sed mi insistas, ke estas fripone, honorindan knabinon...

— Jen, jen. kiel li saltas por ŝi en la kavon, rigardu Willem! Sed mi kredas nur la duonon el tio.

— Kaj mi tute nenion kredas el tio — aldonas Willem ŝerce.

— Ĉu mi diru ion al vi Geert?

— Diru, se vi volas — respondas Geert indiferente.

Jan metas manon al sia buŝo kaj flustras al la orelo de Geert:

— Vi estas enamiĝinta al ŝi, homo! Vi estas sekrete enamiĝinta al ŝi.

— Nun vi trafis kape la najlon! — krias Willem, kiu aŭdis la vortojn de Jan, ĉar li intence ne parolis tiel mallaŭte ke lia frato ne povu ĝin aŭdi. — Prave, prave! Geert estas enamiĝinta al ŝi.

Geert faras impetan geston.

— Kion vi parolas! De kie vi prenas tion! Mi... tio estas... ne diru do... estas vere malsaĝe...

— Aŭdu, aŭdu! Li ne povas eĉ fini siajn vortojn! Jen la pruvo, ke li estas grave enamiĝinta! Li ne scias kiel elparoli sin!

Willem incitetas lin.

— Grandioze, grandioze! Ĉu iu estus antaŭpensinta tion?

— Ĉesu, malgusta bubo! — grumblas Geert ĉagrenite kaj malafable.

Jan ektiras la manikon de Geert.

— Aŭdu Geert: mi trovas ne tro bela de via parto, ke vi neniam parolis al ni pri tio. Ni ja neniam havis sekretojn antaŭ vi, kaj vi...

— Ne skuu tiel la kapon, Geerĉjo, ni scias jam sufiĉe!

Estas videble, ke Geert koleriĝas. Li kunpremas la lipojn, kaj nur rigardas antaŭ sin, ne diras eĉ vorton.

— Mi deziras prosperon al vi, Geert! — diras Jan kun petola rido. — La forĝisto estas konata pri sia bonhavo kaj krome ĉi tiu Marinjo estas diable ĉarma knabino, kiun povas envii ĉiuj aliaj knabinoj de la vilaĝo.

Willem ridegas preskaŭ ĝis sufokiĝo pro la parolo de sia frato, sed la vizaĝo de Geert restas serioza, malserena.

— Ne rigardu do tiel malhele! — daŭrigas Jan post kelkaj minutoj. — Vi tute ne bezonas honti pro tio, ĉu vi aŭdas? Se mi estus en via loko, mi...

— Sed je la nomo de Dio, ĉesigu do viajn mizerajn babilaĉojn — eksplodas subite Jan kun kruda tono. — Ĉu ĝi ne ankoraŭ daŭris sufiĉe longe? Ni parolu jam pri io alia! — li daŭrigas kun afabla, joviala voĉo, kvazaŭ li bedaŭrus, ke tiel krude li parolis. — Ekzemple pri...

— Tion vi ja volus! — ridas Jan, kaj Willem aldonas inciteme:

— Ho ne, kara! ni ne ĉesigos... aŭ vi devas konfesi, ke vi estas freneze enamiĝinta.

— Jes, jes, freneze enamiĝinta. Nun vi scias, Geert!

Jan kaj Willem palpebrumas unu al la alia, puŝas kaŝe la kubutojn reciproke, kvazaŭ unu volus instigi la alian por daŭrigo de la petola incitado. Geert rimarkas tion.

— Jen, jen! Kia infana maniero! Kia infana maniero!

— Ĉi tie helpas nenia plendo al panjo kara! Ĉu ĝi estas infana maniero, ĉu ĝi ne estas, vi devas unue konfesi al ni, ke vi...

— Nun aŭdu do, ĉar mi jam hejmenvenis, se vi ne promesas, ke vi parolos pri io alia, mi ne promenos plu kun vi.

Jan kaj Willem eksplodas ridantaj.

— Nu, ĉu vi ne promesas? Ĉu ne... Nu, do adiaŭ, vi malgustaj infanetoj!

Dirinte ĉi tion Geert turnas dorson al ili kaj malaperas en la maljuna domo, kies pordegon li forte fermofrapas malantaŭ si.

— Tian frenezon mi ne ankoraŭ ĝisvivis! — ekkrias Willem, forirante kun sia frato.

Tiu ĉi frotadas enpense sian mentonon.

— Estas peza afero, Willem!

— Ĉu ne pensas ankaŭ vi, ke io pli kaŝiĝas sub ĝi?

— Ho, por diri la veron, mi trovas tion neebla. Geert ja ne povas toleri inciton. Antaŭ nelonge same, apenaŭ malpli multe li koleriĝis kiam mi demandis lin, ĉu la nigra alta ĉapelo, kiun li portis, devenas de la "almozdisdonado"? Ĉu vi ne memoras jam?

— Jes ja! Mi ankoraŭ memoras tute bone. Kaj... ankoraŭ io! Antaŭ eble ok tagoj, kiam la kolorigisto strekis per sia blanka penikego tra liaj ŝuoj!

— Nu jen! Tio ja estis vere neniaĵo... la kolorigisto faris tion nur ŝerce... kaj la farbo estis per unu viŝo for... per iom da herbo... Tamen Geert fariĝis furioza, kiel virbovo. Vidu, tia li ja estas. Kaj tial, verdire, mi ne pensas, ke li vere estas enamiĝinta al Marinjo de l' forĝisto. Krome, se li vere amus ŝin, li delonge jam estus rakontinta al ni tion. Tre bone mi konas lin. Li ne povas havi sekreton, aŭ li priparolas ĝin kun ni.

— Jes estas tiel. Vi eble estas prava, eble nenio kaŝas sin en la afero.

Kelkajn minutojn ili ambaŭ iris silente sian vojon, ĉiu enprofundiĝinte en siaj pensoj.

Subite Jan haltis.

— Aŭdu Willem!

— Nu?

— Aŭskultu! Venis al mi bonega ideo! Ni devus fari ŝerceton al ili ambaŭ, al Geert kaj al Marinjo.

— Ŝerceton?

— Mi rakontos al vi! Ĝi estos io grandioza, knabo! Per ĝi ni amuzos nin bonege!

Jan kliniĝas flustrante al la orelo de Willem, kiu baldaŭ interfrotas kontente siajn manojn.

— Jen bonega ideo! Nepripagebla! Nepripagebla!

— Ankaŭ mia opinio! — deklaras Jan memkontente. — Venu, ni iru rapide hejmen, tie ni povos tuj komenci ĝin.

Kun viglaj paŝoj ili pasas tra la stratoj kaj la gaja trajto ĉirkaŭ ilia buŝo montras, kiom da plezuro ili imagas per la plano...

Postan matenon la poŝtisto portas leteron en la domon de la forĝisto.

Marinjo iras rapide al la pordo.

— Ĉu letero por ni? — ŝi demandas mirigite. — Apenaŭ mi povas rememori, kiam ni ricevis lastfoje. Mirinde! de kie venas tiu letero kaj... jen, jen, al mi adresita!

Ŝi rigardas la poŝtostampon.

— Kara Dio! De iu el la vilaĝo mem. Kion do ni havos el tio?

La poŝtisto, bonkora homo, havas ne malgrandan ĝojon pro ŝia miro.

— Kiu skribis la leteron, tion mi ne scias precize, sed... konjekton mi tamen havas! — li diras sekreteme kaj palpebrumas al ŝi kun familia afableco, kutima ĉe loĝantoj de malgranda vilaĝo, kie ĉiuj konas unu la alian.

Demande ŝi rigardas lin.

— Ĉu vere? Vi konjektas ion?

— Jes. Ĉu mi diru, kion? Mi opinias, ke ĝi estas amletero.

Marinjo ruĝiĝas ĝis malantaŭ la oreloj.

Neembaraseble li daŭrigas:

— Kiu scias, ĉu ne laŭregula amkonfeso enestas... ĉu ne eble pri vi svatas iu en la letero?

— Ho vi! — balbutas Marinjo timeme kaj volas eniri, kiam ŝi vidas veni sian patron el la forĝejo.

— Kio estas en via mano, Marinjo? Ha, letero! De kiu?

— Mi jam diris al ŝi, Arjaan, ke ĝi estas eble amletero. Kaj nun mi kredas tion firme kaj certe, ĉar kiam mi parolis al ŝi pri tio, ŝi apenaŭ sciis kion diri.

Marinjo ruĝiĝas ankoraŭ pli forte kaj turnas sin silente al la pordo.

— Vi estas ja ŝercemulo, Piet! — ridas Arjaan. — Nu Marinjo, envenu do, kaj laŭtlegu al mi la leteron.

La poŝtisto foriras, dum Arjaan sekvas sian filinon en la loĝoĉambron.

Marinjo sidiĝas sur seĝo, prenas tranĉilon el la tirkesto kaj fendas la koverton kun la antaŭgardo de iu, kiu konscias, ke li aranĝas nun tre gravan aferon. Poste ŝi eltiras singardeme la leteron, disfaldas ĝin, tralegas rapide la enhavon, kaj subite ŝi aŭdigas akran krion kovrante ambaŭmane sian vizaĝon.

— Sed, knabino, kio estas do? — krias la forĝisto, kiu ŝajnas ne tro delikatsenta kaj havas la kutimon kaŝi ĉe kortuŝaj scenoj sian emocion sub krudeco. — Vi tute perdis la saĝon!

— Ho patro, mi... mi...

— Nu, kio do? — He, nenian kapricon, mi petas! Legu do fine tiun leteron!

— Mi... mi... ho patro... patro!

— Sed kio estas do al vi? Mi volus, ke mi sciu legi, tiam mi jam delonge mem... sed aŭdu, lasu la kapricon! Komencu!

— Mi ne kuraĝas! Mi ne kuraĝas!

— Kion? Vi ne kuraĝas? Kio okazu do? Kian kapricon vi havas! He, ne faru komedion! Tion mi ne povas elporti!

Marinjo ekploras subite.

— Jen kio ankoraŭ mankis! — Arjaan frapas per pugno sur la tablon. — Ĉu vi fine volas legi ĝin rapide? Dum unu — du — tri, ĉu vi aŭdas? Male mi tuj... sed unue diru, de kiu venas la letero?

— Mi ne scias — ŝi diras hezitante.

— Kion? Vi ne scias? Estas do nenia subskribo?

— Ne, staras nenia nomo sube.

— Strange! Do ĝi estas sendube io, kio... ne estas en ordo. Sed komencu nun. Legu!

— Patro, vere mi ne kuraĝas. Mi dezirus, ke nenion vi estus vidinta. Tiam... tiam mi povus ĝin konservi por mi. Sed nun...

— Komencu, mi diras al vi!

Arjaan kaptas ŝian brakon. Ŝi volas ĵus ekstari, sed li per kruda movo trudas ŝin sidiĝi ree. Dume li ĵetas al ŝi tiel koleran rigardon, ke ŝi pensas konsilinda tuj obei lian deziron. Dum ŝia frunto brulas kaj ŝiaj okuloj nebulas, ŝi legas per ŝanceliĝanta, malcerta voĉo la leteron, kiu enhavas jenon:

"Adorata Marinjo!

De longa tempo vane mi serĉis okazon por malfermi antaŭ vi mian koron, kiu estas plenplena de ardanta amo al vi. Estu bona, venu hodiaŭ posttagmeze je la tria al la vojo kontraŭ la Willem-agro, apud la barilon, kie mi pripetegos vin, ĉu vi volus min indigi por doni al mi iom da espero, kiel ajn malmulta ĝi estus. Mi petas vin arde, venu, ne rifuzu min; ĉar tio farus min malespera, kaj en mia malespero mi povos eĉ mortigi min. Iu voĉo en mia koro diras al mi tamen, ke vi venos. Nome mi scias, ke vi ĉiam havis al mi simpation. Mi konkludas tion el diversaj, ŝajne ĉiutagaj kaj sensignifaj aferoj. Eĉ, mi estas konvinkiĝinta, ke en via koro vi flegas jam delonge kaŝitan inklinon al mi, pro tio mi opinias ne necesa subskribi mian nomon. Vi nepre konas ĝin, tion mi ne dubas eĉ dum momento. Mi petas vin ree, mia adorata, juvelo de mia koro, aŭskultu mian petegon kaj ne puŝu min en pereon."

Post kiam Marinjo finis, Arjaan rigardas enpense antaŭ sin kaj frotas kelkfoje sian frunton.

Poste li diras:

— Stranga historio!... Ĉu vi ne povas diveni, kiu povas esti la skribinto de la letero?

Marinjo levas siajn ŝultrojn.

— Li asertas, ke li certe scias, ke vi en via koro jam delonge flegas inklinon al li. Ĉu estas iu en la vilaĝo, al kiu vere vi sentas inklinon?

Marinjo forturnas sian vizaĝon. La forĝisto ŝajnas tute ne rimarki, ke li tuŝis ĝenan temon. Insiste li daŭrigas:

— Se estas tiel, diru ja, Marinjo. Eble li estas la skribinto mem, kaj se li estas brava kaj serioza kaj konvena junulo... do bone, mi volonte diros jes kaj amen. Sed kial vi palpebrumas kaj laboras per la ŝultroj? Eble vi preferas ne diri? Kaprico! Ĉiam nur kaprico! He, diru do vorton!

— Ho patro, mi havas... mi estas... ne, ne, estas nenio en la afero. Nenio, absolute nenio! — ripetas ŝi kun vigla defenda gesto.

Ŝia konduto ŝajnas ja al Arjaan, kiu estas bona homkonanto, iom suspektinda, sed la nervoza maltrankvilo, kun kiu ŝi movadas siajn ŝultrojn, sciigas lin, ke estas pli saĝe, se li ne profundiĝas pli internen en la malagrabla temo.

— Nu, nu... Min ja ne interesas, kiel estas. Sed mi demandas, kion vi volas fari nun? Tamen, ĉu ne, vi ja ne intencas iri tien?

— Sed patro, se mi ne iros, li mortigos sin — kaj tio estus tre terura! Tion mi ne povus postvivi? Se mi devas ĉiam porti la scion, ke iu mortigis sin pro mia konduto... ho tiam mi...

— Sed kiu li estas do? — demandas li, ĉar li ne povas reteni sin, vidante ŝian timplenan maltrankvilon.

La rekta demando konfuzas ŝin. Iom da tempo ŝi rigardas al sia patro kun stranga brilo en la okuloj. Poste ŝi diras subite:

— Neniu, neniu, neniu!! Aŭ... pli ĝuste... mi ne scias.

— Ĉu vere vi ne scias?

— Sed patro, ĉesu ja, ĉesu! Ja mi diris jam... mi... mi... mi scias... mi scias nenion, nenion, nenion. Sed tamen, kiu ajn li estas... se mi devas havi lian morton sur mia konscienco... tio estus ja terurega!

— Eh, kion! Vi trovas la aferon tro serioza.

— Nature, kiu scias en tiaj cirkonstancoj?

Malsaĝo! Ĉu vi scias, kion mi pensas? Ke kelkaj amikinoj de vi konspiris por ridindigi vin.

— Neeble, patro! Por tio estas la letero tro serioza, skribita en tro petega tono.

Arjaan kolere balancas sian kapon.

— Uzu ja vian pli saĝan menson, knabino!

Kiu en la mondo skribas nun serioze ion similan al knabino. Se tiu sekreta amanto, — ke mi tiel nomu lin — se tiu homo volas paroli kun vi, li havas ja sufiĉajn okazojn! Li povas ja veni al ni!

— Eble li ne kuraĝas.

— Klaĉo! Ne kuraĝi! Virbubo, kiu ne... eh, knabino, estas tro freneze paroli pri tio.

— Aŭ estas eble aliaj kaŭzoj, pro kiuj li ne venas al ni.

— Bone, sed li vidas ja vin sufiĉe sur la strato.

— Mi ne scias, kio estas propre, patro. Sed ŝajnas al mi...

— Lasu jam ĉi tiun aferon! Ĝi ne valoras tiel multe da babilado. Mi reiras en la forĝejon, male mi ne finos mian laboron hodiaŭ. Ĵetu ĝin for el via kapo, Marinjo! Kredu al mi, ke ĝi estas malsaĝaĵo.

— Sed patro, mi estas certa, ke la afero estas serioza kaj okazus aferoj ja teruraj, se mi ne...

— Aŭskultu min! Nu, miaparte, vi povas pensi pri ĉi tiu malsaĝa afero, kiel vi volas. Sed unu mi diras al vi, knabino: vi ne iros posttagmeze al la Willem-agro.

— Patro! — ŝi ekkrias dolore kaj rigardas petegante lin.

— Vi restos hejme, mi diras al vi!

Plorante ĵetas sin Marinjo al lia kolo.

— Patro, patro, tion vi ne diris serioze! Tion vi ne povas diri! Pripensu ja... homa vivo dependas de tio...

— Malsaĝulino! — murmuras Arjaan kun voĉo, kiun vane li klopodas fari kruda kaj malafabla.

— Nu, paĉjo kara! Mi povas iri, he? Ĉu ne, paĉjo? — ripetadas ŝi tiel flate, kiel eble. — Diru do: jes! Nu, paĉjo!

Arjaan faras trifoje geston strangan, kiel iu, kiu streĉas la lastajn fortojn por perforti silenton al si. Milde li formetas ŝiajn manojn de ŝia vizaĝo.

— Malsaĝa afero! — li murmuras.

— Diru do, paĉjo! Diru do!

— Nu, se vi volas tiel insiste... al mi estas egale. Sed je unu kondiĉo. Mi akompanos vin. Mi propre ne scias kion pensi pri la afero. Se ĝi ne estas farso de viaj amikinoj, do ĝi estas certe ia friponaĵo. Kaj tial mi iros kun vi... por ne perdi la aferon el mia vido.

— Tre bone, patro, tre bone!

— Kion oni devas travivi! Dum tuta mia vivo mi ne spertis ion similan! — li murmuras dum kapbalancante li forlasas la ĉambron...

Kiam la granda friza horloĝo, kiu pendas kontraŭ la grandega kverkligna ŝranko, batas la duonon de la tria, Marinjo iras por voki sian patron.

— Ĵus sonis la duono de la tria, patro! Ĉu ni iros?

— Jes, jes, mi venas.

— Ĉu vi ne surmetas jakon?

— Ne necese! Mi iras nur rapideme en kitelo. Post duonhoro devos esti ĉio en ordo. Sed atendu iomete. Mi volas ankoraŭ ion kunporti.

Li prenas el la angulo ferbastonon, kiu estas longa proksimume unu kaj duonon da metroj.

— Nu, venu do!

— Sed, patro, por kio la ferbastono?

Arjaan ridetas mistere.

— Vi ne scias, kio povas okazi, knabino! Estas tre verŝajne, ke mi bezonos ĝin... por disdoni kelkajn molajn batojn, — tiel molajn, ke la fero kurbiĝu pro ili. Vi ankoraŭ vidos ŝercon! — li finas en tono, kiu estas inter petola ŝercemo kaj minaca kolero.

Post paŭzeto li daŭrigas:

— Iru antaŭen, knabino! Mi restas malantaŭe, sed ne tro malproksime, kompreneble. Ni ne perdos nin el vido. Kiam ni jam preteriris tie la arbetaĵojn, ni vidos la barilon. Do, en tiu arbetaĵo mi kaŝos min, dum vi iros plu. Se vi venos al la barilo kaj vi ne scias kion fari, do faru nenion krom levi vian manon. Dum momento mi estos ĉe vi. Kaj nun antaŭen! Rapidu iom, ĉar multan tempon mi ne havas. Ju pli frue ĉio finiĝos, des pli agrable al mi.

Kiel li diris, kaŝas sin Arjaan en la arbetaĵo, kaj Marinjo iras plu sola, kun bateganta pulso kaj kun koro plena de ĉiuspecaj kontraŭdiraj sentoj, kiuj krom ŝi al neniu estas konataj...

Baldaŭ ŝi ekvidas tiun certan barilon, kaj rimarkas personon, kiu staras turninte sian dorson al ŝi tiel ke ŝi ne povas rekoni lin. Ŝi proksimiĝas al li ĝis kelkpaŝa distanco, tie ŝi haltas, prete levi tuj sian manon, se la homo faras malamikan movon. Ŝi ektusas. Tio vekas lin subite el liaj revoj. Li rapide sin turnas... kaj nun rekonas Marinjo lin... neniun alian ol... Geert Verdorst!

Apenaŭ ekvidis ŝin Geert, lia mieno ricevas radiantan, eĉ triumfantan aspekton. Kun etenditaj brakoj li kuras al ŝi. Kaj Marinjo? Sendefende kaj tolereme, sed samtempe kun feliĉa rideto ŝi lasas sin ĉirkaŭbraki je granda ektimo kaj surpriziĝo de ŝia patro, kiu bone vidis ĉion kaj nun, kiel blekanta leono, venas rapidante, svingante sovaĝe la ferbastonon. Kiam li atingas la paron kaj rekonas Geert, lia furoro ŝanĝas sin tamen je surprizo.

— Nu, el ĉi tio mi komprenas vere absolute nenion! Diru ja Geert: vi havas tre strangan metodon por venigi Marinjon al rendevuo. Kaj poste vi subite ĉirkaŭbrakas ŝin sen ia klarigo. Kion signifas ĉio ĉi tio? Aŭ — ĉu vi jam ludis ankaŭ aliajn fojojn ĉi tiun ludeton malantaŭ mia dorso.

— Ne koleru min, Arjaan, sed mi tute ne petis ŝin, ke ŝi venu ĉi tien... Kontraŭe, ŝi petis min!

Arjaan malfermas sian buŝon tiel larĝe, ke Geert apenaŭ povas reteni ridon.

Marinjo estas ne malpli mirigita ol ŝia patro.

— Ĉu mi petis vin? Ej, Geert! Kaj ĉi tiu letero do?

Dirante ŝi prenas el poŝo la leteron kaj montras ĝin al Geert.

Tiu subite ekkrias pro ektimo kaj ekmiro. El la interna poŝo de sia jako prenas leteron ankaŭ li. Ambaŭ leteroj havas la saman enhavon, sola diferenco estas, ke tiu de Geert komenciĝas per: "Adorata Geert!"

Kelkajn minutojn staras ĉiuj tri kun grandaj okuloj, ne povante paroli eĉ vorton.

Subite eksonas senbrida ridego. Turninte la kapon ili vidas inter la arbetaĵoj la aperon de Jan kaj Willem van Delden.

Nun subite ĉio fariĝas klara antaŭ Geert.

— Ha, vi kuiris ĉi tion por mi!

Ili ridegas, sed ne longe.

— Tiel, tiel! Ili faris tion! — krias la forĝisto. — Do mi donas al ili iom da dreŝado, kion ili longe rememoros.

Dirante li kuras al ili, sed ili ridantaj kaj ridegantaj helpas sin lepormaniere.

*

Post du semajnoj Geert Verdorst renkontas siajn du amikojn, kun kiuj intertempe li ne parolis. Ili certe opiniis, ke Geert estas furioza kontraŭ ili — kaj nun ili atendis, ke li vehemente atakos ilin per riproĉoj. Kiu priskribus ilian miron, kiam li paŝis al ili kun etenditaj brakoj kaj radiantaj okuloj.

— Mi devas vin danki el la profundo de mia koro pro la bonega servo, kiun vi, kontraŭ via volo, faris al mi. Ni tre bone komprenas unu la alian... Marinjo kaj mi, — kaj jam kvar diversajn fojojn mi vizitis ĉe ili. Krome mi povas iri por vortŝanĝado ĉiuvespere. Kion vi diras pri tio ĉi?

Jan kaj Willem kunfrapas siajn manojn. Kiu estus pensinta...

Geert rakontas en sia feliĉo ankoraŭ tion kaj tion, kiel lin amas ne sole Marinjo, sed ankaŭ Arjaan.

— Sed, diru Geert! — interrompas lin Jan. — Ĉu vi volas eĉ nun aserti, ke vi ne estis sekrete enamiĝinta al ŝi? Nu, nun vi ja povas jam ĉion konfesi. Enamiĝinta, ĉu ne?

— Jes, estis tiel. Vi estas pravaj. Sed ŝi, ankaŭ ŝi konjektis tion jam delonge. Tion rakontis ŝia patro mem kaj ankaŭ ŝi certigis!

— Ho, la patro, tiu malĝentila bubo! — ridas Jan kaj Willem ridegas tiel senbride, ke ili preskaŭ sufokiĝas.

El hollanda J. SZABÓ

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.